Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Historio de la Esperanta literaturo
Titolo Historio de la Esperanta literaturo
 
AŭtoroCarlo Minnaja, Giorgio Silfer
KategorioBibliografioj, Biografiaj
Prezo 54.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Chaux-de-Fonds, 2016 (repr.) 
EldonintoKooperativo de Literatura Foiro 
KlarigojVasta rigardo al la originala Esperanta literaturo de la komenco ĝis 2012.
ISBN/ISSN3906595218 
Formato 748 paĝoj, 25 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojHistorio de la Esperanta Literaturo de Nicolino Rossi
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Historio de la Esperanta Literaturo de Eugène de Zilah
Tazio Carlevaro recenzas la verkon "Historio de la Esperanta Literaturo" de Tazio Carlevaro
Historio de la Esperanta Literaturo de Paulo Sergio Viana
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Malheloj kaj malbeloj en HEL

Fonto: Beletra Almanako
Reta ligilo al la originalo: http://jorgecice.blogspot.com.es/2016/04/historio-de-la-esperanta-literaturo-de.html
Aldonita de Jorge Camacho (2016-04-26)

Post la multrilate kritikinda biografi-vortaro Ordenode verda plumo (OVP)[1] kaj la bedaŭrinde nur anglalingve publikigita literatur-enciklopedio CEOLE[2], en 2015 aperis Historio de la esperanta literaturo (HEL)[3] de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer (t.e. Valerio Ari).

En sia recenzo de HEL[4] Sten Johansson skribas: “Al mi persone malfacilas analizi aŭ eĉ nur priskribi poezion.” Kaj tamen li aldonas: “Tial mi admiras la klarajn kaj kompreneblajn prezentojn de Minnaja pri verkaroj, poemaroj aŭ unuopaj poemoj de multaj Esperantaj poetoj.” Kontraste, pri la originala E-prozo, kiun Johansson tre bone konas, lia juĝo ŝanĝiĝas: “Kiam temas pri la prozo, li ŝajne ne havas egalan talenton. Nu, pluraj verkoj ja estas trafe prezentataj, ekz. la verkoj de Meye, Newell, Szilágyi, Francis kaj Nemere. Sed aliaj ne, laŭ mia opinio. Ofte li donas resumon de la intrigo sed malmulte pli. Prozaj citaĵoj aperas malofte. Alifoje la prezento maltrafas punktojn aŭ flankojn, kiuj ŝajnas al mi esencaj. Ĉe kelkaj verkoj ŝajnas, kvazaŭ li ne vere legis ilin, ekz. Kanako el Kananam de Linton, Morto de artisto de Löwenstein kaj la novelaroj de Karpunina.”

Se Johansson estus same kompetenta analizanto aŭ eĉ nur priskribanto de nia originala poezio kiel de la prozo, sendube ankaŭ ĉi-koncerne lia juĝo pri HEL estus malpli favora, tiel ke li ne titolintus Valora kroniko – precipe pri la poezio sian recenzon cetere tre interesan.

En sia parto de HEL Silfer faris impresan laboron, nome (re)rakonti la historion de la E-beletro ekde la komenco, laboron bedaŭrinde tie kaj tie kaj tie damaĝatan de liaj amataj ĉevalegoj kaj ŝiboletoj. Ekzemple, pri la parto de HEL pritraktanta la E-teatron, verkita de Silfer, Johansson skribas kiel konkludon al sufiĉe malfavora pritakso ke “Legante ĝin mi kvazaŭ aŭskultas monologon de maniulo delogita de sia propra voĉo”. Simile (kvankam parte aliperspektivan kaj alikriterian) negativan opinion pri la teatraj ĉapitroj havas la same atentinda recenzo de Suso Moinhos Voko al plibonigo de grava verko[5].

Pro aliaj kialoj, ne pli fidinda mi trovas la parton prilaboritan de Minnaja. Mi tralegis atente, dekomence ĝisfine, la tutan HEL. Kiam oni intencas aĉeti vortaron aŭ enciklopedion, utilas kontroli kapvorton jam de oni konatan (mi supozas ke multaj el ni faras tion per la vorto Esperanto) por vidi, ĉu la verko donas informojn precizajn, ĝustajn, fidindajn, aktualajn. Por fari similan kontrolon, kaj estante unu el la aŭtoroj pritraktitaj en HEL, mi turnis min i.a. al la paĝoj traktantaj verkojn de mi kaj de aliaj anoj de la t.n. ibera grupo[6].

