Estis serĉataj ĉiuj varoj, inkluzive de nehaveblaj, aperinta(j) post jaro 2016, aperinta(j) antaŭ jaro 2018, paĝonombro pli ol 48
1 2 3 | Plena listo
Legaĵoj III. Kompilis Jindřiška Drahotová. Legolibroj. La kompilinto. Mladá Boleslav. 2017.
Klarigo: Iom da poezio kaj pli da prozo.
legu pli
Esperanto ar tiešo metodi. Stano Marček. Ilustris Linda Kuruc-Marčeka. Tradukis A. Bušs, A. Kalniņš, B. Rozenfelde. Lerniloj, vortaroj / latva. Stano Marček. Martin. 2017.
Klarigo: Komplete ilustrita 22-leciona kurso por latvalingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj.
legu pli
(Nehavebla) Esperanto bi-ttareeqa al-mubaashira, El-. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Tradukis H. Hussein. Lerniloj, vortaroj / araba. Stano Marček. Martin. 2017.
Klarigo: Komplete ilustrita 22-leciona kurso por arablingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj.
legu pli
Rekomendata terminaro Esperanto-angla kaj angla-Esperanto por tradukantoj de oficialaj dokumentoj kaj gazetaraj komunikoj. Recommended Esperanto-English and English-Esperanto terminology for translators of official documents and press releases. Humphrey Tonkin, Victor Sadler. Terminaroj. Mondial. Novjorko. 2017.
legu pli
Nigra patrino Tero, La. Kristian Novak. Tradukis J. Pleadin. Prozo tradukita / romanoj. DEC. Đurđevac. 2017.
Klarigo: Premiita romano, "tre plaĉa surprizo kaj vere refreŝiga prozaĵo" (Božidar Alajbegović).
legu pli
Almanako Lorenz 2017. Miksita literaturo. SEA Lorenz. Rio de Janeiro. 2017.
Klarigo: Artikoloj, eseoj kaj iom da beletro.
legu pli
Infana raso, La / La specie bambina. William Auld. Tradukis N. Rossi. Poezio originala /
Poezio tradukita. Nemapress. Alghero. 2017.
Klarigo: Itala traduko de la fama poemo; kun la originalo spegulpaĝe.
legu pli
Malvarma bufedo. Jenny Wrangborg. Tradukis G. Gällmo. Poezio tradukita. Sveda Laborista E-Asocio / Eldona Societo Esperanto. Huddinge / Stockholm. 2017.
Klarigo: Poemaro kaj kolektiva historio, kiun ni ĉiuj devas legi por kompreni la socian realecon ĉirkaŭ ni.
legu pli
Turmstrasse 4. Hans Weinhengst. Tradukis Ch. Cimpa. Prozo tradukita / romanoj. Atelier. Wien. 2017.
Klarigo: Germana traduko de "Tur-strato 4".
legu pli
Cesta k harmonii. J. A. Komenský - L. L. Zamenhof. Jaroslav Karhan. Eseoj. KAVA-PECH. Dobřichovice. 2017.
Klarigo: Ĉeĥa versio de "La vojo al harmonio".
legu pli
Nanoj en domo kun granda zelkovo, La. Inui Tomiko. Ilustris Joŝii Tadaŝi. Tradukis Itabaŝi Micuko. Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj. JEI. Tokyo-to. 2017.
Klarigo: Pri nanoj kaj homoj kaj bonkoreco kaj malfacilaĵoj. Ĉefverko de la japana porinfana literaturo.
legu pli
Nihon esperanto-undou no urakaidou wo manposuro. Zinbutu ga undou no rekishi. Tsukasa Kobayashi kaj Yoko Hagiwara. Movado. Centro de Internacia Informo pri Esperanto. Tôkyô. 2017.
