Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Memoraĵoj de Julia Agripina, La
Titolo Memoraĵoj de Julia Agripina, La
 
Aŭtoro Anna Löwenstein 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 18.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 2021 
EldonintoFEL 
KlarigojPlia romano kun historia fono de nia originala aŭtorino, kiu portas nin al la antikva Romo.
ISBN/ISSN9789077066737 
Formato 564 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
La Memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Franc Viŝo

Mergiĝo en la Romon de la 1-a jarcento p.K.

Aldonita de frantz (2023-04-05)

La memoraĵoj de Julia Agripina estas fikcia memorlibro de Agripina la Juna, romia imperiestrino, edzino de sia onklo, la imperiestro Klaŭdio. Ŝi ankaŭ estas fratino de la imperiestro Kaligulo kaj la patrino de la imperiestro Nerono, kiu mortigis ŝin. Oni ankaŭ notu, ke ŝi estas posteulo de la imperiestro Aŭgusto, pranevino kaj adoptita nepino de la imperiestro Tiberio, filino de la generalo Ĝermaniko kaj nepino de la generaloj Agripo kaj Druso.
Agripina skribis siajn memoraĵojn, kiel atestite de Tacito kaj Plinio la Maljuna, sed ili estis perditaj. Anna Löwenstein plenigas ĉi-tiun malplenon kaj mergas nin en Romon de la 1-a jarcento p.K., kun ĝiaj konspiroj kaj ĝiaj ekzekutoj, sed ankaŭ en la grandecon de la Romia Imperio kaj en la ĉiutagan vivon de ĝiaj loĝantoj, ĝis la drasta kondiĉo de la tiamaj virinoj, eĉ se ili estis imperiestrinoj. Oni forglutas ŝian rakonton, preskaŭ kiel distopian sciencfikcion, ĉar la kutimoj kaj referencoj estas samtempe malsimilaj kaj konataj.
Ĝia romaneca kvalito ne estas la sola kialo por legi la Agripina de Anna Löwenstein.
Verkinto de du romanoj pri la sama periodo, La Ŝtona Urbo kaj Morto de artisto, Anna Löwenstein estas erudiciulino, kiu perfekte konas antikvan Romon. Se la memoraĵoj estas fikcioj, historiaj faktoj kaj priskribo de romiana ĉiutaga vivo baziĝas sur la akademiaj kaj rigoraj fontoj, cititaj ĉe la fino de la libro.
Membro de la Akademio de Esperanto ekde 2001, premiita Esperantistino de la Jaro en 2019, Anna Löwenstein okupiĝas ankaŭ pri la disvastigo de Esperanto. Inter multaj aliaj agoj, ŝi kreis uea.facila-n, novaĵojn, skribitajn en facile alirebla Esperanto de UEA-retpaĝaro. En siaj romanoj, ŝi verkas laŭ la principoj de La Bona Lingvo (v. bonaligvo.net), laŭ kiuj kiel eble plej multe oni kunmetas Fundamentajn radikojn por krei vortojn anstataŭ enkonduki novajn radikojn el la eŭropaj lingvoj. La rezulto estas legaĵo, kie, anstataŭ serĉi en vortaro maloftajn vortojn, ni ĝoje admiras la genion de la lingvo kaj la kreemon, kiun ĝi permesas al siaj talentaj aŭtoroj.
Konklude, krom la plezuro de atentokapta legado, leganto de la memoraĵoj de Julia Agripina multe lernos pri romia historio kaj pri Esperanto, kun certeco pri rigora scienco ambaŭkaze.

 

Via opinio pri Memoraĵoj de Julia Agripina, La