Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Historio de la Esperanta literaturo
Titolo Historio de la Esperanta literaturo
 
AŭtoroCarlo Minnaja, Giorgio Silfer
KategorioBibliografioj, Biografiaj
Prezo 54.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Chaux-de-Fonds, 2016 (repr.) 
EldonintoKooperativo de Literatura Foiro 
KlarigojVasta rigardo al la originala Esperanta literaturo de la komenco ĝis 2012.
ISBN/ISSN3906595218 
Formato 748 paĝoj, 25 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojHistorio de la Esperanta Literaturo de Nicolino Rossi
Malheloj kaj malbeloj en HEL de Jorge Camacho
Historio de la Esperanta Literaturo de Eugène de Zilah
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Historio de la Esperanta Literaturo de Paulo Sergio Viana
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Tazio Carlevaro

Tazio Carlevaro recenzas la verkon "Historio de la Esperanta Literaturo"

Fonto: Heroldo de Esperanto 2252 (2: 2016)
Aldonita de anonima enmetinto (2016-07-23)

1
Heroldo de Esperanto 2252 (2: 2016)
Komenca atentigo
Antaŭ tia impona libro, recenzemulo
hezitas. Tiom pli ke la aŭtoroj estas bone
konataj specialistoj pri la fako. Ili dividis
la malfacilan taskon inter si: ambaŭ
pritraktis la periodon 1887-1993, dum
Minnaja pritraktis specife la periodon
1994-2012.
Carlo Minnaja estas denaska Eparolanto,
matematikisto, ĉiam aktiva
en literatura kampo, ĉefe sur kampo
traduka kaj literaturkritika. Ankaŭ aktiva
sur movada kampo. Giorgio Silfer
lernis esperanton junaĝe, kaj tuj ekaktivis
sur literatura kaj movada kampoj.
Ambaŭ do estas atentaj observantoj de
la lingvo-strukturo de la lingvouzo, de
la literaturkreado kaj produkto. Ĉar ja,
beletra kreaĵo atingas sian legantaron
nur tra eldon- kaj distribuo-vojoj. Tio
signifas, ke ili praktike spertis la socian
konsiston de la esperanta movado, kaj
ĝian historion.
Ili “renkontiĝis” junaĝe, kadre de La
Patrolo, grupo el kultur-agantoj eduke
itallingvaj, kiuj iniciatis la revuon
Literatura Foiro. Pli malfrue la grupo
cedis sian rolon al nova realaĵo, LFKoop,
kiu ne nur plueldonis la revuon,
sed ekaktivis ankaŭ en la instruo de
kulturo, kaj en la produkto de la rimedoj
necesaj por tiu celo. Silfer kaj Minnaja
daŭre kunlaboris, ankaŭ post la malapero
de La Patrolo.
Ili restis proksimaj al la celo origina:
produkti kulturon por socio diverskonsista,
studi profundige tiun socion
kaj ties kulturon, kaj helpi al ĝia
plufortikigo. Ili restis fidelaj al la etika
spirito de Zamehof.
Pli fruaj provoj:
Ne la unuan fojon oni publikigas
verkon pri la temo “esperanta literaturo”.
Sed ja nun la unuan fojon kun la celo
pli detale pritrakti la aŭtorojn, la verkojn,
la revuojn kaj la epokojn.
Drago Kralj (1960), Alfonz Pechan
(1966), Tazio Carlevaro (en komuna
verko de Ivo Lapenna kaj Ulrich Lins,
1974), Margaret Grace Hagler (1978),
Giorgio Silfer (1978), Geoffrey Sutton
(2008).
La du unuaj barakte proponas
interesajn sed resumajn pritraktojn. La
relative malmultaj paĝoj disponeblaj ne
helpis. Carlevaro ne malpli barakte celis
doni laŭeble kompletan superrigardon
sur la aperintaj verkoj. Ne nur pri
beletristiko originala, sed ankaŭ traduka
(tiom grava ne nur por la esperanta
kulturo, sed ankaŭ rilate multajn naciajn
lingvojn). Pri sciencaj verkoj, revuoj,
radiostacioj, eldonistoj, porinfana kaj
prilingva literaturo, ĉar la kulturo en kiu
trempiĝas esperantano proponas ankaŭ
tiujn esprimilojn.
