Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Dek du seĝoj
Titolo Dek du seĝoj
 
AŭtoroIlja Ilf, Evgenij Petrov
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroHajfo, 2006 
EldonintoA. Kerbel 
KlarigojĈefverko de la humura ĝenro rusia; la ĉefroluloj serĉas valoraĵojn kaŝitajn dum la sovetia revolucio.
Tradukisto, lingvoA. Kerbel / El la rusa
Formato 250 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Anna kaj Mati Pentus

Glacio ekmoviĝis! La paradon komandos mi!

Fonto: Revuo Esperanto, majo 2011
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

La romanoj Dek du seĝoj kaj Ora bovido de Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov estas tre famaj kaj tre ŝatataj en Rusio. Verŝajne, multaj ruslingvanoj, demandite pri tiel nomataj “kultaj” beletraĵoj, nomos ilin tuj post La majstro kaj Margarita de M. A. Bulgakov. Do, la verkoj impresis generaciojn de sovetianoj per siaj enhavo kaj beletra elstareco. Se diri pli simple, tiuj ĉi romanoj estas tre gajaj kaj bril-lingvaj. Ĉu ankaŭ la antaŭ nelonge aperintaj Esperantaj tradukoj gajnos la saman popularecon? Ilf kaj Petrov verkis la romanon Dek du seĝoj en 1927 kaj la duan romanon en 1929-30. Laŭĝenre ambaŭ prozaĵoj estas aventuraj romanoj, en ambaŭ ĉefrolas “la granda kombinanto” Ostap Bender. Li estas fripono, sed oni ne antipatias lin. Ostap estas gaja, energia, inĝenia homo, konstante inventanta diversajn planojn, kie kaj kiel akiri monon, kaj konanta “kvarcenton da relative honestaj manieroj” de forpreno de mono. Malgraŭ la komuna protagonisto, la du libroj estas tute sendependaj.
En ambaŭ romanoj la eventoj disvolviĝas en Sovetio en la 1920-aj jaroj. En Dek du seĝoj Bender kaj Ipolit Matveeviĉ Vorobjaninov, eksa nobelar-gvidanto kaj nun sovetia oficisto, penas trovi briliantojn, kiujn post la revolucio la bopatrino de Vorobjaninov kaŝis en unu el la seĝoj de familia mebla kompleto. Kompreneble, kapti (?) ĉiujn dek du estas malfacila afero, ja pro la naciigo kaj aliaj kaŭzoj la kompleto disiĝis kaj la seĝoj nun apartenas al diversaj homoj, loĝantaj en diversaj urboj. Fakte, la romano pli temas ĝuste pri tiuj posedantoj, kaj la aŭtoroj havas bonegan eblon konatigi nin kun diversaj sociaj tipoj. Ekzemple, estas prezentita ŝtelisto, kiu konstante ŝtelas kaj konstante hontas pro tio. Li konfuzas kaj ĝenas sin, sed forvendadas la havaĵon de ŝtata organizaĵo estrata de li, vivtenanta maljunulinojn. Alia amuza persono estas virino, kiu scipovas konversacii, uzante nur tridek vortojn. Per tiuj vortoj ŝi kapablas esprimi ĉiujn emociojn, kaj Ilf kaj Petrov “per-r-fekte” demonstras tion. Ankaŭ la poeto Lapis-Trubeckoj havas neordinaran kapablon: li verkas “rimarkindajn” versaĵojn pri multflanka specialisto Gavrilo por ĉiu ajn gazeto. Jen Gavrilo servas en poŝtejo, jen laboras en vendejo, jen simple hakas bambuon en arbaro. La seĝ-serĉadon konkurence partoprenas pastro Fjodor Vostrikov, aŭdinta la sekreton dum la konfeso de la mortanta bopatrino de Vorobjaninov, kaj la leganto ekscias pri mirindaj aferoj de la pastro kaj pri lia revo pri kandel-fabriko.