Sur p. 496 Minnaja skribas ke, laŭ mi, “ankaŭ la homa raso iĝos celakanto, jam estingiĝinta prahistoria fiŝo”. Krom tio, ke tian frazon mi neniam skribis, Minnaja plene miskomprenis la ŝlosilan vorton kaj bildon celakanto, kiu, fakte, tute ne estas “jam estingiĝinta prahistoria fiŝo”, sed ja fiŝo kiun oni kredis estingiĝinta antaŭ eonoj, sed kiun oni malkovris daŭre pluvivanta en madagaskaraj akvoj en la 1930aj jaroj. Do, maleblas ke mi pensu ke ankaŭ la homa raso iĝos celakanto; la homa specio (ne raso) eble iam formalaperos simile al mamutoj aŭ brontosaŭroj; celakantecon mi vidas en partoj de nia mondo kiujn oni kredis malaperintaj por ĉiam sed kiuj dume daŭre pluekzistis nerimarkate. Temas pri miskompreno de grava simbolo aperanta ne nur en kelkaj poemoj sed ankaŭ kiel titolo de tuta poemaro kaj eĉ bilde sur ĝiaj fronta kaj dorsa kovriloj.

Sur p. 497 Minnaja miskomprenis ankaŭ la poemon Vidpunktoj, kiu, anstataŭ montri mankon de espero “pri la nova generacio”, simple transturnas kiel ganton la kliŝan frazon “junuloj estas la futuro” por montri ke, almenaŭ anatomie kaj biologie, okazas ja male (el nia vidpunkto, juneco, junaĝo apartenas al niaj memoroj de maturuloj).

Sampaĝe Minnaja skribas resume pri mia poemaro La silika hakilo: “Homo solas en la universo, kiun mastras kaj regas nur mono”. Nu, ĉiu poeto havas sian propran lingvaĵon, kaj la tasko de serioza kritikisto estas analizi ĝin, ne kokteli vortojn kaprice, senkriterie. En la lingvaĵo de tiu poemaro, eksplicite klarigita kvazaŭvortare en pluraj poemoj, mono regas la mondon, t.e. la homan mondon, neniom la kosmon aŭ universon (kiun mi nenie nomas mondo en tiu verko). Plian fojon Minnaja, pro supraĵa senanaliza legado, plene miskomprenas eĉ tute eksplicite klarigitajn simbolojn kaj vortumojn.

Nu, eble mi harfendas, sed, se iu legis atente miajn poemarojn, ĉefe la tri lastajn, tiu komprenos kial mi opinias ke la pritrakto de miaj kaj aliulaj verkoj en HEL fare de Minnaja ofte estas pli-malpli samnivela kiel tiu faruta de ne aparte lerta gimnaziano.

En HEL Minnaja estas iel obsedita trovi (fakte elpensi) eĥojn, okulumojn, influojn ktp de pli fruaj esperantaj aŭtoroj (ekzemple per la ambigueta esprimo "memorigas pri"), ignorante la interan influadon kaj efikadon inter samtempuloj (kiel inter la ibergrupanoj) kaj, multe pli grave, la deeksterajn influojn de iamaj aŭ nunaj verkistoj neesperantaj (sed pri tio poste). Kiel vidite, kaj kiel jam menciis Johansson ankaŭ pri la prozo, anstataŭ legi atente kaj analizi la ĉefajn trajtojn de la koncernaj verkoj, Minnaja ofte limigas sian pritrakton al tiaj supraĵaj eĥaj mencioj.