Klarigo: Laŭ la Esperanta subtitolo, "movadhistorio teksita per rakontoj pri personoj".
legu pli
Raportoj el Japanio 20. Katastrofo de Japanio en la sesa jaro. Jasuo Hori. Historio /
Politiko. Horizonto. Maebaŝi. 2017.
Klarigo: Jam la 20a volumo en la serio kaj la 6a pri la sama temo!
legu pli
Kantu. Kristanaj kaj nereligiaj kantoj en Esperanto. Albrecht Kronenberger. Kantaroj, muziko. Gmeiner. Meßkirch. 2017.
Klarigo: Preskaŭ 400 novaj kantoj verkitaj post la apero de "Adoru".
legu pli
Komentario pri la Metodo de Sidmedito de La Fundamenta Instruo. Ĝŭasano. Tradukis T. Choe. Religio. Wonbulgyo chulpansa. Iksan. 2017.
Klarigo: Pri sidmeditado el ŭonbulisma vidpunkto.
legu pli
(Nehavebla) Vortaro de la ĉinaj signoj uzataj en la korea lingvo. R.R.M. Evans. Lingvistiko. R.R.M. Evans. s.l.. 2017.
Klarigo: Pli ol 500 ĉinaj ideogramoj uzataj en la korea lingvo, kun klarigoj kaj ekzemploj.
legu pli
Korea-Esperanto pri mimiko kaj onomatopeo. Bak Mi-hong. Lerniloj, vortaroj / korea. Dong Mun Sa. Yeongcheon. 2017.
Klarigo: Bildstriecaj desegnaĵoj kun akompanaj tekstoj en Esperanto kaj la korea, por instrui onomatopeojn kaj interjekciojn.
legu pli
Legu po-ete. Krestomatio tradukaĵa el pluraj jardekoj. Tradukis G. Berveling. Miksita literaturo. VoKo. Rijswijk. 2017.
Klarigo: Tradukoj el 16 lingvoj.
legu pli
Interesaj esprimoj en korea lingvo. Bak Giwan. Lerniloj alilingvaj / korea. KEA. Seoul. 2017.
Klarigo: Idiomaĵoj kaj nekutimaj esprimoj, plus konciza prezento de la korea lingvo.
legu pli
Unesko-Kuriero. Aprilo-Junio 2017. Tradukis div. Periodaĵoj. UEA k.a.. Rotterdam. 2017.
Klarigo: Artikoloj prenitaj kaj tradukitaj el la nacilingvaj eldonoj de la revuo.
legu pli
Internacia Kongresa Universitato. 70a sesio. Red. A. Wandel. Scienco kaj tekniko. UEA. Rotterdam. 2017.
Klarigo: Prelegoj de D. Charters, C. Lee, R. Fernandez, J. Alcalde, M. Zieba, P. Chong, H. Tonkin, O. Raola, J. Haazen, F. Lo Jacomo.
legu pli
Brulvunde. Jorge Camacho. Poezio originala. Espero. Partizánske. 2017.
Klarigo: Lastatempaj poemoj el la plumo de unu el niaj plej produktivaj poetoj.
legu pli
Lukana antologio. Red. C. Minnaja. Tradukis div. Antologioj. IEF. Milano. 2017.
Klarigo: Tekstoj, poeziaj kaj prozaj, de dudekkvino da aŭtoroj el la suditala provinco Lukanio.
legu pli
Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado. Red. Stanislav Košecký. Scienco kaj tekniko /
Eseoj. Espero. Partizánske. 2017.
Klarigo: Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la konferenco "Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko", 17-20 nov. 2016.
legu pli
Miloš Lukáš (1897-1976). Bibliografio pri liaj tradukaĵoj kaj alireblaj literaturaĵoj / Bibliografie jeho překladů a dostupných literárních prací. Zdenĕk Hršel, Miroslav Malovec. Bibliografioj. MSD. Brno. 2017.