La libro de Silfer kaj Minnaja havas
analogan celon, sed utiligas rimedojn
multe pli fajnajn kaj science profundigitajn.
Menciindas ĉi tie, kiel prave indikas
Sten Johansson (Esperanto, februaro
2016), ankaŭ konataj recenzantoj, tre
kleraj kaj interesaj el literaturkritika
vidpunkto: W. Auld, L. Tárkonyi, K.
Kalocsay, K.R.C. Sturmer kaj aliaj.
Verko malfacile konstruebla
Verki tian libron reprezentas defion.
Esperanto estas ja lingvo, kiun utiligas
ĝenerale homoj, kiuj ne lernis ĝin hejme
(ĉi tie kun la escepto de Minnaja, tamen).
Esperanton oni lernis: ĝi estas
elektita kulturlingvo. Ĝi mem estis
prezentita en 1887, do fakte ne temas
pri antikva kulturlingvo. Kaj ĝin ne
antaŭis kulturo senskriba, sed riĉa. La
lingvouzo mem evoluis: komence, ĝi
estis timema, malriĉa, iom eksperimenta.
Nur pli malfrue ĝi alprenis forton kaj
esprimivon. Tiu estas fenomeno ne
komparebla kun kompara lingvouzo
antikva-moderna. Ĉar la antikvaj
lingvouzoj estas tamen plenaj kaj riĉaj.
Ĉar ili respegulas kompletan aplikon en
la koncerna epoko.
La esperanta literaturo ne estas esence
ligita al landoj. Certe, ekzistas landaj
influoj, sed ili estas eventuale enhavaj.
Ili ne rilatas la lingvouzon. Krome,
samlandaj E-aj aŭtoroj diverĝas tre ofte
stile kaj enhave. Ne ekzistas veraj
“skoloj” landaj. Ekzistas diverĝaj
lingvouzoj, sed la aŭtoroj ne rekonas
sin en skoloj.
Alia apartaĵo de la Ea literaturo estas
la graveco de la tradukitaj verkoj, ne
nur en la fruaj tempoj. Ili starigis
nivelojn, kiujn ankaŭ la origina literaturo
tamen devis atingi.
Ankaŭ la disvolviĝo de la Ea
literaturo ne faciligas la taskon, eble pro
sia mallonga evolutempo: la Ea literaturo
montris unue poezian kreskon, kiun
sekvis novelaroj, kaj la romanoj kaj la
teatro venis nur pli malfrue. Parto de la
verkoj publikigitaj aperis en revuoj, ofte
efemeraj kaj malfacile troveblaj.
Fine, la Ea literaturo estas malfacile
studebla, ĉar ĝi ne estas studobjekto
en universitato, kaj pro tio ke estas
tre maloftaj science kritikaj verkoj
pri aŭtoroj, aŭtorgrupoj kaj
epokoj. Grandparte, kvankam ne
ĉiam, mankas kompetentaj
bibliografiaj kaj biografiaj pritraktoj
pri unuopaj aŭtoroj, kaj ankaŭ
literatursciencaj analizoj de unuopaj
verkistoj kaj verkoj.
Kaj tamen, Minnaja kaj Silfer
aŭdacis… kaj, fakte, pretigis verkon
novstilan, interesan kaj instruan.

Tiu ĉi verko
prave povus nomiĝi
Enciklopedio
de la esperanta kulturo.
Ĝi atingis nivelon ĝis nun
neniam atingitan.
Strukturo de la libro:
La unua kerno konsistas
el kvindek kvar ĉapitroj.
Minnaja kaj Silfer provis solvi la
demandon de la prezento. Ili sekvis la
kronologian tempon. Per tio ili provis
precize indiki la spiriton de la tempo.