Sed ne nur li faras tiel en HEL. Sur p. 313 HEL aplombe asertas ke Vivo kaj opinioj de Majstro M’Saud de Ribillard estas “simila al la hispana Platero y yo[7]”. Nu, mi havas la impreson ke la sola similo estas tio ke iel rolas azeno (kvazaŭ oni komparus La princo de Makiavelo kun La eta princo aŭ kun Princino de Marso), kaj fakte la mencio de la du verkoj en recenzo de Platero kaj mi fare de Daŝgupto estas ne similtrova komparo sed nuancoplena distingo inter iliaj tute malsamaj trajtoj kaj esencoj. Eble HEL prunteŝtelis en primitiva vortumo tiun ideon pri simileco el pli nuancita recenzo de Johansson pri la verko de Ribillard[8], kie legeblas: “Ĝia protagonisto kaj rakontanto estas Sahara azeno, kiun la aŭtoro prezentis al ni jam en sia unua verketo. M’Saud (= feliĉa) estas besto filozofema, iom simila al sia pli konata kolego Platero de Jiménez. M’Saud tamen ne estas nur lirika aforismulo, sed krome emas je longaj monologoj plenaj de erudicio kaj komplikaj klarigoj”. Nu, la azeno Platero ne estas vortema, ĝi (aŭ eble prefere, li) neniom parolas, eĉ ne aforisme, sed estas fajne priverkata, privortata de la aŭtoro. La verko de Jiménez estas ne romano aŭ novelaro sed longa prozpoemo en ĉapitroj, eminenta ekzemplo de poezia prozo lirika, havanta stile kaj enhave nenion komunan kun la sprit-intenca, satira rakonta prozo de Ribillard. Anstataŭ mem kontroli, kompari kaj analizi, HEL simple eĥas en kripligita formo ies opinion, miaopinie ne tre trafan, negrave ĉu la HEL-aŭtoroj ĝin prenis de Johansson aŭ de iu alia (neniun fonton ili mencias).

Mi povus prezenti pliajn ekzemplojn de tia senzorga, senĝena sinteno de la HEL-aŭtoroj, sed mi ne faros tion nun 1) ĉar al saĝulo sufiĉas aludo; 2) ĉar Minnaja kaj Silfer ignoros kion ajn mi aŭ aliaj skribos kritike pri HEL (tamen, laŭ sia kutimo, Minnaja neeviteble rebatos detale, tede kaj gurde al la disponeblaj recenzoj kaj kritikoj); kaj 3) ĉar mi deziras pritrakti ankoraŭ pliajn kaj eĉ pli gravajn malhelojn aŭ malbelojn en HEL.

Ni reiru al la recenzo fare de Johansson: “Fine de la komparo [de HEL kun CEOLE] mi menciu, ke ambaŭ verkoj tute ne – aŭ tre malmulte – traktas la ĝeneralan historion de la monda literaturo, nek la rilaton inter la Esperanta kaj monda literaturoj, eble ĉar malfacilas trovi tian rilaton. Ĉu do nia verda kulturo estas izolita insulo?”

Por respondi al tiu demando necesas turni sin al alia kritiko de Johansson pri HEL (en la parto de la recenzo subtitolata Silfer): “Ĉiuj personoj kaj fenomenoj en la rondo ĉirkaŭ Giorgio Silfer (la Patrolo, Literatura Foiro ktp) estas detale kaj multpaĝe prezentataj. La aŭtoroj de HEL trotaksas ĉion ligitan al la Silferaj rondoj, sed plej grave la ideon, ke esperantistoj estas ‘popolo aŭtonoma’ (p. 59). Tiun ideon oni imputas al multaj aŭtoroj mortintaj, kaj oni insiste penas retrospuri ĝin tra Baghy kaj Privat ĝis Zamenhof. Oni eĉ asertas, ke la mala opinio ‘restas tamen limigita al kelkaj tute marĝenaj unuopuloj’ (p. 488). Per tia manko de realismo oni laŭ mi riskas ridindigi ankaŭ la seriozan enhavon de la verko.”[9]

