Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Hetajro dancas
Titolo Hetajro dancas
 
Aŭtoro Eli Urbanová 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 16.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 1995 
EldonintoFonto 
Klarigoj"Senkliŝa, senpruda kaj sentabua" aŭtobiografia romano.
Formato 327 paĝoj, 21 cm 
RecenzojAŭdace honesta romano de Christian Declerck
Predu min, sinjorino de Ed Borsboom
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Hetajro dancas de William Auld
Nepre unika verko de Gerrit Berveling
Kun sankta fajro de amo de Shi Chengtai
Serĉado de amo de Sten Johansson
Ĉu la movado tion eltenos? de Ulrich Becker
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Aldo de' GIORGI

Postrecenzo

Fonto: Fonto, 181, jan 1996
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/fo/hetajrrecag.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Nepre rekordo: kvar insekvaj recenzoj en Fonto pri la aŭtobiografio de Eli Urbanová Hetajro dancas. De Auld, Berveling, Becker, Shi Chengtai. Plus eseo de Rumler pri la blufa "Praga Skolo", kun referenco al la verko de Urbanová. Plus kroma recenzo de Rumler pri la lasta poemaro de nia plejŝatata ĉeĥa poetino. Plus publika letero de Haupenthal pri liaj kontaktoj kun Urbanová kaj Rumler. Plus 13 represoj de fotoj de nia ĉiuaspekte admirinda virino-artistino.

Leginte kun ekstrema ĝuo ĉion cititan, mi aplombis pensi: ĉu skandalo, troigo se mi aldonos noan, subjektivan pritrakton pri la impona (328-paĝa) kaj sendube ege aprezinda verko de mia ĉeĥa amikino?

Do, se la redaktoro de Fonto taksos tion akceptinda, jen miaj personaj prikonsideroj.

Unue, kiel dirite, jam delonge mi vantas esti amiko de nia fama poetino el Prago. Precipe pro tio, ke mi ĉiam plej alte ŝatis, plene ĝuis ŝian poezion, kiel mi esprimis en recenzoj. Ankaŭ ĉar min simple fascinis ŝiaj fotoj. Ja - kiel diri? - mi neniam eskapis la virinan ĉarmon. Kaj la fotoj de Eli tiom holivude, rave impresas! Tiom ke foton de ŝi iam mi aperigis pompe sur la kovrilpaĝo de la itala revuo L'Esperanto. Kaj eĉ se mi havis nur sporadajn korespondajn kontaktojn kun ŝi, sed el tiuj forte spiris la virina povo de Eli, ŝprucis abunde simpatio, amikemo, neŝancelebla vivofido, artismo.

Mi ankaŭ aldonas ke, antaŭ ĉ. 20 jaroj, Eli gajnis ĉe literatura konkurso aranĝita de mi ("Larius" 1975. 106 esperantistaj poetoj partoprenintaj!). Kaj mi ne kaŝas mian fieron, ke nia praga poetino prunteprenis intercitile la vortojn de iu mia iama recenzo, ĝuste tiun "senkliŝe, senprude kaj sentabue".

Do mi nemulton plukomentos la juĝojn de la antaŭaj recenzistoj; ĉio estis jam dirita, emfazita la nepra valoro de ĉi lasta, sed unua proza, verko de mia eksakademiana kolegino (kial ŝi demisiis?). Mi deziras nur evidentigi ke, en ĉi tiu libro, ni malkovras eble novan faceton de nia aŭtorino, nome, la simple homan (krom la artisma, memkompreneble). Kaj kia potenca figuro elstaras el ŝia detala rakontado pri ŝia vivo! Ĉar evidentiĝas malfacila, tumulta, peripetia, obstakloplena, malkvieta vivrulado. Sed samtempe reliefiĝas ke, meze de tiomaj malfacilaĵoj, de riskoj kaj danĝeroj, de mistrafitaj renkontiĝoj, ŝi neniam perdis la fidon en si mem kaj en la vivo, neniam sin allasis al despero, deprimiĝo, rezigno, bedaŭro, riproĉo kaj larmoj. Kia enviinda karaktero! Kia homo, kia virino! Ĉar eĉ la plej vivdetruajn okazintaĵojn ŝi ĉiam rakontas per vivaj sed serenaj, leĝeraj peniktuŝoj. jes, ja, ofte "poezie', kvazaŭ ŝi elvokus eventojn, kiujn ŝi ne trasuferis, kiel se okazintaj al aliaj, viditaj per rozaj okulvitroj.

Por liveri ekzemplojn, mi deziras skize analizi la amojn de Eli. Ĉar, kiel fatale kaj antaŭvideble, amo kaj volupto ĉefprotagonizas en la romano. Kaj vere senkliŝe, senprude kaj sentabue. Do, flankenlasante la malkaŝitajn korolariojn, ŝi funde, pasie, totale amis tri virojn: ili estas Ŝtefo, Jan kaj Ernesto. Sed, kvankam ŝi tion ne diras, male, ĉion eŭfemisme vualas per la anĝeligaj flugiloj de sia tutanima amo, al atenta leganto ne malfacilas kompreni ke certe ne temis vere pri anĝeloj, pri idealaj, modelaj kaj amindaj viroj. Ĉar jen Ŝtefo, la edzo, la sultano, la diktatoro, la masklisto, krome perversa sadomazoĥisto (tatuigo sur la peniso, "skurĝu min", "aspergu min" k.s.). Kaj jen Jan, olda, mistera kaj parazitema guruo, certe ne fidinda amanto. Kaj jen Ernesto, la drinkemulo, la vagabondo, ankaŭ lin mi ne konsilus al amikino. Sed Eli ilin amis, jen ĉio, simple. Potenco de amo, certe. Sed kiomaj virinoj tion kapablus?

