Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Hetajro dancas
Titolo Hetajro dancas
 
Aŭtoro Eli Urbanová 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 16.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 1995 
EldonintoFonto 
Klarigoj"Senkliŝa, senpruda kaj sentabua" aŭtobiografia romano.
Formato 327 paĝoj, 21 cm 
RecenzojAŭdace honesta romano de Christian Declerck
Predu min, sinjorino de Ed Borsboom
Postrecenzo de Aldo de' GIORGI
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Nepre unika verko de Gerrit Berveling
Kun sankta fajro de amo de Shi Chengtai
Serĉado de amo de Sten Johansson
Ĉu la movado tion eltenos? de Ulrich Becker
Aldonu

Atenton, "Hetajro dancas" ne estas havebla!


Recenzo de William Auld

Hetajro dancas

Fonto: Fonto, n-ro 177, septembro 1995
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/fo/hetajrrecwa.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Se tiu ĉi libro ne furoros mi malesperos pri la esperantistaro. Ĝi estas unika - eĉ ekster Espcrantujo ĝi estus rimarkinda maloftaĵo. Temas pri la aŭtobiografio de la poetino - ĉi tie la sufikso -in ŝajnas pravigita - Eli Urbanová. Da aŭtobiografioj ni havas plurajn, notinde la lastatempajn Rakonto de kampara bubo de Bruno Najbaro kaj la trivoluman de Gerrit Berveling, sed neniun similan al Hetajro dancas, aŭ eĉ kompareblan. Ni havas ŝian certigon, ke "tiel, kiel mi tion priskribis, ĝi efektive okazis!", sed eĉ sen tio la rakonto portas la markon de la vero.

Eli estas homo miageneracia, ankaŭ esperantisto miageneracia. Kiel bone mi memoras la alvenon de ŝiaj unuaj poemoj dum la kvindekaj jaroj kaj la eldoniĝon en 1960 de ŝia poemaro Nur tri kolorojn! Kiel forte impresis nin, la Kvaropon, la aria ardo kaj sensuala kolorpleno de ŝiaj poemoj! Jen estis poeto individue erotika, pasie romantika! En ŝia libro ni trovis poemciklon Hetajro dancas (metaforo per kiu ŝi titolis ankaŭ sian novan prozverkon), kiu ravis nin. Mirigas min legi nun la tiaman opinion de konata literaturisto D-ro Pumpr: "Laŭ mi la kolekto ne estas interne trakomponita kaj ĝia arkitekturo ŝajnas sufiĉe hazarda." Dio mia, kiel li verdiktus, se li havus okazon legi ŝian aŭtobiografion, kies "arkitekturo" kelkfoje ŝajnas "sufiĉc hazarda"! Ja tio estas unu el la fortaj imponaĵoj de la verko! Kaj eĉ ŝia amata Julio Baghy riproĉis al ŝi supozatajn mankojn kaj disdegne certigis al ŝi: "Iom da pacienco kaj vi kreos ion eksterordinare belan en nia literaturo poezia". Nu dankon, majstro. Kiom la homoj kapablas blindigi sin per antaŭjuĝoj, ĉu ne? (Sed al Baghy ankaŭ Kvaropo ne plaĉis, pro la "troaj neologismoj". Unu jaron poste aperis poemaro Nova Ezopo de ŝia edzo Ŝtefo Urban, poeto tute alispeca, kaj profesia komponisto/muzikisto. (Li mendis de mi maristajn kantojn, por kiuj li komponis melodiojn. Tiujn tekstojn Kajto poste proprigis al si kaj Nanne Kalma havigis al ili melodiojn komplete aliajn: interesa sperto por poeto.) Nu, kian harmonian hejmon li fantaziis al mi - malgraŭ atestaĵo de ŝiaj poemoj, ekzemple "Laŭ mia edz'". "Malvarma edzino" (redonitaj ĉilibre) ktp: jen kunvivas du artistoj-kreantoj kuraĝigintaj sin reciproke kun ambaŭflanka respekto. Ho ve, la realo estis iom alia; la poemoj pravis.

En sia aŭtobiografio Eli nenion domaĝas al la legantoj. Edziniĝo al viro signife pli aĝa, krome seka kaj satirema, alportis seniluziiĝojn. Ŝi bezonis kisetojn kaj amemajn karesojn, sed por tio Ŝtefo estis nekapabla: la romantikon li malrespektis tiel arte kiel arde. Liaj amorpostuloj ne estis ĉiam simplaj, kaj kelkfoje randis perversaĵojn. Kiel ni scias tion? La aludoj de Eli estas sufiĉe klaraj kaj ne malofte eksplicitaj. La legonto devas scii anticipe, ke Eli estos ĉiam konsterne honesta. Ŝi senhonte analizas sin kaj siajn spertojn, kaj konigas al ni aferojn, pri kiuj la homoj pli ofte preferas silenti. Tamen almenaŭ tiu ĉi leginto ne trovis tion ofenda aŭ forpuŝa: nenio homa estu al ni fremda!

