Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Konversacia vortaro
Titolo Konversacia vortaro
 
Aŭtoro Verkita de Cseh-kursanoj 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDen Haag, 2010 (6a eld) 
EldonintoIEI 
KlarigojTute reviziita kaj plibonigita eldono de libreto antaŭe konata kiel "Konversacia vortareto".
KontribuantojRed. Ed Borsboom 
ISBN/ISSN9789080565135 
Formato 111 paĝoj, 18 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Konversacia vortaro" ne estas havebla!


Recenzo de Katalin Kováts

"Etiketa gimnastiko" al la "granda homo" Cseh

Fonto: Revuo Esperanto, aprilo 2011
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Internacia Esperanto-Instituto aperigis la faman konversacian vortareton de Andreo Cseh en reredaktita eldono. La originala materialo apartenas al la baza pakaĵo, uzita en la Cseh-kursoj, furorantaj ĉefe en la 1930-aj jaroj. La rektmetoda kursgvidado necesigis cellingvan klarigon pri la novaj vortoj, kion faris ne nur la gvidanto, sed ankaŭ la kursanoj kiuj kontribuis al la difino de la novaj konceptoj. Iliajn, plej ofte tre simplajn, kulturdependajn, por la nuntempa leganto ofte ridindajn klarigojn notis kaj publikigis Andreo Cseh, unue en la tridekaj jaroj. La vortareto havis 3 eldonojn en la "pra"-tempo kaj en la 1970-aj jaroj la instituto reproduktadis la lastan eldonon en simpla formo. La nuna eldono, aperinta en 2010, ne estas simpla reproduktaĵo. La belaspekta libro liveras reredaktitan vortoliston, en la prizorgado de Ed Borsboom.
La redaktoro ne nur revortumis kelkajn difinojn (markitajn per asterisko en la vortaro) pro ilia eksmodeco, neklareco aŭ politike mallarĝpensaj difinoj, kelkfoje eĉ rekte ofendaj vortumoj (Eŭropo: malnova, malriĉa, malfeliĉa mondparto), sed li zorgis ankaŭ pri la lingva unuecigo, nome pri la sistema uzo de la artikolo la en la difinoj. Se konsideri ankaŭ la nuntempan uzon de la metodo estis neeviteble kompletigi la vortaron per modernaj, bazaj vortoj kaj aldoni kelkajn mankantajn elementojn.
Freŝan kaj amuzan aspekton donas al la simpla vortolisto la plurdeko da desegnaĵoj de Jesse van Dijl, kiuj sur la maldekstraj paĝoj ĉiam rilatas al unu el la vortodifinoj dekstrapaĝaj; kelkfoje klare kaj tuj retroveblaj, kelfoje iom enigmaj. La puraj, humurplenaj ilustraĵoj ofte karikaturece emfazas ankaŭ kelkajn gravajn trajtojn de la Cseh-metodo aŭ rekte de la majstro mem (cinciminciĉurmur: nomo de la kato de Andreo Cseh).
Sur la frontkovrilo videblas unu el la famaj Cseh-instruistoj, Aŭgust Weide, dumlecione ĉirkaŭate de siaj Cseh-ekipaĵoj, plastaj bloveblaj bestoj. Borsboom en la enkonduko mallonge prezentas la iaman Cseh-instruiston, sed fakte restas tamen mistero kial ĝuste li aperas sur la kovrilpaĝo el inter la same forgesitaj centoj da aliaj samfakanoj. Dorskovrile legeblas mallonga resumo pri la libro (bedaŭrinde kun tajperaroj) kun eta, ne tre konata portreto de la majstro, Andreo Cseh.
Por kursanoj de nivelo inter A1 kaj B1 ni plej ofte konsilas la uzon de la malaltkosta, relative ampleksa kaj serioza Ilustrita oficiala radikaro Esperanta por lernanto de Luiz Portella aŭ de la dufoje eldonita Baza Esperanta Radikaro de Wouter F. Pilger.
La movadhistorie valora kaj enhave amuza Konversacia vortaro de Andreo Cseh nuntempe apenaŭ uzeblas laŭ sia originala destino. Ĝiaj legantoj trovas en ĝi ne rektan plifaciligon, sed kaprompilojn kaj amuzaĵojn, historiajn indikojn pri la pensmaniero de la personoj vivintaj antaŭ 80 jaroj. Pro tiuj historiaj valoroj de la alloga libreto ĝi povas utili al interesiĝantoj, studantoj kaj aplikantoj de la Cseh-metodo. Verŝajne – ankaŭ pro sia prezo – la libro eble ne vere popularos inter aŭtodidaktoj aŭ "vivuloj", kiuj "malforte volas meti en sian kapon" la "ŝlosilon de la tuta mondo kaj de koroj" kun la helpo de "granda homo en lernejo kun pedagogia meblo en sia mano" por "lasi iri lampon en sian kapon" kaj doni lumon al ties "sona esprimo de pensoj" kaj "moderna labirinto, el kiu homoj ne povas eliri (kaj kiun Esperanto ne havas)".
Se vi "ne havas en via kapo" tion, kio ĉi-supra frazo "estas en alia lingvo", "prenu frazojn el aliaj homoj". Povas helpi ankaŭ tiu "ŝi-homo" kiu "metis tiujn ĉi frazojn sur paperon".

 

Via opinio pri Konversacia vortaro