Efektive, Minnaja kaj Silfer prezentas la E-verkistojn kiel ĉenerojn de diasporpopola literaturo memsufiĉa (popolo “kun komuna destino”) kaj sen ligoj kun la ekstera literatura mondo, tiel ke ilia sola literaturkritika celo ŝajnas esti trovi ligojn kaj rilatojn kun aliaj E-verkistoj, prefere el pli fruaj jardekoj, kaj, laŭtradicie, grupigi en skolojn kaj dividi en periodojn. Kompreneble enestas en HEL multaj interesaj informoj, sed la rakonta fadeno ne estas honesta, fidinda. Ĝi tro dependas de bone konata pseŭdoideologia tag-ordo, tiu de la umbilikisma silfercivita kliko, kaj tial estas en ĝi tro da misperspektivoj kaj misemfazoj, same favoraj (al la samklikanoj) kiel malfavoraj[10]. Tia senpudore, eĉ obscene distorda prezento de aŭtoroj kaj verkoj estas verdire malrespekto al leganto serĉanta informojn pri la originala E-beletro, ne la privatmotivajn preferojn de s-roj Silfer aŭ Minnaja.

Mia suma impreso pri HEL estas do: jen parte utila konsultlibro konsultebla kun rezervoj, ĉar multloke difektita de mankoj kaj malmankoj neakcepteblaj en tia verko.




[1] Ordeno de verda plumo – Leksikono pri esperantlingvaj verkistoj, Josip Pleadin, eld. Grafokom, Đurđevac, 2006, 272 p. Recenzo de Jorge Camacho legeblas en Beletra Almanako 3 (Septembro 2008), p. 68-70.
[2] Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (CEOLE), de Geoffrey Sutton, Mondial, Novjorko, 2008. Recenzoj pri CEOLE legeblas ĉe esperanto.net/literaturo/lit/libr/ceole.html
[3] Historio de la esperanta literaturo, de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaŭ-de-Fonds, 2015, xii + 748 p.
[4] Legebla prese ene La Ondo de Esperanto, 2015, n-ro 12, kaj rete ĉe La Balta Ondo, sezonoj.ru/2015/11/recenzo-61.
[5] En Beletra Almanako 24 (Oktobro 2015), p. 129-133. Espereble iam baldaŭ publikiĝos la ankoraŭ verkata historio de la E-teatro de Paul Gubbins.
[6] Kritiko pri CEOLE fare de Silfer surbaze de simila kontrolserĉo tiea pri si mem legeblas en Heroldo Komunikas n-ro 377 2008, Nefermita letero al Geoffrey Sutton, ĉe esperantio.net/index.php?id=748. Komento de Reinhard Haupenthal pri la kritiko de Silfer, Lige kun la “Nefermita letero al Geoffrey Sutton” de Valerio Ari mi sciigas jenon, legeblas ĉe esperanto.net/literaturo/lit/libr/ceolerh.html. Post la komento de Haupenthal, la teksto de Silfer estis ŝanĝita.
[7] Esperanta traduko: Platero kaj mi. Andaluza elegio, de Juan Ramón Jiménez, el la hispana tradukis Liven Dek, eld. Andaluza Esperanto-Unuiĝo, Málaga, 2009, 200 p. Recenzo de Probal Daŝgupto
legeblas en Beletra Almanako 8 (Junio 2010), p. 122-127. HEL, en la noto 554 sur p. 313, misatribuas la tradukon al Miguel Fernández.
[8] Vortema azeno, ĉe esperanto.net/literaturo/roman/libr/msaudrec.html.
[9] Unu ekstremon de la ridindeco de tiu insiste prezentata ideo montras jena komento de István Ertl je 20/11/2015 en temfadeno pri HEL en la aktiva pribeletra Facebook-forumo Literatura Babilejo: “mi ne taksas ridinda ke patrino parkerigu La Espero al sia infano, tio ja estas ĉies libera elekto; sed mi ja taksas ridinda fari la eraran kvazaŭkonstaton 'La Espero estas […] la unua versaĵo kiun patrino parkerigas al denaska esperantlingvano'. Tio sonas pura dezirpensado."
[10] Ekzemple, kaj kiel Moinhos mencias en sia recenzo, estas en HEL nenio pri la finno Reino Eriksson, kiu aperigis 4 dulingvajn poemarojn en la periodo 1981-1999 (unu el ili estis favore recenzita siatempe de Jouko Lindstedt en Literatura Foiro) kaj ĉe kies instituto en la urbo Iisalmi Silfer mem laboris fine de la 1970aj jaroj.

 

Via opinio pri Historio de la Esperanta literaturo