Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Lundo ekas sabate
Titolo Lundo ekas sabate
 
Aŭtoro Arkadij kaj Boris Strugackij 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 16.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 2005 
EldonintoImpeto 
KlarigojSciencfikciaĵo subtitolita "novelo-fabelo por scienclaborantoj de adoleska aĝo".
Tradukisto, lingvoM. Bronŝtejn / El la rusa
ISBN/ISSN5716101275 
Formato 232 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Fabeleca realismo

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Antaŭ Lundo ekas sabate, kvin pliaj verkoj de la rusaj fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij publikiĝis en Esperanto. Kiuj jam legis iun el ili ne bezonas mian (mal)rekomendon. Leginte neniun krom ĉi plej lastan, mi povas komuniki nur freŝan impreson, kvazaŭ de komencanto.
Kiel en La Majstro kaj Margarita, La fatalaj ovoj aŭ Teatra novelo de Bulgakov, la aŭtoroj fone karikaturas la socion kaj vivon en sia epoko, konkrete la sovetiajn burokratismon kaj karierismon de la 60-aj jaroj, dum la Malvarma Milito kontraŭ Usono. Ne mirinde, ke Lundo ekas sabate kundividas kun tiuj verkoj (kaj kun Milito kontraŭ salamandroj de Čapek, La viro kiu ĵaŭdis de Chesterton, aŭ la taglibroj de Ijon Tichy fare de Lem) tonon groteskan, ofte rande de absurda humuro. Sed kun la ĉefverko de Bulgakov komunas ankaŭ la apero de magio, koŝmaroj, homeskaj monstroj kaj fantomoj, kio kontrastas ne nur kun la severo de komunismo sed ankaŭ kun la dekalogoj de fundamenta aŭ dura sciencfikcio; fakte foje ĝi impresas kiel parodio de dura SF (kiun, kiel duran sofon, la sidvangoj eltenas ne tro longe).
Kvankam komence ne facilas sin orienti en la rakonto, la absurderoj kunbrikiĝas harmonie, tiel ke sur p. 57 (el 232) mi jam legis kun apenaŭa surprizo frazon absolute frenezan kiel La grifo dormis, enĉambre plu restis ozonodoro, plene koheran kun ĉio antaŭa kaj sekva. Skribas la tradukinto Mikaelo Bronŝtejn, ke ĉi romano estas la plej gaja libro de la rusa fikcia literaturo. Mi certe taksas ĝin amuza, sed, kiel en Tigro! Tigro! de Bester, tutan ĉapitron pri tempovojaĝo mi sentis teda kaj malviva (ĝi sekvas la fruan modelon de Wells sen atingi ties nivelon), kaj la abruptan finon, post kontentigaj ĉapitroj pri papago kaj Tungusko, eble motivis manko de plua inspiro.
Pri la traduko, ĉio en ordo, aparte de kelke tro da kunmetitaj verboformoj. Koncerne la enhavon, abundas roluloj kaj, do, viglaj dialogoj; jen kaj jen, aludoj kaj omaĝetoj al aliaj SF-verkistoj (kiel Lem aŭ Wells), okulsigne al ŝatantoj de la ĝenro; ankaŭ interesaj, malrutinaj ideoj i.a. pri la inerteco de raciisma pensado, ekzemple: „Neniu akceptas en la kapon, ke inter la faktoj konataj kaj iu nova fenomeno povas etendiĝi maro da nekonataĵoj, kaj tiuokaze ni proklamas la novan fenomenon supernatura kaj, sekve, malebla“ (p. 43).
Ĉu fantazio, parodio, alegorio...? Entute, Lundo ekas sabate allasas legadon plurtavolan, multsignifan, kaj invitas al serĉado de la ceteraj jam esperantigitaj romanoj samaŭtoraj.

 

Via opinio pri Lundo ekas sabate