Titolo | Kvina evangelio, La | |
Aŭtoro |
Rudolf Steiner |
Kategorio | Religio, Filozofio |
Prezo | 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Berno, 2002 |
Eldoninto | W. Nüesch |
Klarigoj | Ses prelegoj pri "ankoraŭ ne skribita" evangelio (okt. 1913, feb. 1914). |
Tradukisto, lingvo | W. Nüesch / El la germana |
Formato | 102 paĝoj, 21 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Richard Schneller
La kvina evangelio
Fonto: SES informas, 2003/4
Aldonita de Richard Schneller (2004-11-06)
Dum serio de prelegoj pri la kvar evangelioj Rudolf Steiner permesis al siaj aŭskultantoj profundajn enrigardojn pri la spirita valoro de tiuj revelacioj. La rezultoj de la spiritaj esploroj pri la vivo de la historia Jesuo konsistigas la enhavon de la kvina evangelio. Al la ĉefaj motivoj de la prelegoj apartenas : Travivaĵoj de Jesuo de Nazareto dum infaneco kaj junaĝo ĝis la bapto en Jordano – Lia suferiga konsciiĝo pri la ĉeso de la grandaj antikvaj spiritofluoj – Liaj rilatoj kun la Esenoj kaj Johano-Baptisto – Travivaĵoj dum iro al la baptiĝo en Jordano.
Via opinio pri Kvina evangelio, La