La homojn, kiuj tiam verkis, la unuopajn
limtranspaÙajn librojn, la kulturan nivelon
de revuoj, kaj la gravecon de diversaj
aliaj beletraj iloj, kiel la teatro.
Ĉiu ĉapitro ampleksiĝas per notoj
kaj per abunde detalaj citaĵoj, por evidentigi
aŭtorajn aŭ epokajn apartaĵojn,
temgrupojn, stilrimedojn. Aparte interesaj
estas ankaŭ la multaj bildoj, kiuj
riĉigas ĉiujn ĉapitrojn.
Fakte, tiu verko prave povus nomiĝi
“Enciklopedio de la esperanta kulturo”.
Ĝi atingis nivelon ĝis nun neniam
atingitan, ankaŭ helpe de iloj, kiujn mi
priskribos poste.
Minnaja kaj Silfer ne priskribas nur
la beletran kulturon produktitan en
Esperantujo, sed ankaŭ ĝiajn rilatojn
kun la ceteraj elementoj de la historio
kaj de la socia konsisto de la movado.
Estus neeble priskribi detale la tutan
enhavon de tiu kerna ĉapitraro.
Evidente la aŭtoroj dividis la prezenton
al kvin epokoj: la komenca
(Zamehof kaj kelkaj pioniroj), la periodo
antaŭ la unua mondmilito, la periodo
intermilita, kaj la “moderna” epoko
postmilita. Lasta ĉapitraro koncernas la
nunajn tendencojn.
Estas neeble priskribi detale la tuton.
La du aŭtoroj certe celis kompletecon:
mi kalkulis ke oni menciis iom pli ol
800 personoj. Sed kompreneble kelkaj
verkistoj trovas pli ampleksan pritrakton:
biografian, bibliografian, ofte
ankaŭ bildan, stilistikan. Kun la necesaj
rilatoj kun eldonejoj, revuoj, enmovada
aktivado, kulturaj rilatoj je nacia nivelo,
eventuale en politika senco. Kelkaj
aŭtoroj (sed ankaŭ kelkaj revuoj aŭ aktivadoj)
trovas mencion kaj pritrakton
en pluraj ĉapitroj. Feliĉe elpensitaj rimedoj
ebligas facile sekvi tiun “migron”
de unu al la alia ĉapitro. Aliaj verkistoj
estas apenaŭ menciataj. Sed neniam nur
nome. La aŭtoroj klopodas tamen ilin
ligi al situacio aŭ al referenco literatura
aŭ kultura.
La aŭtoroj estas pritraktataj laŭ la
kutima graveco-skalo. Unue Zamenhof
(kaj la multaj literature kaj movade
aktivaj Zamenhofoj), kun la pioniroj,
ĝenerale rus- kaj pollingvaj (Bein,
Grabowski). Kun neniam malaperinta
celo konstrui E-lingvan Weltliteratur
(Mondliteraturo). Feliĉe la fleksebla
ĉapitro-strukturo permesas ankaŭ poste
aldoni aŭtorojn, kiuj ja estas pionirecaj,
sed ne apartenas al la slava mondo:
Colas, Merchant, Bourlet, Hankel.
Post la unua mondomilito naskiĝis
Literatura Mondo (LM) kun gravaj
aŭtoroj kiel Kalocsay kaj Baghy, kaj
grupo el hungaraj kunlaborantoj
(Tárkonyi, Szilágyi). Sed ja LM
kungluis multajn aliajn ne-hungarojn:
Waringhien, Adamson, Schwartz, van
Schoor.
Samperiode, naskißas grupoj
klasbatale aktivaj, en Sovetunio kaj
aliloke: Miĥalski, Hoĥlov, Baranyai,
Weinhengst, Lanti, Bartelmes.
Post la dua mondmilito reaperis dum
mallonga periodo LM, poste La Nica
Literatura Revuo kaj Norda Prismo (kaj
nur pli malfrue Literatura Foiro) reprenis
la torĉon, cetere kun novaj eldonejoj.
Naskiĝis novaj aŭtoroj: Auld, Rossetti,
Dinwoodie, Francis, Boulton, Ribillard,
Lapenna. Nia “moderna” epoko.
