Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tiel okazis aŭ Mistero minora
Titolo Tiel okazis aŭ Mistero minora
 
Aŭtoro Ferenc Szilágyi 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 6.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSaarbrücken, 1982 (repr) 
EldonintoArtur E. Iltis 
KlarigojMallonga krimromano, lingve elstara.
Formato 120 paĝoj, 20 cm 
RecenzojMistero minora de Clelia Conterno-Guglielminetti
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Minore maĵora

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/misterminorrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

La vorto minora havas plurajn signifojn. Ĝi karakterizas aferon malpli grandan ol alia samspeca, sed krome ankaŭ tonalon, gamon aŭ intervalon de mole melankolia karaktero. En tiu dua senco, la romaneto Tiel okazis aŭ Mistero minora de Ferenc Szilágyi, ja estas minora rakonto. La unua senco tamen trafas nur se temas pri pure kvanta esprimo. Kvalite ĉi verko nediskuteble estas maĵora artaĵo.

Kiam la verko aperis en 1958 la aŭtoro, denaska hungaro, jam de jardekoj vivadis en Svedio dum epoko, kiam alilandanoj estis raruloj tie. Kaj multloke en la romano oni trovas ege trafajn observojn pri la situacio de persono vivanta inter homoj, kiuj trovas liajn kutimojn, kulturon, parolmanieron kaj ĝeneralan konduton interesa strangaĵo, iom tikla devio de la sekura normalo. Ĉar Marteno Biro, la protagonisto kaj rakontanto, la "mi" de Mistero minora, same estas hungaro vivanta en Svedio. Tamen oni definitive ne identigu lin kun la aŭtoro. Szilágyi uzis siajn spertojn por krei trafajn kaj kredindajn situaciojn, sed li certe ne verkis membiografie, almenaŭ ne en ĉi tiu verko, kie male triumfas lia fantazio.

Jen, ekzemple, li igas la protagoniston konsideri: "La konduto de mezeŭropano ne vekas eksteran miron en la Londonano, sed oni sentas, ke la homoj konsideras nin kiel mirigajn specojn de la granda zoologia ĝardeno de la tero, kies rigardanta publiko estas la angloj. Kompare al svedoj tiu ĉi diferenco estas alidimensia. La svedoj estas certagrade eĉ pli ligitaj al siaj tradicioj, sed ili neniel simpligas ilin, kaj sekve svedo post la unua eksperimento pri eksterlandanoj, pri kies eminenteco li klopodas sin komence konvinki, tuj rapide kaj senorde fuĝas en sian "kastelon" kaj ĉesigas ĉiun danĝeran interesiĝon." (p. 81)

Marteno estas juna viro anime vundita dum la dua mondmilito en centra Eŭropo, tamen ne tiom pro la militagoj, kiom pro la granda amo de sia vivo. Temas pri amafero provizore feliĉa, kiu tamen finiĝas malfeliĉe - almenaŭ por li. Plurajn jarojn poste, en la milite netuŝita Svedio, li hazarde ekkonscias, ke ĝi eble finiĝis eĉ pli tragike por ŝi. Li eksuspektas pri murdo, kies sola atestaĵo estas muzikverko. Dum kreskanta obsedo Marteno re kaj refoje analizas la muzikan kaj kriman verkon, malkovras pli-malpli ĉion kaj decidas venĝi kontraŭ la murdinto.

En mia pala resumo tio povas ŝajni pura frenezaĵo, sed la mirinda talento de Szilágyi plenumas tiun vere originalan krimromanan ideon en ege atentokapta maniero. Kvankam la rezonado, se trakti ĝin sobre, ne estas tre realisma, oni sekvas la konvinkiĝon pli kaj pli monomanian de Marteno, en akcela ekscito, ĝis surpriza fino. Kiel tuto la rakonto estas absoluta sukceso.

Grandparte oni povas danki tion al la elasta stilo de Szilágyi. Komence ĝi estas sufiĉe leĝera kaj eble eĉ distrita. La rakontmaniero iom similas distran kolumnon de ĵurnalo, kio bone spegulas la protagoniston, kiu estas ĵurnalisto iom senenergia, ironia, seniluzia. Sed iom post iom la teksto akumulas pli kaj pli da energio kaj ekscito, kaj kiam la murda muziko ekobsedas lin, ankaŭ la rakonta stilo iel ekspresionisme alprenas pli viglan intenson. Kaj, kiel ĉiam ĉe Szilágyi, la lingvaĵo estas bela, senriproĉa. Jen ekzemplo el la okazo, kiam Marteno unuafoje aŭdas la muzikaĵon:

"La ritmo kaj la laŭteco de la muziko kreskas, kaj la tonojn de la ŝlagro jam transprenas la akraj blovinstrumentoj, la melodio kirliĝas en kontraŭdiroj kaj en kvazaŭ diskuto de ŝajne kaosa, sed rimarkeble konscia akompano, kiu poste forpremas la ŝlagron; ĝi subite per akra tono, kvazaŭ kriego, helpkrio kun kolosa kaj tremiga forto forŝiriĝas, kaj la stranga muzikaĵo finiĝas per monotonaj tamburtonoj longdaŭraj. Antaŭ la fino de la komponaĵo oni aŭdas ankoraŭ kombinitan akordon de basviolono, bastubjo kaj piano, kiu donas impreson de rapida kaj forpremita plorsingulto. La malica fablo estas finita, kaj mi ne plu zorgas pri la reago de la publiko, ĉar nun mi scias, kio okazis, ke Aneta mortis. Mi scias, kiel ŝi mortis, ĉar la komponaĵo estas rakonto, eble eĉ protokolo, kiel ŝi mortis. Kiel, kiam kaj de kies mano!" (p. 54-55)

La romano do prezentas al la leganto ekscitan krimintrigon, kvankam ne el kutima speco. Ĝia ĉefa trajto tamen ne estas tiu de krimromano. Mistero minora unuavice estas psikologia romano, originala esplorado de la homa menso, kun la forta bazakordo de humanismo ĉiam retrovebla en la verkoj de Ferenc Szilágyi. Ĝi estas lia sola romano, kaj eble li plej talentis kiel novelisto, tamen ankaŭ lia romano apartenas al la plej valoraj perloj de la Esperanta literaturo. Malfacilas kompreni kial li hodiaŭ estas duone neglektata verkisto, ombrata de siaj samnacianoj Baghy kaj Kalocsay. Eble ĉar ĉe li tute forestas la pompa fiero de Kalocsay kaj la kompleza sentimentalo de Baghy. Ĉu eblas esperi je renaskiĝonta interesiĝo pri ĉi grava sed modesta humanisto?

 

Via opinio pri Tiel okazis aŭ Mistero minora