Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vojaĝo en Esperanto-lando
Titolo Vojaĝo en Esperanto-lando
Perfektiga kurso de Esperanto
 
Aŭtoro Boris Kolker 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 6.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 1992 
EldonintoProgess 
KlarigojKrestomatia gvidlibro al la Esperanta kulturo kun ekzercoj, por memlerno aŭ grupo.
ISBN/ISSN5010029537 
Formato 339 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojMalpli PIV-a aŭ PAG-a, sed pli iva kaj aga de Paul Gubbins
Por meznivelaj esperantistoj de LEE Chong-Yeong
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Tre valora inspirfonto de Marc Bavant
Vojaĝo aŭ klubvespero de Roland Thibault
Vera enciklopedio en beletra-instrua formo de Vladimir Samodaj
Gvidlibro tra Esperantujo de Valentin Melnikov
Aldonu

Atenton, "Vojaĝo en Esperanto-lando" ne estas havebla!


Recenzo de Boris Kolker

Pri "Vojaĝo" por la legantoj de "Komencanto"

Fonto: "Komencanto" (Rusio), 2003, n-ro 3
Aldonita de Boris Kolker (2004-03-19)

Pri la dua eldono de mia libro "Vojaĝo en Esperanto-lando.
Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta
kulturo" aperis multe da pozitivaj recenzoj kaj prezentoj en
multaj landoj. Mi klopodos diri al la legantoj de la gazeto
"Komencanto" ion, kio ne estis dirita antaŭe.

Mi komparus "Vojaĝo"-n kun luksa restoracio, en kies menuo
troviĝas cento da bongustegaj, delikataj pladoj (=tekstoj),
kiujn oni manĝas dum 26 vizitoj (lecionoj). Tiamaniere oni ne
nur ĝuas la vivon, sed ankaŭ plivastigas sian horizonton.

Malgraŭ tio, ke la tekstoj estas diversaŭtoraj, diverstemaj kaj
diversspecaj, la leganto havas neklaran senton, ke io ilin
unuigas. Sed kio? Mi diros al vi la sekreton: mia persona gusto.
Mi zorge elektis nur tiajn tekstojn, kies aŭtoro mi volonte
estus. Tial la libro estas mirinde unueca malgraŭ sia granda
diverseco.

Oni jam skribis, ke "Vojaĝo" celas perfektigi krean
lingvoregadon, prezenti en facile digestebla formo la Esperantan
kulturon kaj igi la vivon de Esperanto-kluboj multe pli varia kaj
interesa. Sed tio ne estas ĉio. "Vojaĝo" instigas aĉetadon kaj
legadon de bonaj libroj kaj klare nomas tiujn librojn. "Vojaĝo"
preparas la studanton por la meznivela ekzameno de UEA/ILEI (por
tio sufiĉas detala trastudo de duono de la lernolibro) kaj estas
bona bazo (kun kelkaj aliaj libroj) por pli altaj ekzamenoj -
supera kaj instrukapabliga.

La ekzercoj en la "Lingva praktiko" estas nebanalaj, evoluigas
memstaran pensadon kaj krean fantazion.

Tiu neordinara lernolibro preparas la studantojn fariĝi
kompetentaj kursgvidantoj, klubestroj, prelegantoj, redaktoroj, verkistoj,
tradukistoj, lingvaj reviziantoj, esploristoj, aktivuloj kaj gvidantoj de
landaj kaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj.

Sed kial mi diras al vi tion? Havigu al vi ekzempleron de
"Vojaĝo" kaj ekposedu ĉion menciitan supre. Via esperantista
sorto estas en viaj manoj. Aliĝu al centoj kaj miloj da
"vojaĝantoj", kiuj vojaĝas kun plezuro kaj utilo per "Vojaĝo"!

Boris Kolker,
via ĉiĉerono en Esperanto-lando

------------------------
Perfektiĝo per "Vojaĝo" estas granda avantaĝo:
http://www.edukado.net/instruilo.jsp?id=144
http://albeo.tripod.com/Okemo/Okem45.htm
http://albeo.tripod.com/Okemo/Okem46.htm
http://www.esperanto.mv.ru/Vojagxo/index.html
http://www.esperanto-usa.org/antauxparolo.html
http://www.esperanto-tx.org/kunvojagxantoj/

 

Opinioj pri Vojaĝo en Esperanto-lando

Marsja (2004-04-11):
Antaŭ kvin jaroj, kiam la Vojaĝo tiutempe ankoraŭ ne estis libroforme, sed komputile mi fariĝis la dua vojaĝanto. Karese mi rememoras la ĉiĉeronon Boris Kolker kiu diligente stimulis mian perfektigan lernadon de la lingvo pere de tiu mirinda verko.

James Rezende Piton (2004-04-27):
Zorge elektita materialo, kiu per specimenoj enkondukas progresanton al bunta E-kulturo. Leginda eĉ de pli-ol-progresanto!

Lúcia Marder / Karesema (2004-05-04):
Estimataj civitanoj de la Verda-Lando, Mi bone ne scias , ĉu mi jam sendis aliokaze opinion pri la libro de Boris Kolker.Sed kiel mi jam tralegis ĝin dufoje , ankaŭ mi povas opinii duoble.hehehe! Verdire " Vojaĝo en E-to Lando" estas la plej riĉe

Lúcia Marder / Karesema (2004-05-04):
Daŭrigo: Plej riĉe ilustrita, kompetenta, riĉenhava, kultura lernlibro, kiun mi enmane posedis. Pere de ĝi mi pligrandigis mian stokon de vortkonstruoj kaj mian parolkapablon. Dankon S-ro Boris Kolker.

Evandro Gouvêa (2008-02-07):
Vojaĝo en Esperanto-lando estas la nuntempa Fundamenta Krestomatio.

karimo (2008-12-05):
Kvankam mi estas komencanto, mi povas diri ke «Vojaĝo en Esperanto-lando» estas unu el la plej riĉenhavaj kaj interesaj libroj kiujn mi vidis. Mi pensas ke ĝi estas perfekta lernolibro; la elektitaj tekstoj, ekzercoj kaj la komentaro estas tre gravaj

Neuza B. Brienze (2009-03-10):
Vojaĝo en Esperanto-lando estas la plej mirinda, ĝojplena, instrua, amika, neforgesebla vojaĝo en lando de esperantistoj. Dankon, profesoro Boris Kolker, pro la oportuno vojaĝi en Esperanto-lando! Mi invitas ĉiujn: venu vojaĝi kun ni!

Miland Joshi (Britio) (2009-07-07):
Kiel la ĉefa altgrada lernolibro en la Esperanta mondo, "Vojaĝo" estos modelo por estontaj lernolibroj.


Via opinio pri Vojaĝo en Esperanto-lando