Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Historio de la Esperanta literaturo
Titolo Historio de la Esperanta literaturo
 
AŭtoroCarlo Minnaja, Giorgio Silfer
KategorioBibliografioj, Biografiaj
Prezo 54.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Chaux-de-Fonds, 2016 (repr.) 
EldonintoKooperativo de Literatura Foiro 
KlarigojVasta rigardo al la originala Esperanta literaturo de la komenco ĝis 2012.
ISBN/ISSN3906595218 
Formato 748 paĝoj, 25 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojHistorio de la Esperanta Literaturo de Nicolino Rossi
Malheloj kaj malbeloj en HEL de Jorge Camacho
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Tazio Carlevaro recenzas la verkon "Historio de la Esperanta Literaturo" de Tazio Carlevaro
Historio de la Esperanta Literaturo de Paulo Sergio Viana
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Eugène de Zilah

Historio de la Esperanta Literaturo

Fonto: La Gazeto, julio 2016
Aldonita de anonima enmetinto (2016-07-23)

3
LA GAZETO – n–ro 185 – 1jul2016
Vortoj de la redaktoro
Finfine ĝi ekzistas! Dankon al la du aŭtoroj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer! Dankon al ĉiuj, kiuj ilin helpis kaj subtenis!
Kion ni havis ĝis julio 2015 por orientiĝi en la sovaĝa arbaro de nia 125-jara literaturo? Praktike, nur kvar librojn:
– Enciklopedio de Esperanto de Ivan Ŝirajev, eldonita en 1933. 599 paĝoj. Informlibro, en kiu «Esperantistoj … povus … trovi koncizajn kaj ĝustajn sciigojn, necesajn al ili pri kio ajn rilatanta al la Esperanto-movado». Pri «kio ajn», do ankaŭ pri la esperanta literaturo … ĝis 1933.
– Esperanto en Perspektivo de Ivo Lapenna, Ulrich Lins, Tazio Carlevaro. «Faktoj kaj analizoj pri la Internacia Lingvo». Eldonita de UEA en 1974. 844 paĝoj. La tre utila enciklopedia verkaĵo enhavas ankaŭ kelkvortajn informojn pri la literaturo, ĉefe nomojn, titolojn kaj aperdatojn … ĝis 1974.
– Ordeno de Verda Plumo de Josip Pleadin. Grafokom. Đurđevac. 2006. 272 paĝoj. Utila leksikono pri personoj verkintaj en Esperanto, kun malmultaj literaturaj analizoj.
– Concize Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 1887 - 2007 de Geoffrey Sutton. Mondial, New York. 728 paĝoj. Utila libro en angla lingvo, juĝanta la esperantan literaturon laŭ kriterioj anglaj.
Ni aldonu al tio ĉi la multajn, sed pli-malpli dubajn kaj partiajn informojn, ĉerpeblajn el Interreto.
De nun ni havas veran orientilon, kies utileco ŝajnas tiel evidenta, ke oni jam komencis ĝin nomi akronime: «HEL». Ĉi tiu HEL, Historio de la Esperanta literaturo, havas 748 paĝojn 17-oble-24-centimetrajn. La volumo estas solide bindita. La tipografio estas klara kaj eleganta. La bindaĵo estas deca kaj verda. La multaj nigra-blankaj internaj ilustraĵoj estas tiel precizaj kiel eblas en libro relative malmultekosta. La lingvaĵo estas senerara, sobra kaj agrabla. Ne mirinde: Carlo Minnaja, unu el la du aŭtoroj, 76-jara, estas denaska esperantisto; Giorgio Silfer, la alia aŭtoro, 67-jara, estis jam en 1969 kunfondanto de la literatura rondo «La Patrolo». La aŭtoroj respondecas kune pri la enhavo ĝis 1993; pri la periodo de 1993 ĝis 2012 respondecas Carlo Minnaja. La du aŭtoroj prezentas nian literaturon kronologie en 54 ĉapitroj. Ĉiu ĉapitro havas propran kaj trafan titolon. La titolo de la unua estas: «De Ho, mia kor’ al Mondo kaj koro –ĝeneralaj trajtoj de la unua periodo (1887-1921)»; de la dua: «Fajron sentas Li interne – Zamenhof la iniciatinto»: … de la kvindek-kvara: «Preter la papero – de scenoj al sondokunmetado ĝis blogoj». La 54 ĉapitrojn pri literaturo – nocio kiel eble plej larĝe konceptita – sekvas Referencoj, Glosoj, Bibliografio, Antologia parto (Poezio, Prozo), Indekso de bildoj, Indekso de verkoj, Indekso de Revuoj, Indekso de temoj, Indekso de personoj; entute 189 paĝoj faciligantaj priserĉadojn kaj inspiriĝojn.