La fantazio de Ostap Bender ne havas limojn. Li senlace elpensas novajn manierojn, kiel senigi la seĝ-posedantojn je ilia propraĵo kaj akiri monon por plua serĉado. Li sukcesas edziĝi, organizi monarkistan “Aliancon de glavo kaj plugilo”, promesi aranĝi interplanedan ŝakan kongreson en la urbeto Vasjuki, dungiĝi por farado de artaj afiŝoj, surskriboj, reklamoj, tute ne scipovante pentri, ktp. Ne ĉiam la aventuroj finiĝas bone, sed Ostap tuj inventas ion por plibonigi la situacion.
Dek du seĝoj tute malsimilas al la multnombraj sovetiaj literaturaĵoj pri sukcesoj de laboristoj en la konstruado de la komunismo aŭ pri venkoj de kamparanoj en la batalado por bona rikolto. Male, la verko ŝajnas iusence eĉ kontraŭ-sovetia. Sed komentariistoj nun opinias, ke la romano respondis al la tiutempa situacio en la lukto enpartia. Ĉirkaŭ 1927 I. V. Stalin, por pravigi novan ekonomian politikon (NEP), aranĝis kampanjon kontraŭ kamarado L. D. Trockij, kiu defendis la ideojn pri la “tutmonda revolucio” kaj “milita komunismo”. Kadre de tiu kampanjo la verko de Ilf kaj Petrov pruvis, ke la socialisma reĝimo estas stabila, nobeloj sukcese iĝas sovetiaj oficistoj, komercistoj okupiĝas pri siaj enspezoj, monarkistoj estas tro timemaj por komploti, kaj nek ekstera, nek interna danĝero ekzistas. Tial la cenzuro ne malhelpis la aperon de la romano, komence en literatura gazeto kaj poste libroforme.
En Ora bovido nova aventuro de Ostap Bender estas ligita kun “honesta” mon-forpreno de la kaŝ-milionulo Aleksandr Ivanoviĉ Korejko (nun laboranta kiel nesignifa oficisto). En tiu afero al Ostap helpas du falsaj “filoj” de la fama revolucia leŭtenanto Ŝmit (Bender uzis tiun “parencecon” ankaŭ por akiri monon ĉe urbestro) kaj verva aŭtomobilisto Adam Kozleviĉ. Ostap inĝenie uzas la kadukan aŭton de Kozleviĉ por “partopreno” en ralio. Poste li fondas kontoron pri ŝtat-provizo per kornoj kaj hufoj, sed lia ĉefa okupo estas la kolektado de dokumentoj kaj atestoj pri la kaŝa vivo de Korejko.
Ankaŭ en Ora bovido abundas interesaj hom-tipoj kaj estas brile priskribitaj realaĵoj de la sovetia tempo. Ekzemple, la leganto konatiĝas kun la ĉiutaga vivo de komuna loĝejo, nomita “Korvejo”, informiĝas, kiel science simuli frenezon en malsanulejo por eviti personar-purigon en laborejo, kaj ekscias, kiel agas ruzaj katolikaj pastroj, kiam ili tre deziras ricevi aŭton kun ŝoforo. Gaja estas la historio de germana specialisto, inĝeniero, veninta en Sovetion por helpi per siaj scioj. Burokratoj tute ne bezonas lin, kaj la inĝeniero estas fordonata de unu fako al alia, faras nenion, sed estas pagata, kio tre maltrankviligas lin. Finfine oni “punas” lin, sendante lin al produktejo. Dum Bender vojaĝas orienten en trajno kun korespondantoj de sovetia kaj eksterlanda gazetaro, verkontaj pri la relkuniĝo de la Orienta Ĉefvojo, oni kaptas multajn detalojn pri la labor- kaj skrib-manieroj de la ĵurnalistoj. Ne eblas