Klarigo: Dulingva bibliografio de brila ĉeĥa tradukisto.
legu pli
Doloro. Júlia Sigmond. Desegnaĵoj de Orsolya Láng. Tradukis div. Poezio originala /
Poezio tradukita. Exit. Cluj-Napoca. 2017.
Klarigo: Originala Esperanta poemo, kun traduko en 54 lingvoj.
legu pli
Miĥaelo Kohlhaas. El malnova kroniko (1810). Heinrich von Kleist. Tradukis J. Horvath. Prozo tradukita / romanoj. Mondial. Novjorko. 2017.
Klarigo: Se ekscesa, virto iĝas danĝera.
legu pli
Zamenhof en Varsovio. Roman Dobrzyński. Biografiaj /
Historio / Zamenhof. UEA. Rotterdam. 2017.
Klarigo: Libro, unue aperinta en la pola, publikigita okaze de la centjariĝo de la morto de Zamenhof.
legu pli
Granda Esperanta-Ĉeĥa vortaro / Velký esperantsko-český slovník. Miroslav Malovec. Lerniloj, vortaroj / ĉeĥa. KAVA-PECH. Dobřichovice. 2017.
Klarigo: Impona unudirekta vortaro kun pli ol 16 000 kapvortoj.
legu pli
Elektitaj tekstoj pri Internacia Juro. Ivo Lapenna. Scienco kaj tekniko / juro. DEC. Đurđevac. 2017.
Klarigo: Pli ol 40 fakaj tekstoj publikigitaj inter 1949 kaj 1992.
legu pli
Ŝtono de la amo, La. Elektitaj poeziaĵoj. Sali Bashota. Tradukis B. Selimi. Poezio tradukita. KAVA-PECH. Dobřichovice. 2017.
Klarigo: Bukedo de poemoj el la plumo de unu el la plej konataj poetoj de Kosovo.
legu pli
Strato de Tanja, La. Vivo en Rusio 1917-2017. Kalle Kniivilä. Prozo originala / romanoj. Mondial. Novjorko. 2017.
Klarigo: Strato en Sankt-Peterburgo estas la ĉefa "protagonisto" de nefikcia historio bazita sur rememoroj kaj dokumentoj.
legu pli Recenzoj (1)
Masakro de Katin' (Katyń), La. Trikvarona jarcento da disputo pri tiu krimego kontraŭ la homaro. Tradukis V. Lutermano. Historio /
Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2017.
Klarigo: Same kiel pri la Holokaŭsto, ankoraŭ troviĝas homoj kiuj neadas la krimon de Stalin kontraŭ pli ol 4 000 poloj.
legu pli
Strukturproblemoj de la komunista movado. Erarvojoj, kritiko, novigo. Theodor Bergmann. Tradukis V. Lutermano. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2017.
Klarigo: Ĝisosta komunisto, la aŭtoro kritikas la "komunismon" de la "(real)socialismaj" landoj.
legu pli
1917 - La instruoj de la Oktobro. (1924). Leo Trocko. Tradukis V. Lutermano. Politiko. MAS. Embres-et-Castelamure. 2017.
Klarigo: Pli analizo de ol omaĝo al la Oktobra Revolucio de 1917, de unu el ĝiaj ĉefoj.
legu pli
Salajrecreto. La proponoj de Bernard Friot pri investkasoj, mono kaj dumviva salajro. Bernard Friot: Tri konkerendaj rajtoj - Ĉesigi la defendbatalojn. Tradukis R. Platteau, V. Lutermano. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2017.
Klarigo: Prezento kaj analizo de la projekto "Salajrecreto".
legu pli
Oktobra Revolucio centjara, La. Div. Tradukis V. Lutermano. Historio /
Politiko. MAS. Embres-et-Castelamure. 2017.
Klarigo: Kolekto de artikoloj publikigitaj en "Le Monde diplomatique".
legu pli
Ne kredu ĉion / Pa' que nadie te lo cuente. Aŭdvida scenaro / Audiovisual. José de Jesús Campos Pacheco. Teatraĵoj. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2017.