Do, almenaŭ laŭforme, ĉio estas en ordo: ni povas legi la libregon de la unua paĝo ĝis la 559a, kiel romanon, por ensuĉi la bazajn konojn pri nia literaturo; aŭ ni povas ĝin konsulti por trovi, laŭ bezono, verkojn kaj verkistojn.
Sed elmetiĝas pli tiklaj problemoj, se ni volas taksi la enhavon de tiu ĉi HEL.
Historio de la esperanta literaturo
4
LA GAZETO – n–ro 185 – 1jul2016
– Unue, ni devus iel juĝi pri la kompleteco
de la verko: ĉu ni trovos ene ĉion, kion ni
serĉas? La ideala kompleteco evidente ne eblas.
Ĉi-tipa verko estas simila al biblioteko, kaj
absolute kompleta biblioteko ne ekzistas. La
esperanta literaturo estas jam tro granda por
komplete listigi ĉiujn literaturaĵojn aperintaj

kaj malaperintaj – dum 125 jaroj. Aliflanke, ne
ĉiuj eldonitaj tekstoj meritas eniri historion de
literaturo. Kiu decidis pri la indeco de verkoj
kaj verketoj eniri HEL-on? Se sinjoroj Minnaja
kaj Silfer estus legintaj ĉiujn verkojn listigitajn
en ĝi, ni rajtus diri, ke ili decidis. Sed ne eblas
ĉion legi. Multajn literaturaĵojn ili povis koni
nur pere de kritikaj
fontoj: artikoloj, recenzoj,
antologioj, la Interreto kaj antaŭekzistintaj
literaturhistoriaj libroj. Ĉi-okaze la decido
pri la «indeco eniri» grandparte dependis de
kritikistoj kaj recenzistoj
tre ofte jam mortintaj.
Povis okazi, ke la aŭtoroj, kvankam ili
konis iun verkon, taksis ĝin ne menciinda
en HEL. Ili tiam agis laŭ siaj konscioj: tion
mi ne riproĉus al ili. Ĝis nun oni malkovris
dekon da verkoj, kiuj devus enesti, kaj ne enestas.
Ni supozu, ke en kelkaj jaroj oni trovos
centon
de mankantajn verkojn! La Indekso de
verkoj listigas ĉirkaŭ 2000 verkojn, do enestas
almenaŭ 95% de la esperanta originala
verkaro.
El tio ĉi mi konkludas, ke tiu ĉi Historio de
esperanta literaturo estas praktike kompleta,
teorie kompletigota.
– Due, ni devus iel juĝi pri la kritika valoro
de HEL. La legantoj ne volas sensukan libroliston;
ili volas, ke la verkoj estu konigitaj kaj
pritaksitaj interese kaj fidinde. Interese, tio
estas tiel, ke la leganto ekhavu novajn konojn,
ne nur tiujn, kiuj troviĝas sur ĉiuj librovendejaj
slipoj. Fidinde, tio estas tiel, ke la leganto,
kiu konas la libron, ne trovu en la pritakso
malveraĵojn kaj kalumniajn misjuĝojn okulfrape
anakronismajn, partiecajn, prudajn kaj
malicajn. Fidindeco estas subjektiva morala
afero; pri fidindeco nur subjektive oni povas
juĝi. Tiel juĝi mi povas nur per sondado kaj
subjektiva opiniado. Mi devas serĉi en HEL
aŭtorojn kaj verkojn konatajn, iel ŝiboletajn,
kaj opinii pri la aŭtoraj prijuĝoj.
