Titolo | Tiu toskana septembro | |
Aŭtoro | Corrado Tavanti, István Ertl |
Kategorio | Prozo originala /
romanoj |
Prezo | 5.40 €, triona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Budapeŝto, 1990 |
Eldoninto | HEA |
Klarigoj | Pasioj kaj intrigoj post trovo de strangolita knabino. |
ISBN/ISSN | 963571128X |
Formato | 138 paĝoj, 21 cm |
Recenzoj | Distrita distraĵo de Sten Johansson Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Ĵak Le Puil
Sen titolo
Fonto: La Kancerkliniko 56, okt.-dec. 1990, p. 13.
Aldonita de Istvan Ertl (2008-12-07)
Tiu „Toksana /tiele/ septembro" ne multe heligos mian Tomjeran novembron! Pri „Varmas en Romo", kiun verkis, sola, Corrado Tavanti, mi iam skribis: „certe leginda romano. Nur bedaŭre, ke oni rapide konscias, ke la aŭtoro ne sufiĉe baniĝas en la Esperanta literaturo kaj konsekvence uzas plurloke lingvon, esprimojn, kiuj estas „ekster-normaj".
Ĉi-foje okazas la malo: lamas la intrigo, sed la lingvaĵo (ĉu pro Ertl?) glatas, eĉ plurloke ŝprucas: „ĉiu profetas por propra profito", „antaŭe ŝi sambenkis kun", „elglitis el la ĉaro por lozigi la piedojn". Do nun ni povas esperi, ke la tria provo de Corrado Tavanti (kun Istvan Ertl prefere) kunigos kaj intrigon kaj stilon!
Via opinio pri Tiu toskana septembro