Klarigo: La teatraĵo prezentas kelkajn problemojn en la nuntempa kuba junularo.
legu pli
Koro sur manplato / Sărce na dlan. Hajkoj / Hajku. Elena Popova. Poezio originala. Matador 74. Dobriĉ. 2017.
Klarigo: Hajkoj en la bulgara kaj Esperanto. La ciklo "Al memoro de la japana katastrofo" ankaŭ en la japana traduko de Hori Jasuo.
legu pli
Belarta rikolto 2017. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Div. Redaktis teamo. Miksita literaturo. Mondial. Novjorko. 2017.
Klarigo: Poezio, prozo, eseoj, teatro.
legu pli Recenzoj (1)
Indekso de "Informilo por Interlingvistoj" n-roj 1-99. Kompilis Ino Kolbe kaj Till-Dietrich Dahlenburg. Bibliografioj. Mondial. Novjorko. 2017.
Klarigo: Speciala jubilea numero (100) de faka bulteno eldonata de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).
legu pli
Beletra Almanako 30. (Oktobro 2017). Red. P. Daŝgupto, I. Ertl, J.L. Jacobsen, S. Moinhos. Miksita literaturo. Mondial. Novjorko. 2017.
Klarigo: Prozo kaj poezio (originalaj kaj tradukitaj), teatro, artikoloj, eseoj, recenzoj.
legu pli
Esperanto além da língua, O. Komp. Fernando Pita, Guilherme Fians. Eseoj. Temática. Porto Velho. 2017.
Klarigo: Kolekto de eseoj, de pluraj aŭtoroj, pri diversaj aspektoj de Esperanto, kiel lingvo kaj movado.
legu pli
Eneido. Kanto I. Publius Vergilius Maro. Tradukis H. Vallienne. Poezio tradukita. Libellus. João Pessoa. 2017.
Klarigo: Enhavas ankaŭ la originalon latinlingvan kaj abundon da klarigaj notoj.
legu pli Opinioj (1)
Sekaino tabibito Hori-san no Esuperanto kimama essee 7. Hori Jasuo. Eseoj. Horizonto. Maebaŝi. 2017.
Klarigo: La sepa volumo de eseetoj japanlingvaj pri diversaj temoj, parte inspiritaj de per-esperantaj vojaĝoj.
legu pli
Unesko-Kuriero. Julio-Septembro 2017. Tradukis div. Periodaĵoj. UEA k.a.. Rotterdam. 2017.
Klarigo: Artikoloj prenitaj kaj tradukitaj el la nacilingvaj eldonoj de la revuo.
legu pli
Tagoj kaj ruinoj. Jaume Grau Casas. Tradukis M. Fernández. Politiko. SATeH. s.l.. 2017.
Klarigo: Taglibro de ĉefa figuro de la kataluna E-movado dum lia ekzilo en francaj koncentrejoj (1939-44) kaj aldonaj tekstoj.
legu pli Recenzoj (1)
Esperanto e lingue minoritarie. Div. Red. Davide Astori. Lingvistiko. FEI. Milano. 2017.
Klarigo: Kolekto de materialoj (itallingvaj) prezentitaj dum kolokvo kun la sama titolo. 11 tekstoj de 11 aŭtoroj.
legu pli
Vita di Zamenhof, La. Aleksander Korzhenkov. Tradukis C. de Giorgio. Biografiaj / Zamenhof. Nemapress. Alghero. 2017.
Klarigo: Koncizigita versio de "Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de L.L. Zamenhof". Kun notoj por la itallingva publiko.
legu pli
Identecoj. Zlatko Tišljar. Tradukis la aŭtoro. Eseoj. Izvori. Zagreb. 2017.
Klarigo: Eseo pri la diversaj specoj kaj gradoj de identeco.
legu pli
1 2 3 | Plena listo