Plej bone mi konas min mem kaj miajn
verkojn. En la Indekso de personoj mi serĉas
mian nomon. Mi trovas «de Zilah, Eugène»-
on inter «de Seabra, Manuel» kaj «de Zilah,
Madeleine». Kia ĝoja surprizo! Ŝajnas al mi, ke
la 30-jara sindediĉo de mia edzino al Esperanto
estas agnoskita, oficialigita. HEL konsideras,
ke Madeleine de Zilah, per La Gazeto kaj
OSIEK, notinde kontribuis al la disflorado
de la esperanta literaturo. Tian klarvidan honestecon
mi ne atendis.
Mi legas poste tion, kion Carlo Minnaja
diris pri mi kaj miaj verkoj: ĉio estas honesta
kaj akceptinda. Min iom surprizis, ke Kaj kiu
pravas «ne estas por malkleruloj, kiuj verŝajne
nur la parton erotikan ĝuus; ĝi estas por filozofoj,
kiuj demandas sin mem kiel la aŭtoro.»
(p. 542a) Sed eble ankaŭ tio ĉi estas vera. Min
kortuŝis kvazaŭ neesperita laŭdo, ke laŭ Carlo
Minnaja, en La Princo ĉe la hunoj, «multajn
terminojn li devis konstrui por detale priskribi
objektojn ne apartenantajn al la eŭropa
civilizo kaj do por kiuj esperanto ne havas jam
pretan vorton; li ilin konstruis per skrupula
lingva sento, tiel ke ili aspektas kvazaŭ de ĉiam
hejmantaj en la lingvo.» (p. 542a) En la sama
libro, ŝajne, mi «gloras justan, kvankam ŝtupe
organizitan ŝtatan hierarkion». (p. 543a)
Nu, jes, sed ĉu ekzistis en Azio, ne «ŝtupe
organizita» ŝtata hierarkio en la 3a jarcento
antaŭ Kristo? Eble, pro subkonscia premo,
mi elmontris preferon al la justa. Estas ankaŭ
menciita, ke mi estas «eseisto kaj recenzisto»,
kaj ankaŭ tio ĉi veras, eĉ se nenion konigas pri
tri kvaronoj de mia verkaro. Resume: la teksto
Vortoj de la redaktoro
5
LA GAZETO – n–ro 185 – 1jul2016
dediĉita al mi estas fidinda. Ŝajnas al mi, ke
Carlo Minnaja legis miajn librojn kaj forĝis
pri ili memstaran opinion.
Sed, ĉu tiu ĉi memstara inteligenta opiniado
ekzistas pri ĉiuj aliaj aŭtoroj kaj verkoj? Por
konvinkiĝi pri tio ĉi, mi serĉis ŝiboletan verkon
en HEL. Temas pri la unue aperinta romano
en nia literaturo: Kastelo
de Prelongo de Henri Vallienne.
Tiu ĉi romano havis
maljuste detruigan
kritikon
en Esperanto
en Perspektivo,
en 1974, kaj de tiam preskaŭ
ĉiuj blinde ĝin kondamnas.
