Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Mio, mia filo
Titolo Mio, mia filo
 
Aŭtoro Astrid Lindgren 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 18.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroGotenburgo, 2006 
EldonintoEldona Societo Esperanto 
KlarigojHelpe de feo, Boĉjo vojaĝas al la Lando Fora, kie lia patro estas reĝo. Tamen profetaĵo malfeliĉigas la renkontiĝon.
KontribuantojIlustraĵoj de Ilon Wikland 
Tradukisto, lingvoL. Nordenstorm, A. Karkiainen, S. Johansson / En Esperanton
ISBN/ISSN9185288349 
Formato 143 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Riĉo de aventuroj, traduko sen komplikaĵoj de Milena Georgieva
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Kerstin Rohdin

Ankoraŭ unu de Astrid Lindgren

Fonto: La Espero 2006:4
Aldonita de Leif Nordenstorm (2006-08-24)

La nova libro estas “Mio mia filo” eldonita en 2006, la
kvina post La Fratoj Leonkoro, Pipi Ŝtrumplonga, Emilo de
Smolando kaj Ronja Rabiata Filino. Ĝi aperis svedlingve
1954 do naŭ jarojn antaŭ “La Fratoj Leonkoro” en kiu oni
vidas plurajn similaĵojn en enhavo kaj stilo.

Per la verko “Mio mia filo” Astrid Lindgren atingis la
nivelon de internacie rekonataj fabelverkistoj.
Ŝ estas komparata kun la Fratoj Grimm, H C Andersen,
Lewis Carroll: Alicia en Mirlando, C S Lewis:
Narnia-libroj k.a.

Bo Wilhelm Olsson, naŭjara knabeto, kiu estas zorgato ĉe
paro apud Tegnér-parko en Stokholmo, sidas sola sur benko
en tiu parko dum la krepusko falas. Li malgajas, ĉar
neniu en la mondo amas lin. Li sentas sin ofendita kaj
soleca. Li sopiras al siaj gepatroj, sed la patrino mortis
kaj la patro estas laŭdire ĉifonulo. Sed Bo Wilhelm
Olsson scias ke lia vera patro estas Reĝo. Li mem
malaperas, eniras la landon de fantazio, la landon de
fabelo “La Lando Fora”

Tie li renkontas sian patron la reĝon, kiu atendis lin
dum naŭ jaroj, kiu amas lin, kiu prenas lian manon. kaj
diras: “Mi plej multe ŝatas aŭdi mian filon ridanta en
la rozĝardeno”.Neniu faris tiel antaŭe. Man-en-mane ili
promenas en la rozĝardeno de la reĝo. Astrid Lindgren
uzas rozojn abunde florantajn en multaj el siaj libroj. En
la rozĝardeno de “mia patro la Reĝo” la rozoj esprimas
ideon pri beleco, amo kaj soleneco.

Sed la vivo ne nur estas agrabla ĝuo. Mio devas venki la
kruelan kavaliron, kiu forrabas infanojn de La Lando Fora. La
profunda fonto sub salikoj flustras fabelojn de malnovaj
tempoj, rakontas pri la kruelaj eventoj malnovtempaj,
serĉas bravan knabon, kiu kapablas rompi la potencon de
la malbono, kiu tenas la landon kaptitan per sia
ŝtonkoro. Mio ricevas helpon de la naturo en siaj bataloj
kontraŭ la Malbono. En la fino li supervenkas la kruelan
kavaliron kun la ŝtonigita koro kaj liberigas La Landon
Foran.

La tradukisto Leif Nordenstorm transdonas la lingvaĵon de
Astrid Lindgren al la leganto tiel proksime al ŝia fabela
lingvo, ke vi aŭdas la voĉon de ŝi tiel konatan de
programoj en televideo kaj radio.
Leif trovas bonajn nomojn de la diversaj landojn ekz
“Lando Ekstera“, “Lando Fora” kaj li kreas adjektivojn
laŭ esperantaj reguloj kun fabela etoso ekz “pano
satiga“, “fonto malsoifiga“.

“Mio mia filo” estas vere leginda libro ankaŭ aŭ precize
por plenkreskuloj. Ĝi temas pri la vojo tra la vivo.
Rakontas kiel gaja kaj optimisma la vivo povas esti, sed
ankaŭ kiel la homo devas preni sur sin respondecon kaj
batali por la justo kaj la bono. Ĝi montras ke ni devas
solidarece vivi en la mondo. Eble estas “lernolibro” por
hodiaŭ.

 

Via opinio pri Mio, mia filo