Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sur kampo granita
Titolo Sur kampo granita
 
Aŭtoro István Nemere 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 7.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 1987 (2a eld) 
EldonintoHEA 
KlarigojFunkciulo de bonfara organizaĵo montriĝas esti krimulo de la Dua Mondmilito.
ISBN/ISSN9635711891 
Formato 126 paĝoj, 20 cm 
RecenzojSur kampo granita de Don Harlow
Grava temo, trafa formo de Sten Johansson
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Sur kampo granita" ne estas havebla!


Recenzo de Osmo Buller

Romano pri senelirejo

Fonto: Esperanta Finnlando, 1983:5
Aldonita de Osmo Buller (2010-03-10)

En la daŭro de nur unu-du jaroj aperis jam kvar originalaj verkoj de István Nemere: la novelaro "La naŭa kanalo" kaj la romanoj "La fermita urbo", "La blinda birdo" kaj la jen trafoliumata "Sur kampo granita". Kaj la fluo daŭras: jam oni anoncas lian kvinan titolon, "Febro", orginala romano. Samtempe la aŭtoro verkas ankaŭ en la hungara, en kiu li aperigis jam pluraj titolojn, kelkaj el kiuj furore vendiĝis. Laŭ mia scio, ĝis nun ĝuste "Sur kampo granita" fariĝis lia plej furora verko, kies hungara traduko vendiĝis jam en 180 000 ekzempleroj. Ankaŭ germana traduko pretas.

Por la nuna romano la aŭtoro estis inspirita de vera okazintaĵo. En 1968 oni demaskis help-episkopon de Munkeno, kiu dum la dua mondmilito, kiel leŭtenanto de la nazia armeo, mortpafigis kamparanan familion en iu itala vilaĝo. Post la demaskiĝo li volis veturi al la vilaĝo por mesi tie, sed Vatikano ne allasis tion. En sia verko Nemere prezentas al ni Martin Dregger, altrangan oficiston de la Internacia Ruĝa Kruco, simile denuncitan, kiu decidas – antaŭ ol li estos kaptita – reveni al la vilaĝo, kie li kun sia trupo kvartiris dum la militfinaj tagoj kaj kie li lasis okazi ekzekuton de ses samfamilianoj, kies krimo estis, ke ili flegis vunditan partizanknabon.

La ekzekuto estis tertremo en la vivo de Martin. Poste nenio plu estis sama kiel antaŭe. Komenciĝis lia dua vivo, dum kiu li al neniu malkaŝis sian iaman faron, eĉ ne al siaj plejproksimuloj. Li transloĝiĝis Svislanden por pli bone forgesi la pasinton kaj dungiĝis ĉe la Ruĝa Kruco por tiel rekompenci la faritan krimon. Sed ĉu temis pri krimo? Ĉu li estas krimulo, kiu meritas punon?

"…ŝajne estas terure maljuste, se oni prijuĝas mezaĝan homon pro tio, kion li kulpis kiel junulo. Tiam, kiam li estis ankoraŭ juna kaj malmatura. Intertempe pasis liaj maturaj jaroj, dek, dudek aŭ eĉ pli multe da tiaj jaroj… Ofte mi pensis pri tio. Kiu prijuĝas la germanan leŭtenanton Martin Dregger – en la persono de Martin Dregger, svisa oficisto de la Internacia Ruĝa Kruco? Tiu juna Dregger ordonis mortpafi iun familion, ĉar ili kaŝis en la domo partizanon. Tiam estis milito, kaj la leŭtenanto sur malamika tero kondukis sian taĉmenton, kaj li estis respondeca por la vivo kaj sekureco de siaj soldatoj…"

En Svislando Martin ne bezonas ion timi, eble nur maldungon. Li estas serĉata kiel milit-krimulo nur en Italio. Kaj tamen tuj post la demaskiĝo li decidas reveturi tien. Kial? Ĉar dum la pasintaj jaroj li ne povis liberigi sin de tiu fatala okazintaĵo. La memoro pri ĝi turmente sekvas lin tra la jaroj. Ja li ne celis malbonon en la vilaĝo, perforto kaj murdoj vekis en li nur naŭzon… Poste li devas ekkonscii, ke li ne povos atingi internan trankvilon per bonaj faroj. Nuna bono ne sufiĉas por nuligi iaman kulpon. Martin strebas esti bonulo, sed tamen li sentas, kvazaŭ li fuĝas sian pasintecon. Necesas reveni.

Martin serĉas komprenon. "Nun li jam povis esperi ion nur rilate al homoj, kiuj _tiam_ estis ĉi tie, kiuj _tiam_ en Lavello spiris la saman aeron, _tiutage_ same aŭdis la tondron de mitraletoj…" Kio vere okazis, povas kompreni ja nur tiuj, kiuj mem travivis la okazon.

Sed Martin ne trovas komprenon. Male, lia famo fariĝis ĉiam pli hida en la postmilita tempo. "…lia nomo-persono fariĝis legendo, malbonfama memoro, kaj kiam li agis en tute alia mondo, sentis sin supreniĝanta kaj nobliĝanta – ĉi tie dum vintraj vesperoj oni blasfemante menciis lin, eble eĉ la infanojn malbone kondutantajn oni timigis per lia nomo, li fariĝis simbolo de ĉio aĉa, obskura potenco, kiu feliĉe jam malaperis el tiu ĉi mondo."

La dummilita incidento fariĝis mito, kiu kuntenas la cetere kvereleman vilaĝanaron. Oni ne povas nek rajtas ĝin sobre analizi. Ĉio ligita al ĝi estas tabuo. Nun subite alvenas la "amasmurdisto" kaj insistas pri objektiva pritraktado de la afero. Tio minacas disspliti la miton – ja la vilaĝanoj tute ne montris ian heroecon "tiam" kaj la vilaĝestro eĉ emis kunlabori kun la okupanto. Tial la tiamuloj kun obstina malamikeco akceptas la nedeziratan gaston.

Do, por kompreni iun, ne sufiĉas, ke oni mem ĉeestis saman situacion. Necesas, ke onia rolo en la situacio estis la sama. Tial nur la gastejestro kapablas kompreni Martin. Dum la milito li partoprenis masakradon de etiopia vilaĝo. De la aliaj oni povas nenion atendi. Ankaŭ iu vilaĝa junulo vane demandas sian patron: "Vere, kio tiam okazis ĉi tie…? Patro? – Unu el la maljunaj kamparanoj forturnis sin, li ne respondis al sia filo."

Finfine Martin ekkomprenas, ke por interpaciĝi kun sia pasinteco li ne bezonas pardonon de la vilaĝanoj. Inter la homo kaj lia konscienco ne povas esti peranto. La homo devas esti sincera al si mem. Li ne rajtas forgesi sian iamon, ĉar nur se li konfesas ĝin, li povas superi ĝin. Tiel ankaŭ Martin fine kvitiĝas de la krimfaro. La venonta juĝeja puno jam havos nur formalan signifon. "La vera mondo de la homo kaŝiĝas interne", diras Martin al sia filo, kiu post la denunco de sia patro konjektas, ke tiu ĉi revenis al la vilaĝo. Ankaŭ la filo venas tien. Nur kelkajn minutojn antaŭ sia aresto Martin vidas, ke tamen li ne estas forlasita. Li povas komenci sian trian vivon.

Kaj kio estu la juĝo de la leganto? Ĉu Martin estas krimulo? Jes kaj ne – tia demando ne estas justa. La vera kulpulo estas milito, ĉar kiel Martin eldiras al vilaĝaj junuloj: "Tio determinas ilian pensadon, kaj se la milito daŭras kelkajn jarojn, ilia pensmaniero kroĉiĝas al ĝi, daŭre, kaj ĝi deformiĝas…" Tial do la konkludo devas esti: ne plu militon!

Sed la mesaĝo de "Sur kampo granita" povas esti eĉ pli ĝeneraligita. Temas pri la limoj de libereco kaj respondeco de la homo en truditaj situacioj, en malhomaj sistemoj, kie la homo estas alpremita al muro kaj ne povas senkatene disvolvi sian homecon. Estas interese rimarki, ke ĝuste la samon Nemere problemigas en la du antaŭaj romanoj, kvankam ankoraŭ ne tiel profunde kiel en jena verko. István Nemere certe havas ankoraŭ multon por diri al ni, kaj ĝuste tiuj temoj, kiuj pensigas lin, estas plej taŭgaj por esti objekto de nia originala literaturo. Por ke ankaŭ ni pensu.

 

Via opinio pri Sur kampo granita