Mi trovis en HEL:
«Nur en 1907 aperas la
unua longa romano: Kastelo
de Prelongo de Henri
Vallienne, kiu en 1908
publikigas
la duan: Ĉu
li?. Franco, tradukinto de
Eneido, rapide gajnas al si
la reputacion de plej granda
stilisto, post Kabe. Li verkas
imite
al Alexandre Dumas
kaj la felietonoj de tiu epoko, tial li estas siaflanke
aktuala, kaj povas
fariĝi la unua kazo de
«best seller» (vendfurorulo)
en nia literaturo,
kvankam Kabe ankoraŭ larĝe superas lin en
la influo al la publiko.» (p. 6a)
En la 9a ĉapitro Henri Vallienne havas
preskaŭ tri paĝojn, kaj Kastelo de Prelongo
meritas sufiĉe detalan recenzon. La aŭtoroj de
HEL bone reliefigas la tiaman bezonon de la
Esperanto-movado havi longajn romanojn. Ni
bone komprenas, ke la celo de Vallienne, «kuracisto,
alnajlita al sia ĉambro jam ekde aprilo
1905 post grava atako de kormalsano», estis
doni al la Movado tiajn romanojn, rapide kaj
sen troa zorgado pri originaleco kaj profundeco,
kaj en lingvaĵo necese antaŭfundamenta.
HEL ne silentas pri la lingvaj problemetoj en
Kastelo de Prelongo, sed ĝia konkluda frazo
estas:
«La intrigo treniĝas tute impete,
streĉoplene, la rapido en la legado estas
nur ĝenata de la lingvaĵo, kelkloke (sed nur
kelkloke!)
fuŝa kvazaŭ de komencanto.» (p.
78a)
Vallienne eklernis Esperanton
en 1902, nur 5
jarojn antaŭ la apero de
Kastelo de Prelongo – li ja
estis komencanto. Mi estas
kontenta: la aŭtoroj de HEL
ne kontentiĝis per blinda
sekvado de tretitaj vojoj.
Ankaŭ pri Vallienne HEL
estas fidinda.
Nun mi kontrolu kion
diras
HEL, pri kelkaj verkistoj
de mi bone konataj.
Tuj apud mi, sur la paĝo
541a, troviĝas Christian
Declerck. Pri Tarokoj kaj
epokoj: «la ĉefa kvalito de
tiu ĉi romano estas
la senhipokrita enpenetro
en sin mem». Mi preferus tekston iom pli
longan pri Christian Declerck, sed mi jam
multfoje konstatis, ke ju pli profunda estas iu
verko, des pli koncizaj estas ties recenzoj. Do,
eble tro lakona, sed tamen fidinda mencio pri
tiu ĉi aŭtoro.
Pri Trevor Steele: «Per naŭ romanoj kaj
tri novelaroj en la lastaj tridek jaroj imponas
aŭstraliano Trevor Steele (1940[1970])». Listigi
tiom da verkoj okupas 3 paĝojn (p. 537a-
540a), kaj, eĉ tiel, apenaŭ restas loko por profundaj
analizoj. Ni tamen ekscias, ke «ideoj
kaj stilo eminentis» en Sed nur fragmento
(1987)»; ke «kelkfoje oni malfacile distingas
la rakontojn de la protagonisto disde tiuj de la
aŭtoro mem»; ke «apartaĵo estas la klopodo
Carlo Minnaja
Vortoj de la redaktoro
6
LA GAZETO – n–ro 185 – 1jul2016
Vortoj de la redaktoro
transskribi en diversaj proksimumaj
esperantumoj
la misprononcadon de la germana fare
de diversnaciaj negermanoj. Iuj recenzantoj
konsideris tion amuza virtuozaĵo, aliaj fiasko»;
ke, en Kaj staros tre alte… (2006), «romantikaj
promenadoj […] certe estas tute fantaziaj se
komparataj al la fakto ke en la unua jarcento
junulinoj tute ne ĝuis tian liberecon»; kaj
ke «la stilo estis tiu de aŭtoro fascinita de la
homeco de Jeŝu: pasia, sed
flua, trankvila, kun granda
kapablo utiligi la latentajn
potencialojn de la lingvo,
kaj tre respektema al la baza
vortaro»; ke, en Konvinka
kamuflaĵo (2014), «la lastaj
ĉapitroj estas filozofiaj,
kiel ĉe persono kiu sentas,
ke li diris ĉion»; ke, en lia
tuta verkaro «certa sento de
supereco de la blanka raso
estas videbla en kelkaj fragmentoj
». Nu, ĉio ĉi ŝajnas
fidinda, eĉ se la prijuĝoj ne
ĉiam estas tre nuancaj.
