Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Flambirdo, La
Titolo Flambirdo, La
Parto "Futuro"
 
Aŭtoro Tezuka Osamu 
KategorioBildrakontoj
Prezo 15.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroTokyo-to, 2018 (2a eld) 
EldonintoJEI 
KlarigojMajstroverko de la patro de la japana bildrakonta arto ("mangao").
Tradukisto, lingvoKonisi Gaku / El la japana
ISBN/ISSN9784888871020 
Formato 295 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Japana komikso

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

La Flambirdo (parto „Futuro“) estas la dua el 9 partoj de longa, ambicia bildromano. Kiel la ceteraj partoj, ĝi legeblas aŭtonome kiel aparta artverko. Aperinte en kajeroj dum la jaroj 1967-1968, ĝi komenciĝas ĉe la jaro 3 404 p.K. kaj kondukas la leganton tra diversaj spacoj kaj tempoj, antaŭen kaj retro, kun rigardo al la eblaj paseoj kaj futuroj de la homaro kaj de aliaj specioj loĝontaj (aŭ loĝintaj) la saman planedon kiel ni. Temas pri mangao, la ege furora japana ĝenro de komikso, kies karakterizajn klarkonturajn kaj rond-okulajn figurojn kreis Tezuka mem libere laŭ la modelo de la desegnoj de Walt Disney. Enhave oni do ne atendu de ĝi la denson kaj profundon de majstraj sciencfikciaj romanoj (kiel Lastaj kaj unuaj homoj, La lastaj homoj en Londono aŭ La stelfaranto de Olaf Stapledon, nepre tradukindaj al E

 

Via opinio pri Flambirdo, La