Kaj pli poste, nia “nuntempa” epoko:
la Patrolanoj (i.a. Minnaja kaj Silfer
mem, Conterno Guglielminetti, Pisoni,
Rossi), kaj Nervi, Seabra, Camacho,
Fernández Martín, Gutiérrez Adúriz
(Liven Dek), Neves, Montagut. Kaj,
indas substreki, multaj aliaj.
Ne eblas ĉiam klara kaj elĉerpa klasigo:
epoko, landoj, stiloj, kultura aparteno
kaj esperanta sindediĉo povas ege
varii. Sed ĉio estas retrovebla dank al la
iloj ellaboritaj de ambaŭ aŭtoroj.
La dua kerna parto
estas antologio el la verkoj
de multaj menciitaj aªtoroj
Literaturkritika pritrakto povas
kelkfoje aspekti iom sensuka, malgraª
la fakto ke la aªtoroj ri¤igis ßin per
historiaj kaj biografiaj trajtoj. Tial
bonvenas tiu ¤i 77-paßa parto, antologio
el la verkoj de kelkaj el la prezentitaj
aŭtoroj. Kun poeziaĵoj (de Applebaum
al Zamenhof, kun 52 kromaj aŭtoroj,
reprezentataj per unu aŭ pli da poemoj) kaj
prozaĵoj (de Beaucaire al Zamenhof,
kun 13 kromaj aŭtoroj). Temas pri
eklekta selekto el multegaj verkoj, kaj
kelkfoje ne temas pri la plej konataj
verkoj (kaj verkistoj), sed pri propra
opinio de la aŭtoroj, kiuj ŝatis per tio
esprimi preferojn kaj proponojn. Ne tre
konata aŭtoro, aŭ verko ne speciale
konata, ofte meritas revalorigon.
La tria kerna parto
konsistas el la helpaj listoj
kaj referencaj iloj por pli facile
direkti la atenton de la leganto.
Ĝenerale leganto komencas legi ĉe la
unua paĝo, kaj ĉesas ĉe la lasta. Sed tio
ne koncernas, principe, enciklopedian
verkon. Ekzistas ja verkistoj, eldonejoj,
revuoj, kiuj aktivis en diversaj cirkonstancoj,
epokoj, landoj, kun modifotaj
celoj. Ili do retroviĝas jen ĉi-ĉapitre, jen
aliĉapitre. Pro tio la du aŭtoroj kreis
ilojn, kiuj transformas tiun tekston al
speco de “superteksto”. Estas do klare
ke aŭtoro, verko, eldonejoj, revuo, evento,
troviĝas en jena aŭ alia paĝo. Sed
por alfronti tiun malfacilaĵon, la aŭtoroj
metas je dispono de la interesata leganto
kelkajn listojn en kromĉapitroj. Per tio
ili konstruis elstaran helprimedon por
studemuloj. Vi povas rekonstrui la vivon
kaj la verkadon de unuopa aŭtoro, kaj
la aktivadon de unuopa eldonejo, aŭ
revuo.
Referencoj:
La unua listo (49-paĝa) ligiĝas
strikte al la unuopaj ĉapitroj. Ĝi
detaligas klarigojn historiajn,
biografian, bibliografiajn pri
unuopaj verkoj kaj verkistoj, kaj
okazaĵoj. Ne por ĉiuj, sed por tre
multaj certe jes. Ĝi anstataŭas
pezajn notojn piedpaĝajn. Atentu pri
ili, ĉar ili prilumas ĝenerale konektojn,
faktojn, situaciojn ne ĉiam konatajn aŭ
klarajn.
Indekso de la bildoj.
La kernaj ĉapitroj montras multajn
bildojn: verkojn, aŭtorojn, kongresojn.
Kelkaj estas bone konataj, aliaj supozeble
malofte renkonteblaj. Tiu
indekso ebligas trovi la koncernan
bildon.
Indekso de la verkoj.
