Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kazinski venas tro malfrue
Titolo Kazinski venas tro malfrue
 
AŭtoroDeck Dorval, Christian Declerck
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntwerpen, 1987 
EldonintoFEL 
KlarigojKrimromano pri "perfekta murdo".
ISBN/ISSN9071205185 
Formato 176 paĝoj, 21 cm 
RecenzojKazinski venas tro malfrue de Wojciech Usakiewicz
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Viglaj dialogoj

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/kazinskirec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-10)

En la ĝenro de krimromanoj troviĝas pluraj diversaj subspecoj. La plej konata, klasika variaĵo sendube estas tiu, kiun majstre ellaboris precipe britaj verkistoj kaj -inoj. En tiu "puzla" aŭ "kiu-kulpis"-romano, oni renkontas tre implikitan sistemoj de motivoj, ebloj kaj alibioj. Ofte gravas preciza horaro. Ŝajnas ke ĉiu en la romano havis kaŭzon kaj okazon murdi, krom la servistoj, kompreneble, ĉar ĉio grava ja okazas inter homoj altklasaj. Iam oni havas impreson, ke amaso da ĝentlemanoj kunpuŝiĝas en la krimloko je la fatala momento, ĉiuj tamen senkulpaj. Ĉar en la lasta ĉapitro, la genia detektivo solvas la misterojn en plej neatendita maniero, rakontante kiel ĉio okazis, kaj "kiu krimis". Jen ege surpriziĝas ne nur la leganto, sed ŝajne ankaŭ la suspektitoj kaj la murdinto. Al ĉi tiu subĝenro apartenas Kazinski venas tro malfrue de Deck Dorval.

Dorval efektive estis triopo da belgoj, el kiuj plej gravas Frans van Dooren. Li aperigis rakontojn kaj dramojn ankaŭ sub la nomo F.V. Dorno, krome li verkis ankaŭ nacilingve. Al Kazinski... kontribuis lingve ankaŭ Christian Declerck.

Kiel klasika krimrakonto de la speco supre skizita ĉi libro funkcias sufiĉe bone. La ĉefinspektoro Ksavero Kant fine malimplikas vere komplikan ĉenon el okazaĵoj kaj koincidoj. Pli ol unufoje la leganto riskas vertiĝon pro la senfinaj turnoj de la enketado, tamen finfine ŝajnas ke ĉio trovis sian klarigon.

La rakontado de Dorval estas efika kaj energia. Li uzas ĉefe dialogon por peli antaŭen la moviĝadon de aferoj. Ne hazarde li jam antaŭlonge verkis drametojn kaj skeĉojn, Esperante kaj nederlande. La dialogoj estas viglaj sed ne tre realismaj, tamen tion oni eble ne atendas en ĉi tia verko. Ĉiuokaze la leganto ne riskas enui. Ankaŭ la rakontaj partoj de la teksto estas efikaj kaj rektaj. Eble iom mirige estas, ke absolute mankas ĉiaj priskriboj pri personoj kaj medioj. Ĉion la leganto rajtas kaj devas mem imagi laŭ la agoj kaj diroj de la personoj.

La eventoj okazas en Belgio, precipe en Antverpeno kaj Bruselo, kaj oni tie parolas krom Esperanto kaj la franca ankaŭ ian Esperanto-volapukan bastardaĵon: "Ken mi portu tus, Sir?" (p. 67) La nomoj en ĉi lando sufiĉe koncizas: Grum, Horst, Kojn, Krimp, Leks, Lens, Muf, Reps, Rils, Ŝol kaj Juftjak. Krome, la policisto Ok Dutri helpas ĉefinspektoron Kant. Ne facilas imagi, kial la aŭtoroj tiel zorge evitis ĉian realismon en detaloj.

La lingvaĵo de la verko kaŭzas ĉe mi ioman ambiguon. Grandparte ĝi fluas glate kaj klare. Tamen ĝi enhavas tri malplaĉajn ecojn. Unu estas malforta nuanco de traduka lingvaĵo. Jen kaj jen aperas nenaturaj, nekutimaj, neaŭditaj esprimoj, kiuj kaŭzas suspekton, ke oni unue pensis nacilingve kaj poste tradukis aŭ klopodis elpensi Esperantan ekvivalenton. Due, oni tre ŝatas enplekti proverbecajn aŭ sprite rimajn parolturnojn, kiuj post dudeko da ekzemploj iom tedas. Trie, en tiun lingvan paston oni spice ŝutis plurajn manplenojn da vortoj ĉerpitaj el Piĉa fonto aŭ eble eĉ el pli obskura truo. Tute ne temas pri normalaj neologismoj, sed pri absolutaj monstraĵoj kiel dre, erst, ma, men, pre, ste, tras, davi, glanci, kejfi, kiri, nipte, rinki, ruga, tingo ktp. Restas nekomprenebla mistero, kial oni preferis tiel memdetrue fortimigi la legantojn. El aliaj lingvaj makuloj indas mencii nur la uzadon de "ĝin" en la senco "tion", kaj la kelkfojan uzon de akuzativo por dativo, ekz. diru min (p. 25) kaj farigis lin mallertaĵon (p. 43).

Tamen, la esperantisto leganta ja devis alkutimiĝi al tiaj aferoj kaj sendube kapablas neglekti ilin dum sekvado de la rapide ruliĝanta intrigo. Kaj ne multe gravas, se ferminte la libron oni post dek minutoj jam forgesis, kaj eĉ fajfas pri tio, kiu do efektive kulpis. Tio estas parto de la ĝenro.

 

Via opinio pri Kazinski venas tro malfrue