Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Bunsun kaj Aiko
Titolo Bunsun kaj Aiko
Rememore al mia unua amo
 
Aŭtoro Cho Sung Ho 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 7.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSeoul, 2020 
EldonintoKEA 
KlarigojTrista rakonto bazita sur la spertoj de la aŭtoro. Flua stilo.
ISBN/ISSN9788987281568 
Formato 96 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBunsun kaj Aiko de CHUN Kyungsook
Refoje pri amo... de Valentin Melnikov
Amo, eterna neceso de Carlo Minnaja
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Paulo Sergio Viana

Bunsun kaj Aiko

Fonto: Jutuba filmeto
Reta ligilo al la originalo: https://www.youtube.com/watch?v=AO3y_JrgytI
Aldonita de Cho Sung Ho (2023-10-21)

Saluton, hodiaŭ mi volas kundividi kun vi mian ĝojon, ke mi antaŭ kelkaj tagoj ricevis donacon de korea verkisto samideano, kies nomo estas Cho Sung Ho. Pardonu se mi ne bone prononcas. Tiu estimata s-ro sendis al mi ĉi tiun donacon, belegan donacon. La verko estas Bunsun kaj Aiko: rememore al mia unua amo.

La aŭtoro sendis ĉi tiun libron al mi supozante, ke mi multe helpas koreajn samideanojn, ĉar mi partoprenas kun ili en la legoklubo dufoje ĉiumonate. Tamen li eraras, mi ne helpas koreajn samideanojn. Estas la koreaj samideanoj, kiuj helpas min kaj donas al mi grandan ĝojon kunesti, kunlegi, kunkomenti la legaĵojn en la legoklubo. Estas mi, kiu ŝuldas al la koreaj samideanoj, ne inverse.

Sed mi estas tre kontenta pri ĉi tiu donaco. La libro estas tre ĉarma, tre bele eldonita, tre bele presita, kaj precipe ĝi enhavas historion, kiun oni povas supozi pri ĝi, ke ĝi estas ia romantika rakonto rozkolora kaj tiel plu. Tute ne. Ĝi estas tre sincera, realisma kaj en iuj momentoj eĉ drama rakonto pri amo inter du gejunuloj. Tre bela verko, tre pensiga, tre interesa kaj atentokapta. Granda parto de la rakonto okazas pere de leteroj, kiujn la geamantoj interŝanĝas dum la libro.

Tre bela libro kaj precipe kio plej interesas min estas la lingvo. La Esperanto uzata en ĉi tiu libro estas tre interesa, ĉar tre simpla. Ĉiu komencanto povas legi la libron kaj kompreni ĝin preskaŭ tute, preskaŭ perfekte kaj tamen ĝi enhavas ĉiujn elementojn, kiuj transdonas la sentojn de la aŭtoro, la sentojn de la rakonto, la subtilecojn de la sentoj inter la du gejunuloj,

Do mi konsideras ĉi tiun donacon vere kortuŝa. Dankon al la aŭtoro, dankon al la koreaj gesamedanoj kaj mi forte rekomendas. Prenu ĉi tiun libron, legu ĝin, pripensu ĝin. Ĝi valoras vian tempon. Dankon denove al la aŭtoro Cho Sung Ho kaj al la eldonejo Korea Esperanto-Asocio. Mi dankas vin kaj mi esperas, ke vi ankaŭ ĝuos ĉi tiun bonegan legaĵon. Koran saluton.

 

Via opinio pri Bunsun kaj Aiko