Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Esperanto tiel parolata
Titolo Esperanto tiel parolata
Interparola praktiko de Esperanto
 
Aŭtoro Tacuo Huĝimoto 
KategorioLerniloj, vortaroj / japana
Prezo 7.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroToyonaka-si, 2006 
EldonintoJapana Esperanta Librokooperativo 
KlarigojLaŭtema dialogaro, kun japana traduko kaj kelkaj ilustraĵoj.
ISBN/ISSN4888870438 
Formato 124 paĝoj, 26 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Frazaro por japanoj kaj ne nur

Fonto: Libera Folio
Reta ligilo al la originalo: http://www.liberafolio.org/2006/hughimotorecenzo
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2006-11-23)

TACUO Huĝimoto, la (ne)konata helpanto s-ro Fenestro de ludovikito, ĵus aperigis propran libron kun la titolo "Esperanto tiel parolata. Interparola praktiko de esperanto". Temas pri konversacia manlibro dulingva (esperante-japane) dividita en du partojn: "En Universala Kongreso" kaj "En klubo de Esperanto". La unua parto konsistas el 31 ĉapitroj, de "Giĉeto" tra "La libroservo" kaj "Skribi bildkartojn" ĝis "Ĉu vi tuj reveturos hejmen?" kaj "Postkongreso"; la dua, el 20, inter ili "Aperis la komencanto", "En la kafejo" aŭ "En libroservo", kun simila temo al tiu pli frue menciita kaj same oportuna nun, kiam proksimiĝas la Tago de la Esperanto-Libro kaj diversreligiaj donacfestoj.

La preso kaj grafika aspekto, kiel ĝenerale ĉe japanaj eldonaĵoj, estas modela. La libro ne povus esti pli bonvena ol nun, monatojn antaŭ la UK en Jokohamo, ne nur por japanoj renkontontaj eksterlandajn esperantulojn eble por la unua fojo en la vivo, sed ankaŭ por nejapanoj ĉeestontaj la kongreson.

Ne mankas en ĝi frazoj apenaŭ aperantaj en aliaj libroj kaj tamen ege utilaj, des pli en UK, kiel "Mi jam estas pensiulo ekde aprilo". Abundas ankaŭ informoj pri niaj kluboj kaj kongresoj, pri UEA kaj ĝenerale pri Esperantujo, pli konkrete pri ĝia japana "provinco" (ekzemple pri japanaj kluboj, aŭ pri japanaj manĝoj kaj kutimoj kaj pri vizito al Kioto). Eĉ la KKS (Konstanta Kongresa Sekretario), la membroj de la LKK (Loka Kongresa Komitato) kaj la tradiciaj plendemuloj povas tiri interesajn kritiketojn el kelkaj ĉapitroj.

La stilo estas simpla kaj natura, t.e. reala, ĉiutaga, tute ne evitanta ordinarajn esprimojn aŭ dirmanierojn kiel "antaŭkongresi" aŭ "interreta". Krom la oblikva kaj subtila humuro karakteriza je la aŭtoro, troviĝas en ĉi libro ankaŭ liaj pensoj pri lernado kaj instruado de esperanto, pri la celoj de la t.n. movado aŭ pri ĉi ties interna ide(ologi)o.

Jorge Camacho
(kunlabore kun Formoza Folio)

 

Via opinio pri Esperanto tiel parolata