ne rideti, legante pri rapide de Ostap farita “solena kompleto, neanstataŭebla helpilo por verki jubileajn artikolojn, felietonojn kaj ankaŭ paradajn versaĵojn, odojn kaj glorigajn kantojn”. La aŭtoroj ankaŭ trafe rimarkas specojn de oficistoj, kiuj “ĵus estis ĉi tie” aŭ “eliris antaŭ minuto”, kaj tute alian specialecon de la naŭdekjaraĝa sid-prezidanto Funt, kiu sian tutan vivon sidis en prizono anstataŭ veraj firma-estroj. Neforgeseblaj estas la stampiloj de la oficej-estro Brulegov por ĉiuj vivokazoj: “Konsentas. Brulegov”, “Kio, ĉu ili freneziĝis tie? Brulegov” kaj la plej multsignifa kaj plej ofte uzata “Ju malpli rapide, des pli certe. Brulegov”. La leganto certe kompatos la malfeliĉan Vasisualij Loĥankin, kiu, afliktiĝinte pro la foriro de la edzino, parolas kvinjambe (en la traduko fojfoje sesjambe): “Lupino estas vi. Mi malestimas vin. Foriras vi de mi al la konkubo. Al Ptiburdukov iras vi de mi. Al aĉa Ptiburdukov vi foriras.”
La lingvaĵo de la romanoj estas tre riĉa. La aŭtoroj brile ĵonglas per la lingvo, imitas diversajn verkistojn, parodias burokrataĵojn, elegante uzas fremdajn vortojn, inĝenie miksas stilojn. La paroloj de la protagonisto estas tre emociaj, spritaj, facile memorigeblaj. Pro ĉio ĉi pluraj dekoj da citaĵoj el Ilf kaj Petrov iĝis “flugilhavaj vortoj” kaj proverboj. Ruslingvanoj konas kaj ofte uzas, ekzemple, la jenajn: “Ĉu eble mi donu al vi ankaŭ ŝlosilon de la loĝejo, kie la mono kuŝas?”, “Tutan kontrabandon oni produktas en Odeso, sur Malaja Arnautskaja strato”, “Manikoj de veŝto, interno de ringa kuko kaj oreloj de morta azeno”, “Afero de helpo al dronantoj troviĝas en manoj de la dronantoj mem”, “Museto! Ĉu pretas la ansereto?!”, “Sorto ludas pri homo, kaj homo ludas trumpeton”. La frazoj plej ŝatataj de Ostap Bender “Glacio ekmoviĝis” kaj “La paradon komandos mi” signifas, ke la afero komenciĝis sukcese kaj restos sub rego.
Traduki vortludon ĉiam estas malfacile. En multaj okazoj la tradukinto A. Kerbel sukcesis. Ekzemple, la “turkan akĉenton” de rus-tipara skribmaŝino sen la litero “e” li transformis en “nazkataran akĉenton”, anstataŭigante en skribaĵoj la literon “k” per “g”. Sed kelkloke la traduko perdis la brilecon de la originalo. Ekzemple, la norma Esperanta “vole-nevole” ne transdonas la ŝercan karakteron de la “rus-latina” volens-nevolens. Kiam en Ora bovido oni verkas ŝaradon, la tradukanto elektis por si la plej simplan eliron: li dispecigas la rusan vorton industrializacija el la originalo anstataŭ elpensi novan ŝaradon pri iu Esperanta vorto.
A. Kerbel bone transdonis la interesan kaj atentokaptan enhavon de la du romanoj. Tamen eĉ por ruslingvanoj multaj realaĵoj de la 1920-aj jaroj iĝis jam tute nekonataj. Al la nuna leganto familinomoj de tiutempaj politikistoj, mallongigoj de sovetiaj organizaĵoj, detaloj pri vestoj kaj aĵoj diras preskaŭ nenion. Sed dum la lastaj dek jaroj aperis kelkaj ruslingvaj eldonoj kun komentarioj. La Esperanta traduko gajnus multon, se al ĝi estus aldonitaj informoj pri forgesitaĵoj. Dum la tradukado preskaŭ perdiĝis aludoj al versaĵoj kaj kantoj, tiutemaj komentarioj estus utilaj. Bedaŭrinde, en kelkaj lokoj pro manko de komentarioj eĉ la tradukanto mem eraris. Ekzemple, li nomis la adeptojn de Kirill Vladimiroviĉ, pretendanto al la rusa trono, “kirilovanoj” anstataŭ “kirilanoj”.
