Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vojaĝo en Esperanto-lando
Titolo Vojaĝo en Esperanto-lando
Perfektiga kurso de Esperanto
 
Aŭtoro Boris Kolker 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 6.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 1992 
EldonintoProgess 
KlarigojKrestomatia gvidlibro al la Esperanta kulturo kun ekzercoj, por memlerno aŭ grupo.
ISBN/ISSN5010029537 
Formato 339 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojMalpli PIV-a aŭ PAG-a, sed pli iva kaj aga de Paul Gubbins
Por meznivelaj esperantistoj de LEE Chong-Yeong
Pri "Vojaĝo" por la legantoj de "Komencanto" de Boris Kolker
Tre valora inspirfonto de Marc Bavant
Vojaĝo aŭ klubvespero de Roland Thibault
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Gvidlibro tra Esperantujo de Valentin Melnikov
Aldonu

Atenton, "Vojaĝo en Esperanto-lando" ne estas havebla!


Recenzo de Vladimir Samodaj

Vera enciklopedio en beletra-instrua formo

Fonto: "Scienco kaj kulturo" (Rusio), 2004, n-ro 3 (53), p. 15-31
Aldonita de Boris Kolker (2004-09-05)

En januaro de la jaro 1959 en la Esperanto-sekcion de Odesa Domo de sciencistoj venis svelta junulo kun akurataj lipharoj. La gaston prezentis al la ĉeestantoj la gvidanto de la E-sekcio Aleksej Verŝinin, membro de Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) en la jaroj 1930-aj, bonega homo kaj instruisto.

La junulo ion rakontis pri si kaj deklamis sian propran E-tradukon de iu versaĵo de la genia rusa poeto Aleksandr Puŝkin. "Tio estas apenaŭ kredinda, - pensis mi, - ĉu eblas ke 20-jara homo, je kvar jaroj pli juna ol mi, kapablas traduki en esperanton versojn de Puŝkin?"

Post la kunveno la gasto kaj mi longe promenis duope laŭ la vesperaj stratoj de Odeso, babilis pri diversaĵoj en esperanto, amikiĝis, kaj ekde tiu vespero la komunaj aferoj esperantistaj por jardekoj ligis nin per fortaj ligoj amikaj-samideanaj.

Tiel mi konatiĝis kun la nuna membro de E-Akademio Boris Kolker, la aŭtoro de la elstara libro "Vojaĝo en Esperanto-lando".

Antaŭ ol paroli pri la libro, mi menciu skize – por ne erari en detaloj – pri la ĉefaj faroj de Boris Kolker en la sfero esperantista.

En 1965 nia amiko Anatolo Gonĉarov iniciatis kreon de tutsovetia E-organizaĵo. En 1966 la neoficiala Sovetia junulara E-movado (SEJM) estis fondita – kaj ni iĝis ĝia unua tripersona estraro. Poste Gonĉarov kaj Kolker po kelkaj jaroj estis prezidantoj de SEJM, kiu brile funkciis ĝis la jaro 1979, kiam estis kreita Asocio de sovetiaj esperantistoj (ASE). Boris Kolker estis elektita membro de Prezidio de ASE.

En 1989, kiam la membroj de ASE ribelis kontraŭ ties oficialaj patronoj kaj restarigis la likviditan en 1937 SEU, Boris Kolker kaj Anatolo Gonĉarov estis elektitaj vic-prezidantoj de SEU. Cetere, vicprezidantoj de SEU fariĝis ankoraŭ du prezidintoj de la glora SEJM – Viktoro Aroloviĉ kaj Aleksandro Melnikov.

Loĝante dum la lastaj jaroj antaŭ sia elmigro en Usonon en urbo Ufa (Sovetunio), Boris Kolker 23 jarojn gvidis korespondan E-kurson, kiun finis preskaŭ 900 personoj. Lia ekspres-kurso aperis en scienc-populara revuo "Kemio kaj vivo" en la kvanto 265 mil ekzempleroj. La unua eldono de "Vojaĝo en Esperanto-lando" estis eldonita en Moskvo en 4000 ekzempleroj (eldonejo "Progreso"). Kaj en 2002 UEA aperigis la novan luksan eldonon, pri kiu temas en tiu ĉi recenzo, pli ĝuste – recenzaro.

Mi ne diru multe pri la libro, ĉar sen mia opinio ĝi jam famiĝis tra la tuta E-mondo. Ĝi tion meritas, ĉar estas vera juvelo en nia por- kaj priesperanta literaturo. Ĝi donas tre riĉan prezenton de diversaj originalaj literaturaj stiloj, abundan informan materialon pri la E-movado kaj – kio aparte valoras – ĝi enhavas kolose multan klarigan komentaron pri la homoj, libroj, eventoj en Esperanto-lando. Ĝi estas vera enciklopedio en beletra-instrua formo.

 

Opinioj pri Vojaĝo en Esperanto-lando

Marsja (2004-04-11):
Antaŭ kvin jaroj, kiam la Vojaĝo tiutempe ankoraŭ ne estis libroforme, sed komputile mi fariĝis la dua vojaĝanto. Karese mi rememoras la ĉiĉeronon Boris Kolker kiu diligente stimulis mian perfektigan lernadon de la lingvo pere de tiu mirinda verko.

James Rezende Piton (2004-04-27):
Zorge elektita materialo, kiu per specimenoj enkondukas progresanton al bunta E-kulturo. Leginda eĉ de pli-ol-progresanto!

Lúcia Marder / Karesema (2004-05-04):
Estimataj civitanoj de la Verda-Lando, Mi bone ne scias , ĉu mi jam sendis aliokaze opinion pri la libro de Boris Kolker.Sed kiel mi jam tralegis ĝin dufoje , ankaŭ mi povas opinii duoble.hehehe! Verdire " Vojaĝo en E-to Lando" estas la plej riĉe

Lúcia Marder / Karesema (2004-05-04):
Daŭrigo: Plej riĉe ilustrita, kompetenta, riĉenhava, kultura lernlibro, kiun mi enmane posedis. Pere de ĝi mi pligrandigis mian stokon de vortkonstruoj kaj mian parolkapablon. Dankon S-ro Boris Kolker.

Evandro Gouvêa (2008-02-07):
Vojaĝo en Esperanto-lando estas la nuntempa Fundamenta Krestomatio.

karimo (2008-12-05):
Kvankam mi estas komencanto, mi povas diri ke «Vojaĝo en Esperanto-lando» estas unu el la plej riĉenhavaj kaj interesaj libroj kiujn mi vidis. Mi pensas ke ĝi estas perfekta lernolibro; la elektitaj tekstoj, ekzercoj kaj la komentaro estas tre gravaj

Neuza B. Brienze (2009-03-10):
Vojaĝo en Esperanto-lando estas la plej mirinda, ĝojplena, instrua, amika, neforgesebla vojaĝo en lando de esperantistoj. Dankon, profesoro Boris Kolker, pro la oportuno vojaĝi en Esperanto-lando! Mi invitas ĉiujn: venu vojaĝi kun ni!

Miland Joshi (Britio) (2009-07-07):
Kiel la ĉefa altgrada lernolibro en la Esperanta mondo, "Vojaĝo" estos modelo por estontaj lernolibroj.


Via opinio pri Vojaĝo en Esperanto-lando