Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Gardisto de gregoj, La
Titolo Gardisto de gregoj, La
 
Aŭtoro Fernando Pessoa 
KategorioPoezio tradukita
Prezo 16.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 2015 
EldonintoFonto 
KlarigojSub la heteronimo Alberto Caeiro kaj pere de filozofa paŝtisto, la portugala poeto delektas sian legantaron per profunda rezonado pri diversaj temoj.
Tradukisto, lingvoG. Neves / El la portugala
Formato 78 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Kolorilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Suso Moinhos

El la libroservo por vi - La gardisto de gregoj

Fonto: Taĵo nia n-ro 3
Aldonita de Suso Moinhos (2019-09-27)

Alberto Caeiro estas heteronimo, t.e., elpensita personeco, de unu el la plej gravaj poetoj de Portugalio: Fernando Pessoa. La libro, kiun mi proponas, estas majeste tradukita de Gonçalo Neves, kiun ni konas kiel grava E-poeto de la ibera
grupo (cetere, ankaŭ li ĉeestas la lisbonan UK).

Kiu do estas tiu Alberto Caeiro? Fernando Pessoa elpensis tutan vivon por li: malriĉa poeto, kiu vivis en la kamparo kaj poste transloĝiĝis al Lisbono. Li difinas sin kiel “gardisto de gregoj”, tio estas, kiel paŝtisto, kaj konsideras tro multan cerbumadon nenecesa. Tial lia poezio montriĝas unuavide simpla, parolanta pri la ĉirkaŭa realo, sed verdire montras filtradon de la mondo tra persona kribrilo. La poemoj estas do intimaj kaj samtempe universalaj.

Kelkfoje oni trovas personojn, kiuj rifuzas poezion. Eble ili havas negativan bildon venantan el la lernejaj jaroj, aŭ trovas poezion tro komplika por tuja kompreno. Tiusence, kelkaj asertas ke, por ĝui poezion, legantoj bezonas enkondukon, trejniĝon. Ĉi tiu libro povas esti taŭga enirpordo al la mondo de bona poezio, aŭ fundamento por postaj legaventuroj. Samtempe kun tio, poemaro de Pessoa estas plej bona donaco por amikoj, kiuj ne venis
al la UK. Mi invitas vin malfermi ĝin kaj legi ajnan poemon — ĝi ne lasos vin indiferenta. Tamen atentu, ĉar apude sidos samlibra traduko de Neves en Idon: La gardero di trupi.

 

Via opinio pri Gardisto de gregoj, La