Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sur kampo granita
Titolo Sur kampo granita
 
Aŭtoro István Nemere 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 1987 (2a eld) 
EldonintoHEA 
KlarigojFunkciulo de bonfara organizaĵo montriĝas esti krimulo de la Dua Mondmilito.
ISBN/ISSN9635711891 
Formato 125 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Grava temo, trafa formo de Sten Johansson
Romano pri senelirejo de Osmo Buller
Aldonu

Atenton, "Sur kampo granita" ne estas havebla!


Recenzo de Don Harlow

Sur kampo granita

Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/granita.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Dum du jardekoj svisa civitano Martin Dregger estis altranga, altestimata funkciulo de la Internacia Ruĝa Kruco, respondeca pri la savado de dekmiloj da homoj en Afriko kaj Suda Azio. Antaŭ 24 jaroj la juna germana leŭtenanto Martin Dregger ordonis ekzekuton de kamparana familio en Italio pro ŝirmado de partizano. Nun, en 1968, ĵurnalisto hazarde eltrovis, ke la du Martin Dregger estas unusama persono. Aŭ ... ĉu efektive la du samas? Dregger mem ne scias. Do li "fuĝas" -- el lando kie li nur perdos postenon al lando kie li devos fronti prizonon -- al la itala vilaĝeto Lavello por pruvi aŭ malpruvi al si la identecon inter la bonkora sed malfortika junulo, kiu "nur obeis ordonojn", kaj la 48-jara bonfaranto.

Krom malmultaj paĝoj, ĉio okazas en la vilaĝo Lavello -- alterne en Lavello-1944 kaj Lavello-1968. Problemo estas, ke eĉ se temas pri du Martin Dregger, temas nur pri unu vilaĝo, ĉar Lavello, tipa kampara vilaĝo, neniam ŝanĝiĝas; do por la vilaĝanoj la masakro de la familio Lombardi estas kvazaŭ hieraŭa evento. Tion ne malhelpas la ĉiutaga ĉeesto de la unusola postvivinto, la freneziĝinta Caterina Lombardi, tiam dekjarulino.

Mankas spaco en la romano por plena disvolvo de la rolantoj. Mi trovis la vilaĝanojn kartonaj figuroj. Stefan, la filo de Dregger, estas tipe idealisma studento, kiu tamen en la fino montras neatendeblan komprenon pri la problemoj, kiuj frontas oficiron dum milita situacio. Eĉ Dregger-1968 kaj liaj motivoj restas por mi ne tute klaraj.

Surprize, Dregger-1944 estas eble plej simpatie traktita. Li estas juna eksstudento, kiu volas ĉiam fari nur bonon -- ne nur por siaj soldatoj, sed ankaŭ por la italaj vilaĝanoj. En unu sceno, rekonante ke pro sia potenco en la vilaĝo li povas trudi sin al tre dezirinda vilaĝa junulino, li tamen rezignas pri tio. Sed en decida momento li sukcesas pravigi al si faron de grava malbono.

Alia simpatia persono estas la maljuna trinkejestro Tasca, kiu -- pro sia persona historio -- pli bone ol la ceteraj vilaĝanoj komprenas la fortojn, kiuj tiel agigis la junan Dregger.

Se li ne tute bone povas reliefgi siajn karakterojn, Nemere almenaŭ ekzercas sian trafan okulon pri la ironioj de la homa ekzisto. Unu citaĵon mi bonege memoras. Jen Dregger al Tasca, klarigance pri sia vivo:

... dudek jarojn mi veturadas en la mondo. Mi aperas tie, kie la naturo -- aŭ la homoj mem -- faris katastrofon. Vere, mi ĉien alvenis post la eventoj, mi ne povis malhelpi la damaĝon, la malbonon. Nur unufoje mi ĉeestis la plagon: en Lavello. Tiam mi ne sukcesis malhelpi, eĉ plie: parte mi mem ĝin kaŭzis. ...

Unu ŝajna anaĥronismo min ĝenis. En unu sceno Dregger memoras, ke li kun sia filo diskutis la masakron ĉe My Lai. Ŝajnas al mi, ke tiun masakron oni rivelis nur post la tempo de ĉi ciu romano. Ĉu mi eble eraras?

La lingvaĵo estas bona, facila, ne trosimpligita -- preskaŭ ĵurnalisma (ĉu eble mi legis ie, ke Nemere estas profesia ĵurnalisto?). La verkinto mem klarigas, ke la romano baziĝas sur vera evento.

Se ĝi ne estas Nobel-premia verko, Sur kampo granita estas almenaŭ facila legaĵo por longa vespero. Cetere, ĝi estas pensinstiga, kaj tio estas maloftaĵo ĉe nuntempaj romanoj. Mi rekomendas ĝin.

 

Via opinio pri Sur kampo granita