Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Hodler en Mostar
Titolo Hodler en Mostar
 
Aŭtoro Spomenka Štimec 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPisa, 2006 
EldonintoEdistudio 
KlarigojOriginala romano kun historia fono, ĉirkaŭ du malaperintaj pentraĵoj de Ferdinand Hodler, la patro de Hector Hodler.
ISBN/ISSN9788870360738 
Formato 105 paĝoj, 21 cm 
RecenzojArte malambicia, sed psikologie instiga delicaĵo de Andreas Künzli
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Sukcesa rekreo

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Jam de pluraj jaroj mi apenaŭ legas (kaj verkas) fikcian prozon, do ankaŭ ne pli fruajn romanojn de la kroata aŭtorino Spomenka Štimec, kiel Tilla (2002). Jen do mi eklegas la 100-paĝan Hodler en Mostar, de 2006. Pri kiu Hodler temas? Ĉu pri Hector Hodler, la juna sviso kunfondinta UEA? Ne pri li, sed pri lia patro, la fama svisa pentristo Ferdinand Hodler, pri kiu (konfesinde) mi neniom sciis ĝis la apero de tiu ĉi libro. Fakte, pli ol pri la patro, temas pri lia franca modelino kaj ama(n)tino, Jeanne Charles, kaj pri aliaj homoj en la vivo de ambaŭ. Oni povus diri, ke en ĉi rakonto ekanta en 1901 neniu rolulo absolute superelstaras aŭ ĉefrolas, ili ĉiuj estas diversgravaj fadenoj en la vefto de la romano.
Kaj pri kiu Mostaro temas? Ĉu pri tiu atakita kaj bombita en 1992? Nu, ne unuavice pri tiu, sed ankaŭ. Ĉar la varpon de Hodler en Mostar konsistigas scenoj kaj eventoj en diversaj tempoj kaj urboj, en Eŭropo kaj Ameriko, de Ĝenevo kaj Berno ĝis Mostaro; ankaŭ la du mondmilitoj, la fulma sinsekvo de novaj inventoj (kiel radio, fridujo, aŭtoj, Jugoslavio), la islama kulturo en Hercegovino aŭ, pretere kaj preskaŭ akcesore, la lingvo Esperanto mem per la figuro de “nia” Hodler, la juna Hector.
Štimec uzas en ĉi romano stilon simplan kaj klaran. Mi riproĉus nur la uzon de “stud(aĵ)o” (10-foje sur p. 12) anst. “etudo” (p. 100); misuzon de “po” (p. 17: “pagi ses kronojn *po biciklo” anst. “po ses kronojn por biciklo”); transitivan “evolui” anst. “evoluigi” (p. 32, 88); la vorton “mentaleco” anst. “pensokadro, mens-aranĝo” (p. 33; kion signifu “*mentala”?); “vesti” anst. “porti, surmeti, surhavi” (p. 43); “pipo” anst. “tubo” aŭ “pipeto” (p. 54); “*numizmatikisto” anst. “numismato” (p. 104); kaj ĉu eble “modlilo” (p. 81) estu “muldilo”? Krome, jen demandoj por vortaristoj: Ĉu viroj uzas “ŝalon” (p. 22)? Ĉu ole-pentraĵon (laŭ NPIV oleopentron) oni povas nomi “oleaĵo”? Kio estas “ripo de ponto” (p. 83)? Ĉu turtoj povas ĉirpi (p. 94)? Oni notu ankaŭ “necesabo” (p. 76; mi mem preferas diri “neprujo”) kaj “boema“ (p. 88), anst. la konfuza “bohem(i)(ec)a”.
Tio estas tamen nur detaletoj en lingvaĵo ĝenerale flua kaj natura, des pli en la tre viglaj kaj versimilaj dialogoj. Kiugrade ili respegulas la efektivajn konversojn de la roluloj, tio nun ne gravas; gravas nur, ke Štimec sukcesas krei aŭ rekrei la vortojn kaj la homojn kredeble vivaj antaŭ la okuloj de la leganto.
Hodler en Mostar prezentas rapidan, nerektan enkondukon ne nur en la vivon kaj verkaron de koninda pentristo, sed ankaŭ en periodon de la monda historio, konkrete de Eŭropo, kaj eĉ de la historio de Esperanto. La romano de Štimec parolas al ni ne fakiste pri tiu aŭ alia pentraĵo, sed pri vivo kaj morto, pri la ĉiostompa tempopaso.
Fine, la noto sur p. 4 kaj la Postparolo, sobre parolanta pri militoj (specife pri tiu de 1992), kvazaŭ petas la leganton helpi retrovi du ŝtelitajn pentraĵojn de Hodler, inter ili la memportreton kiu rezolute ilustras la kovrilon.

 

Via opinio pri Hodler en Mostar