Jen la malkovrita nova aspekto de Eli Urbanová, kiun mi volis reliefigi, aspekto, kiu igas ŝin pli kompreninda, admirinda.

Pri aliaj facetoj de la romano jam parolis abunde miaj antaŭuloj. Nur tio ke, ĉar ĉiuj nur laŭdis, apologiis, panegiris, mi esperas ne perdi la amikecon de Eli, se mi permesos al mi ankaŭ atentigi pri kelkaj dubaj punktoj en la libro.

Unue la verko, pli ol romano, ŝajnas al mi kolekto de epizodoj kaj anekdotoj, ne ĉiam kohere kaj kronologie vicigitaj. Kelkaj ĉapitroj liveris al mi la impreson ke ili estis enŝovitaj nur por plidikigi la volumon, en iuj aperas epizodoj tro subjektivaj, ofte kun citoj de (multaj) nomoj kaj faktoj, kiuj nenion sugestas al neĉeĥaj legantoj. Krome, foje la aŭtorino uzas la laŭmodan trukon de la t.n. "flash back" (ĉu retroiro?), kie tamen ofte malfacilas kompreni pri kiu vivmomento temas. Ekzemple nur romanfine mi malkovris ke dumtempe la amatoj mortis. Ankaŭ pri la lingvo uzita mi renkontis kelkajn dubindaĵojn. Plurajn tipajn esprimojn mi ne tute komprenis kaj povas nur supozi ke foje temas pri laŭvortaj tradukoj de ceĥlingvaj idiomaĵoj. Ne tro grave: neniu verkisto sukcesas tute eviti ilin. Mi mem abunde pekis tiurilate, kaj plurfoje miaj reviziintoj (Rossetti, Boulton, Golden. Nervi k.a.) atentigis min pri tiaj misoj. Tamen mi iom miras ke la reviziintoj de ĉi tiu verko ne korektis, ne atentigis. Jen kelkaj el tiuj perpleksigaj frazoj:

"Mi vin ne plu ŝparas". "Ĉe Maruŝ mi nehavas sternite sur rozoj", "mi kaptis la venton", "senpage eĉ kokido ne rostas", "fari el kulo kamelon". "kun vi ĉiuj estus amen". "ni unu al la alia fuŝis en la metio", "ĝi estas profilo de pentristo en bireto". "plej move estas se iu ne tenas la vorton". "li ĵus fariĝis al mi je la plua mejlo", "kun tio ne tro fartas ino" kaj tiel plu.

Eble ĉeĥismo ankaŭ la ofte ripetita eksklamo: "Karaj, oraj...".

Kelkloke mi rimarkis ankaŭ formojn, kiuj ŝajnas al mi nete eraraj; ekzemple: "Ni ĉiuj amis ŝin, siamaniere'' (niamaniere).

"Ne koleru min" (kolerigu). Kelkfoje diskutinda ankaŭ la (laŭ mi nenecesa) uzo de la subjekta pronomo "ĝi", kiel en:

"estis ĝi tiam ekzameno", "estis ĝi vintre".

Aŭ la ofta uzo de kondicionalo anstataŭ preterito, kiel en: "la vizaĝon ŝi havas, kvazaŭ ĝin iu surtretus al ŝi".

Male mi konsideras plene kompreneblaj kaj akceptindaj la de Becker riproĉitajn "ne unufoje" kaj "re kaj re".

Pozitiva rimarko mia venas el tio, ke mi timis legi libron, verkitan laŭ la piĉ-rumlera lingvoprojekto de la fanfaronata "Praga Skolo" (pri tio mi intencas esei alifoje) sed, feliĉe, tiu ĵargono aperas nur tre ŝpare en la libro (nur kondamninda la uzo de tiu "bastarda prefikso po", kiel substrekas Auld), kvankam legkomence tiun impreson mi ricevis. Sed estis falsa impreso, pro tio ke mi legis la libron dum trajnveturado kaj notis multajn de mi nekonatajn neologismojn. kiujn mi pensis "piĉismoj" aŭ "dediegismoj". Sed, kun miro, mi malkovris poste ke la plejmultaj el tiuj vortoj trankvile kuŝas en PIV. Do, ĝoja konstato tio, ke nia verkistino posedas ankaŭ riĉegan leksikonon, vastan vortpaletron.

Konklude, por mia kara (nun pli kara) amikino Eli Urbanová ne validas mia iama diro, kie. parafrazante Vergilion, mi aforismis: "Mi timas praganojn ankaŭ kiam ili alportas donacojn".

Ne, kara Eli, malgraŭ la supraj kritikoj, post legado de via libro, miaj estimo, admiro kaj amikaj sentoj al vi pligrandiĝis. Koran dankon pro la ĝuo vin legi, pro la vivinstruoj.

 

Via opinio pri Hetajro dancas