Sen Rodin (1932[1940])
aperas en la ĉapitro 33, kie oni mencias, ke
noveloj liaj aperis en diversaj revuoj, kaj, ke
la eldono de Bildoj pri Norda Lando kaj aliaj
rakontoj okazis duonjarcenton poste, en 2006.
Ni retrovas lin en la ĉapitro 53, kie la enhavo
de Bildoj pri Norda Lando … estas prezentita,
sed nenio estas dirita pri lia arto. Bedaŭrinde!
En 2006, pro tiu libro mi ekatentis pri la tipe
suda muziko de lia prozo. Post ellegado de
multaj libroj verkitaj en UEA-dialekto, estis
vera senpeziĝo por mi konstati, ke ekzistas
ankaŭ tia lingvaĵo en Esperantio.
En Nu kaj do? (2010), «pri esperanto kaj
esperantistoj li tute saĝe kaj trankvile komentas,
certe kun la seniluziiĝo de okdekjarulo
kiu esperantistiĝis okjara, sed kun la certeco
pri la pluresto de la esperanta arto. […] La
flua rakontarto de Sen Rodin, kiu ĉiam havis
esperanton kiel unuan familian lingvon,
povas esti similigita al la stilo kaj humuro de
Szilágyi kaj Rosbach, sed kun pli multe, kaj
da optimismo, kaj da prudenta rezignacio pri
iamaj mitoj kaj revoj.» (p. 529)
Júlia Sigmond (1929[1956]), verkistino,
kiu publikigis du ĉarmajn
librojn mallongajn: Mi ne
estas Mona Lisa (2001) kaj
Nomoj kaj sortoj (2011), alportis
al Sen Rodin pasion
kaj novan inspiron. La paro
bele esprimis sian amon
per komune verkita longa
romano:
Libazar’ kaj Tero.
«En nia literaturo apenaŭ
estas verkoj kie du aŭtoroj
tiel kongrue integriĝas; ĉe
Sen Rodin kaj Júlia Sigmond
tio okazas perfekte,
sekvo de ilia integriĝo en
la privata vivo.» (p. 530a)
Mankas fotoj en HEL pri
Júlia Sigmond kaj Sen Rodin.
Mi kompreneble ŝatus trovi pli da analizo,
sed tio kion mi trovis pri la verkista paro estas
vera kaj fidinda.
La ofte tro severe kritikata aŭtoro, la «plej
produktiva prozisto de la lasta kvaronjarcento
»
István Nemere (1944[1960]), meritas kvar
paĝojn en HEL. Sed «grandan influon al
la literaturo li, objektive, ne havas; se kompari
kun Valano, li tamen havas enorme pli
vastan
temaron kaj tuŝas multe pli la animon
de la leganto ol la kordojn de la kritikisto».
(p. 394) Li «majstras la leĝeran literaturon,
kiu tiom mankas al nia lingvo, strebanta al
ĉefverkoj». Bedaŭrinde, la troa insisto pri
Giorgio Silfer
7
LA GAZETO – n–ro 185 – 1jul2016
Júlia Sigmond
Sen Rodin
Libazar’ kaj Tero
Kvarmana sonato dutonala
MONDIAL, Nov-Jorko, 2013; 451p. Prezo: 29 €
Havebla ĉe LG
Vortoj de la redaktoro
liaj lingvaj eraretoj – kiujn ununura serioza
provlegado povus ripari – ne lasis lokon por
analizi lian genian kreadon de kunmetaĵoj.