Se subite vi volas nur legi detalojn
pri iu verko, serĉu ĉi tie. Se la koncerna
verko estas almenaŭ menciita, vi trovos
la indikon de la paĝo en kiu ĝi aperas.
Laŭdinde, grafika artifiko permesas
distingi inter cito en la ĉapitraro, kaj cito
en la referenca ĉapitro.
Indekso de la personoj.
Se subite vi volas nur legi pri aŭtoro,
aŭ tradukisto, aŭ aktoro, serĉu ĉi-tie. Se
tiu persono estas almenaŭ menciita, vi
trovos la indikon de la paĝo en kiu ĝi
aperas. Grafika artifiko ebligas distingi
inter cito en la ĉapitraro, kaj cito en la
referenca ĉapitro.
Indekso de la revuoj.
Se subite vi volas nur legi pri revuo,
serĉu ĉi tie. Se
tiu revuo estas almenaŭ menciita, vi
trovos la indikon de la paĝo en kiu ĝi
aperas. Grafika artifiko ebligas distingi
inter cito en la ĉapitraro, kaj cito en la
referenca ĉapitro.
Indekso de la temoj
Se subite vi volas nur legi iun temon,
serĉu ĉi tie. Ja, sed temas pri
tikla elekto. Sur 14 paĝoj, mi trovis 1134
malsamajn “temojn”. Temas pri asocioj,
grupoj, eldonejoj, situacioj, konkursoj,
landoj, kongresurboj, versformoj, religioj,
rimfarado, modoj, esprimaĵoj
(“Esperanta popolo”, “Edzino de malamiko
de la popolo”, kaj ankaŭ “homaranismo”,
“samideano”… sed mi ne
trovis “Interna Ideo”).
Krome, ĉapitro "Glosoj" proponas
klarigon pri nekutimaj vortoj, specialaj
fakvortoj uzitaj. Kaj troveblas ankaŭ
dupaĝa Bibliografio, kiu proponas pli
fruajn verkojn konsultitajn dum la
pretigo de la jena verko.
Miaj konkludoj.
Jen grava, dokumente bazita, sed certe
kompleksa libro, kiu meritas atentan
legon kaj studon. Ĝi krome proponas
propran, originalan, sed science funditan
historian kaj kulturkritikan metodologion.
Bona bazo por esperantologoj
kaj literatursciencistoj. Ĝi bone
tipigas la evoluon de la kulturo produktita
en Esperantujo. Kaj tial ĝi povus
ne tro malfacile (almenaŭ parte)
tradukiĝi kaj remuldiĝi en naciaj
lingvoj ne propagandcele, sed studokaj
analizo-cele por studantoj de
literaturo kaj kulturo.
Tiu ĉi libro povas utili al homo interesata
al tiu parto de la esperanta
kulturo kiu esprimiĝis tra libroj, revuoj,
eldonejoj kaj teatro. En sia verko, cetere,
la aŭtoroj klopodis ligi tiujn observojn
kaj faktojn kun historiaj kaj
eksterkulturaj okazaĵoj kaj eventoj.
Tiu ĉi verko certe povas utili en kursoj,
en diskutoj, en prelegoj pri la temo. Ĝi
malfermas la pordon al nova studepoko:
aliro detaliga al unuopaj arkivoj,
revizio de iom tro malnovaj bibliografiaj
kaj kritikaj eseoj pri unuopaj verkistoj.
Por profundigi rilatojn inter unuopaj
verkistoj (aŭ verkisto-grupoj) kaj lokaj
kaj naciaj skoloj, okazaĵoj, kreaĵoj.
Neniu serioza observanto povas ĉion
scii. Indas esperi, ke tiu krea sinergio
okazos, kiel cetere jam tie kaj tie oni
faris.
Lasta demando: ĉu eble adapto
nacilingva indus? Supozeble jes, se la
scienca interesiĝo pri esperanto kaj
planlingvistiko en universitatoj kaj
kulturaj tavoloj disvastiĝus.
Tazio Carlevaro

 

Via opinio pri Historio de la Esperanta literaturo