En la romanoj agas multaj herooj, kaj multokaze iliaj familinomoj estas sencohavaj. Verŝajne, estus pli klare, se la tradukisto farus ĉie simile: aŭ “tradukus” familinomon, aŭ transliterus ĝin. Sed A. Kerbel uzis ambaŭ metodojn, kaj nun, ne vidante la rusan originalon, la leganto ne scias, ĉu li devas serĉi en la nomo Esperantan radikon. En la Esperanta traduko la alinomo de Vorobjaninov “Kisa” restis nur transliterita, kvankam kisa en la rusa lingvo estas karesa nomo por kato, ofte uzata kiel tenera aŭ familiara alparolo al virino aŭ infano. En angla traduko oni transdonis ĝin kiel Pussy. Iom ĝenas la maniero elektita de A. Kerbel uzi transliteradon ankaŭ por neruslingvaj nomoj (ekzemple, “Ĥoze Raul Kapablanka”, “Lui-Sez” kaj “Hargantua” anstataŭ “José Raúl Capablanca”, “Ludoviko la 16-a” kaj “Gargantua”). Feliĉe, tuj post tiaj fuŝaj nomoj la tradukinto preskaŭ ĉie donas ankaŭ la originalajn.
En ambaŭ libroj A. Kerbel uzas regulareton, klarigitan en kelkaj paĝoj en la fino de ĉiu libro. La reguloj koncernas la eksperimentan prefikson pe-, ŝajne inventitan de li mem, la prepozicion na, proponitan de G. F. Makkink, kaj la uzadon de la artikolo. Verŝajne, oni povas konsenti, ke estas racie uzi na anstataŭ aldoni la n-finaĵon al neesperantigitaj nomoj. Tamen la neceso de la prefikso pe- (por indiki “kompletan plenumon” de ago) estas dubinda. Laŭ ni, plejofte ĝi simple superfluas. Kaj kial “peis lernejon”, sed ne la tradicia “finis lernejon”? La artikolon A. Kerbel decidis uzi nur en tri difinitaj okazoj, kaj eĉ tie li penas “eviti uzadon de konkretiga vorto la se la konkreteco estas memevidenta”. Do, se iu havas alian opinion pri la uzado de la artikolo, la ofta manko de la ĝenas. Ekzemplojn vi jam vidis supre en citaĵoj. Eble tia evitado de la artikolo estas kaŭzita de la influo de la rusa lingvo. Ankaŭ aliaj malglataĵoj montras al atenta leganto, ke temas pri traduko el la rusa, ekzemple “Ĉe la leŭtenanto estis tri filoj, — rimarkis Bender, — unuaj du estis saĝaj, sed tria — stultulo”.
Kompreneble, la tradukado de tiel furoraj libroj, kiel Dek du seĝoj kaj Ora bovido, estas tre malfacila tasko. A. Kerbel plenumis ĝin, kaj la rezulto estas bona. Ĉu brila — tion decidu la leganto.

 

Opinioj pri Dek du seĝoj

Boris Kolker (2006-12-13):
"Dek du seĝoj" estas la plej legata kaj la plej ŝatata ruslingva libro. Kvankam ĝi estas tre malfacile tradukebla, Aleks Kerbel plenumis tiun taskon sufiĉe bone: la lingvaĵo estas flua kaj klara. La libro estas bele eldonita kaj vendiĝas je malalta

Stanislavo Belov (2012-05-27):
Mirinda romano, vere legendeca kaj leginda! Ĉiu rusiano konas almenaŭ dek frazojn el ĝi.


Via opinio pri Dek du seĝoj