Tamen oni devas «atribui al Nemere lokon
inter niaj plej gravaj verkistoj». Multo estus
dirinda pri Nemere, sed tio kio estis dirita ne
estas maljusta. La legantoj de HEL ne estos
trompitaj.
Eĉ pli ofte kaj pli rabie kritikata aŭtoro estas
Karolo Piĉ (1920[1937]-1995). Li havas 5
paĝojn, apud naturalisma deklaro pri Rikardo
Ŝulco, kiu asertas, ke «danĝeras la principo,
ke ne estas gvida la uzo, sed la logika analizo».
Tamen, nenio sur la 5 paĝoj (441a-446a) ŝajnis
al mi aparte maljusta aŭ maltolerema, eĉ se la
influo de Piĉ sur nian literaturon ŝajnas al mi
pli grava, ol tiu konfesita de la aŭtoroj de HEL.
Oni rajtas fidi la informojn ankaŭ pri Piĉ.
Mi sondis la artikoletojn en Historio de la
Esperanta Literaturo pri deko da aliaj aŭtoroj
de mi malpli konataj. Mi trovis informojn por
mi novajn – nome pri la literaturaĵoj de Gerrit
Berveling –, sed nenion mi trovis, kio estus
vundanta mian justosenton. Mia konkludo
estas, ke tiu ĉi HEL estas fidinda.
Ĉu mi nun serĉu iun «kadavron en la
ŝranko»? Kial ne? La legantoj de LG certe
memoras pri impertinenta pamfleto de Jorge
Camacho, aperinta en 1993, kontraŭ gesinjoroj
Silfer. Mi legis tiam la broŝureton, kaj,
ne ŝatante tiaĵojn, mi rapide forgesis ĝin. Nur
leginte recenzon pri HEL, verkitan de Christian
Declerck, mi eksciis, ke Carlo Minnaja
kaj Georgio Silfer ne juĝis tiun paskvilon
literaturaĵo enmetenda en sian verkegon. Eble
tial, ke ĉe Camaĉo, glorata pro liaj poeziaĵoj
laŭlonge de 5 paĝoj, «klopodoj pri satiro,
kvankam iufoje amuze spicita per klereca
tono, estas malpli sukcesaj.» (p. 496) Mi estus
trovinta «kadavron», se Jorge Camacho
estus tute «forgesita» en HEL. Sed male,
li estas tre memorigita, eble por forigi ĉian
«kadavro-odoron». Mi ne scias, ĉu tio, kio
estas pri li dirita estas fidinda: mi ne bone
konas liajn poemojn.
Fine de HEL, troviĝas 80-paĝa antologio:
bonaj tekstoj de bonaj aŭtoroj. Mi ne estus metinta
vivantajn aŭtorojn en tian teksto-kolekton.
Mi eĉ ne estus farinta antologian parton,
ĉar la loko, kiun tiu ĉi okupas, estintus sufiĉa
por inkludi la tradukaĵojn de niaj plej sukcesaj
tradukistoj. La esperanta literaturo – same kiel
la literaturoj de ĉiuj kulturlingvoj – enhavas ankaŭ
la mondkulture valorajn tradukaĵojn, kiuj pli
influas la literaturan lingvon, ol certaj malpli
valoraj originalaĵoj.
Antaŭ kelkaj tagoj mi mendis 2 ekzemplerojn
de Historio de la esperanta literaturo
ĉe la libroservo de UEA. Hieraŭ la libroservisto
min avertis, ke «bedaŭre, momente la
libro kiun vi mendis estas elĉerpita. Tuj post
ricevo de nova stoko, mi informos vin pri la
nova prezo.» Sed, eĉ se la prezo altiĝos, la
libro restos akirenda; multaj esperantistoj jam
taksis ĝin pozitive. De nun – kaj probable
dum pluraj jardekoj – Historio de la esperanta
literaturo estos nemalhavebla manlibro de ĉiuj
kiuj interesiĝas pri nia literaturo.
Eugène de Zilah

 

Via opinio pri Historio de la Esperanta literaturo