Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo
Titolo Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo
Portreto de japana urbeto
 
Aŭtoro Ĵuniĉi Saga 
KategorioGeografio, vojaĝoj
Prezo 31.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroJelenia Góra, 2006 
EldonintoAD REM 
KlarigojBele ilustrita monografio pri urbo en la provinco Tsuĉiura, nord-oriente de Tokio.
Tradukisto, lingvoJ. Szczerbicka-Yamato / En Esperanton
ISBN/ISSN8389863464 
Formato 265 paĝoj, 25 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Anna Löwenstein

Bele presita kaj tre leginda

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Fiŝkaptistoj, komercistoj, metiistoj, gejŝoj: jen nur kelkaj el la homoj, kiuj kontribuis al ĉi tiu tre interesa libro. Temas pri memoroj de la pasinteco (ĉefe el la komenco de la ĵus pasinta jarcento) kolektitaj de maljunuloj vivantaj apud la Lago Kasumigaura, 70 kilometrojn nord-oriente de Tokio. En sesdeko da mallongaj intervjuoj ili donas bildon de la tuta socio de la pinto ĝis la fundo.
Loĝinto de la plej malriĉa kvartalo rakontas pri virinoj, kiuj povis aĉeti rizon por la posta manĝo nur kiam revenis la edzo kun laŭtaga salajro; iama gangstero rakontas, kiel li defiis sian ĉefon kaj sekve estis devigita fortranĉi sian propran fingron; pretigisto de sekigitaj skombroj detale klarigis la plurajn stadiojn de ilia prepariĝo (kaj kompreneble la skombraĵo preparita nuntempe en fabriko neniel povas esti same bongusta kiel tiuj pene senostigitaj mane kaj rostitaj super fajro el picea ligno!); virino memoras kiel ŝia patrino devis ĉiumatene humile saluti kaj servi sian bopatrinon, vidivinon de iama urbestro; edzino de pramisto rakontas, kiel ŝi kverelis kun sia malŝparema edzo kaj ĵetis lin en la kanalon.
Kelkaj priskribas vivon de nekredebla luktado, kvankam ŝajne la regiono estis relative bonstata. Produktisto de toŭfuo diras: "Nun, tiom da jaroj poste, pensante pri tio mi miregas, ke nia tuta vivo konsistis sole el laboro kaj dormo. Nenio plu." Sed samtempe multaj kontribuantoj nostalgie memoras la viglecon de la antaŭa vivo.
Pluraj fiŝkaptistoj priskribas la abundecon de fiŝoj en la kristala akvo de la lago: tiel multaj ke estis malfacile vendi ĉiujn kaptitajn, kaj knaboj povis eĉ kapti fiŝojn mane. 
Alia komentas: "La lago-bordo estis tiam gaja kaj bruoplena loko. La blanka sablo de la plaĝo briletis en hela suno, viroj tiris ŝnurojn de retoj, kriante de tempo al tempo, virinoj forportadis korbojn plenajn je fiŝoj, nemalproksime ludis infanoj, kiuj foje ĝenis en laboro de kreskuloj, foje montris sin helpaj; unuvorte – vivo. Nun la bordo estas preskaŭ malplena – malgaja, morta loko."
La libro estas bele presita kun multaj ilustraĵoj, kaj la traduko ĝenerale legiĝas flue kaj nature. Bedaŭrinde makulas la tekston amaso da eraretoj, interalie tute banalaj eraroj pri la akuzativo, ĉu forgesita, ĉu nenecese aldonita post prepozicio. Ankaŭ la vortprovizo estas foje tro influita de la angla, ekzemple gango (t.e. bando), buŝmeno (boŝmanoj), presi (anstataŭ premi), bonaj manieroj (ĝentila konduto), deformita (misformita), atrakcio (allogaĵo) k.s. Tiaj eraretoj estas dissemitaj tra la tuta teksto; bonŝance ili ne estas tiel multenombraj, ke ili malhelpas leganton ĝui ĉi tiun efektive tre legindan libron.

 

Via opinio pri Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo