Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vojaĝo en Esperanto-lando
Titolo Vojaĝo en Esperanto-lando
Perfektiga kurso de Esperanto
 
Aŭtoro Boris Kolker 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 6.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 1992 
EldonintoProgess 
KlarigojKrestomatia gvidlibro al la Esperanta kulturo kun ekzercoj, por memlerno aŭ grupo.
ISBN/ISSN5010029537 
Formato 339 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojMalpli PIV-a aŭ PAG-a, sed pli iva kaj aga de Paul Gubbins
Por meznivelaj esperantistoj de LEE Chong-Yeong
Pri "Vojaĝo" por la legantoj de "Komencanto" de Boris Kolker
Tre valora inspirfonto de Marc Bavant
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Vera enciklopedio en beletra-instrua formo de Vladimir Samodaj
Gvidlibro tra Esperantujo de Valentin Melnikov
Aldonu

Atenton, "Vojaĝo en Esperanto-lando" ne estas havebla!


Recenzo de Roland Thibault

Vojaĝo aŭ klubvespero

Aldonita de Roland Thibault (2004-04-06)

Fininte la kurson, Vojaĝo en Esperanto-Lando, ĉu mi sentas min kiel la vojaĝanto forlasanta la kunvojaĝantojn post riĉa kaj ĝoja ekskurso tra vasta lando? Aŭ ĉu mi forlasas virtualajn ĉeestojn en iu Esperanto renkontiĝo ie ajn sur tiu planedo? Ŝajnas ke mi faris ambaŭ samtempe: mi vojaĝis kaj mi ĉeestis dudek ses Esperanto-klubvesperojn.

Ĉu vojaĝante ĉu ĉeestante klubvesperojn, ĉiu deziras agrablan sperton. Mi ne nur legis tiun verkon, mi ankaŭ studis ĝin. Mi ne havintus kuraĝon tralegi ĝin kaj klopodi respondi ĉiun demandon de la lingva praktiko se ĝi ne estus legebla, klera, kaj malfermita al la granda Esperantujo. Ekde la plej facilaj eltiraĵoj de verkoj, tradukitaj aŭ originalaj, ĝis la plej malfacilaj versaĵoj, mia intereso neniam malakceliĝis. Ĉiu leciono au ĉapitro invitis min al la sekvanta.

Nun mi bone komprenas la internan ideon. kabeismon, Ĉe-metodon, la rolon de la danĝera lingvo, la celon de Zamenhof, kaj mi preterlasas multajn ceterajn ideojn troveblajn en tiuj ĉi paĝoj. Tiu gvidlibro malfermas la pordon, aŭ plej bone dirite, la okulojn antaŭ la vasta panoramo de tiu vigla lingvo. Per ĝi oni diskutas pri geofiziko kaj geopolitiko, amo kaj malamo, sciencoj kaj emocioj, vivo kaj morto. Boris Kolker konatigas al ni la unuajn grandajn verkistojn de la lingvo kaj eĉ nunajn ne ankoraŭ tre konatajn verkistojn.

La ekzercoj kuraĝigas la pensadon kaj verkadon tiel, kiel ni faras per nia denaska lingvo. Desegnoj, fotoj kaj afiŝoj vigligas ĉiun paĝon. Mi rekomendas tamen alian foton sur la librokovrilo. Post mia bela vojaĝo tra Esperantujo, mi pensas ke mi vidos min elbusiĝi. Male, estas preferinde kuraĝigi la vojaĝonton enbusiĝi por malkovri la tutan Esperanto-landon.

Komencanta lernanto deziranta plibonigi sian lingvonivelon havas per tiu gvidlibro kaj perfektiga kurso tre indan ilon. Li ne bedaŭros sian elekton de tiu libro.

 

Opinioj pri Vojaĝo en Esperanto-lando

Marsja (2004-04-11):
Antaŭ kvin jaroj, kiam la Vojaĝo tiutempe ankoraŭ ne estis libroforme, sed komputile mi fariĝis la dua vojaĝanto. Karese mi rememoras la ĉiĉeronon Boris Kolker kiu diligente stimulis mian perfektigan lernadon de la lingvo pere de tiu mirinda verko.

James Rezende Piton (2004-04-27):
Zorge elektita materialo, kiu per specimenoj enkondukas progresanton al bunta E-kulturo. Leginda eĉ de pli-ol-progresanto!

Lúcia Marder / Karesema (2004-05-04):
Estimataj civitanoj de la Verda-Lando, Mi bone ne scias , ĉu mi jam sendis aliokaze opinion pri la libro de Boris Kolker.Sed kiel mi jam tralegis ĝin dufoje , ankaŭ mi povas opinii duoble.hehehe! Verdire " Vojaĝo en E-to Lando" estas la plej riĉe

Lúcia Marder / Karesema (2004-05-04):
Daŭrigo: Plej riĉe ilustrita, kompetenta, riĉenhava, kultura lernlibro, kiun mi enmane posedis. Pere de ĝi mi pligrandigis mian stokon de vortkonstruoj kaj mian parolkapablon. Dankon S-ro Boris Kolker.

Evandro Gouvêa (2008-02-07):
Vojaĝo en Esperanto-lando estas la nuntempa Fundamenta Krestomatio.

karimo (2008-12-05):
Kvankam mi estas komencanto, mi povas diri ke «Vojaĝo en Esperanto-lando» estas unu el la plej riĉenhavaj kaj interesaj libroj kiujn mi vidis. Mi pensas ke ĝi estas perfekta lernolibro; la elektitaj tekstoj, ekzercoj kaj la komentaro estas tre gravaj

Neuza B. Brienze (2009-03-10):
Vojaĝo en Esperanto-lando estas la plej mirinda, ĝojplena, instrua, amika, neforgesebla vojaĝo en lando de esperantistoj. Dankon, profesoro Boris Kolker, pro la oportuno vojaĝi en Esperanto-lando! Mi invitas ĉiujn: venu vojaĝi kun ni!

Miland Joshi (Britio) (2009-07-07):
Kiel la ĉefa altgrada lernolibro en la Esperanta mondo, "Vojaĝo" estos modelo por estontaj lernolibroj.


Via opinio pri Vojaĝo en Esperanto-lando