La edza frido pelis ŝin al supraĵaj mal-fideloj - ni komprenas, ke Eli estis nature flirtema kaj frandis viran admiron - kaj finfine ŝi trovis amanton, kiu plenumis ŝiajn revojn: Jan Zemek. Eli kaj Ŝtefo divorcas. Mortas Jan, sed la vivo daŭras por Eli, ankaŭ kun amantoj kaj amorantoj.

Oni tamen ne supozu, ke la libro estas nenio alia ol kroniko pri amaj spertoj. Tute ne! Ni renkontas sur ĝiaj paĝoj multajn aliajn esperantistojn (kun multaj el ili mi siatempe korespondis, kaj ŝatas vidi ilin per la okuloj de Eli). Sed kial Nikolaj Rytjkov aperas ĉi tie kiel Nikolaj Rudkin? Aparte plaĉas al mi Ŝustr, modelo de esperantisto:

"Mi volas mencii sole pri tio, ke li konstruis la Esperantan bibliotekon kaj ke li trifoje savis ĝian sorton, la unuan fojon dum la germana okupacio, la duan fojon, kiam la klubo perdis la ejon kaj la trian fojon en la jaro 1952 post la dumtempa likvido de la Ĉeĥa EsperantoAsocio. Imagu, ke vi devus hejme deponi du milojn da libroj. Ne ĝis morgaŭ, sed por nedifinite. Verŝajne vi ne estus tro entuziasmaj. Ŝustr ne hezitis kaj konservis ilin en sia loĝejo. Kaj kicl pasis la tempo, li aldonis al ili ankoraŭ tri milojn da volumoj..."

Mencio pri la germana okupacio memorigas min, ke la "ekstera mondo" vere, eble surprize, malmulte trudiĝas en la kronikon. Pri la Dua Mondmilito ŝi pli-malpli rakontas nur, kun prava patriotisma fiero, pri la heroa mortigo de la besteca "regna vicprotektoro" Reinhard Hevdrich fare de kvar kuraĝaj ĉeĥoj, kaj pri la terura germana venĝo; kaj pri aeratako kontraŭ Prago je la 14a de februaro 1945. Eble tio tamen sufiĉas. La postmilitan reĝimon ŝi aludas nur per du-tri flankaj mencioj de "materiisma filozofio", kaj per unu signifoplena okazaĵo:

"Ke li ne mortis, konfirmis al mi Ivo Lapenna, kiu en tiu tempo vizitis Pragon. (Preterdire pro nia dekminuta dialogo en aparta ejo, kie ni estis geduaj, mi estis poste demand-esplorita en la Ministerio por Enlandaj Aferoj...)".

Eble ne estas tiel surprize. Se mi verkus aŭtobiografion (por kio mi estas tro-tro multe privata persono), mi dubas, ĉu la enlanda politiko ludus en ĝi gravan rolon! La lingvaĵo kaj stilo de tiu ĉi bela rakonto estas viglaj kaj (kiel kutime ĉe la fortkarakteraj homoj) sufiĉe proprecaj. Dank' al dio, ŝi ŝparas al ni la konatajn ekscesojn de Piĉ kaj la t.n. praga skolo. Ŝi konsentas: "Klare ke mi ne intencas la legantojn forpeli per tro multaj neologismoj". Per tio ŝi estis saĝa kaj sagaca, kaj rekonas, ke bizara lingvaĵo la homojn ne logas. Pri unu tamen escepto mi volas forte riproĉi ŝin. Temas pri tio, ke ŝi sufiĉe ofte uzas proponitan bastardan prefikson po- "por ripetiĝinta ago" (Piĉ). Tio estas nekredeble atenca. Nia fundamenta vorto po jam estas ofte uzata prefikse: poiome, popece, popare, ktmp, kaj rezulte la nova prefikso estas rekte miskompreniga. Kaj se ni tiun adverbigas aŭ adjektivigas (laŭ normala esperanta maniero): poe, poa, ĉiu povas konstati la fiecon de tiu arbitra nenecesa propono. Sed mi ne intencas fini per tia, la sola, amara noto. La libro estas alkroĉiĝe leginda, kaj se ĝi ne furoros... Cetere ĝi estas, laŭkutime ĉe eldonejo Fonto, libro fizike bela kaj alloga pro la bonkvalita papero kaj agrable estetika presado.

Elkoran dankon, Eli, poetino, kuraĝulino, pli fajra ol hetajra: via danco sorĉas.

 

Via opinio pri Hetajro dancas