Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Memoraĵoj de Julia Agripina, La
Titolo Memoraĵoj de Julia Agripina, La
 
Aŭtoro Anna Löwenstein 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 18.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 2021 
EldonintoFEL 
KlarigojPlia romano kun historia fono de nia originala aŭtorino, kiu portas nin al la antikva Romo.
ISBN/ISSN9789077066737 
Formato 564 paĝoj, 21 cm 
RecenzojMergiĝo en la Romon de la 1-a jarcento p.K. de Franc Viŝo
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Anna Löwenstein

La Memoraĵoj de Julia Agripina

Fonto: Recenzo de la enmetanto
Aldonita de István Szabolcs (2023-11-22)

La Memoraĵoj de Julia Agripina
Romano de Anna Löwenstein
Angla lingva originalaĵo, tradukita Esperanten fare de la verkisto mem,
provlegantoj estis Renato Corsetti, poste Lenio Marobin,
laste Jorge Rafael Nogueras.
560.paĝoj, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 2021.


La Memoraĵoj de Julia Agripina estas romano kun historia temo, en kiu la plimulto de la roluloj estis veraj historiaj figuroj kaj la eventoj okazis, pli-malpli tiel, kiel en la romano, dum la Principato (= la erao de la Julia-Klaŭdia Familioj ) kiam Romo provis novan regsistemon kaj formon de potenco, kaj pri kiu ĝuste montriĝis, ke ne estas vojo reen al la antaŭa respublika ordo malgraŭ tio ke malbonajn cezarojn sekvis eĉ pli malbonaj. Ĉion ĉi oni povas studi, malkovri kaj kompreni per helpo de la romano sur la plej alta nivelo de literaturo.

Kiel estis vivi en Antikva Romo dum la "Principato"?
Nu, ĉiuokaze, la tiamaj homoj ne sciis, ke ili vivas en la Antikveco...
La romano de Anna Löwenstein respondas ankaŭ al ĉi tiu demando.
Eĉ esti membro de la regantaj klasoj ne estis bona "vivoasekuro".

Kalumnioj, akuzoj, insidoj, atencoj, inventitaj misdiroj kaj onidiraj kaj realaj adolto kaj incesto. La morto de ĉiu imperiestro estis renkontita kun jubilo de la homoj, kiuj komence estis adorantoj de la venanta nova imperiestro... ĝis aferoj iĝis preskaŭ ĉiam koŝmaro.

Ankaŭ akveduktoj, kanaloj, vojoj kaj havenoj estis konstruitaj en la epoko de la Principato, kaj ankaŭ la jurŝtateco formiĝis iam al la bono, eĉ la arbitra mortigo de sklavoj iĝis malpermesita, kaj romia civitaneco komencis esti vastigita. Eĉ la frenezaj imperiestroj havis bonajn periodojn kaj decidojn, leĝojn. Eble la "alieco" de Klaŭdio savis la novan ordon, sed evidentiĝis ankaŭ la fundamentaj kontraŭdiroj kaj kontraŭinteresoj - la dependeco de la Pretoriana Gvardio, la subaĉeto de tio fare de la regontaj imperiestroj, kio subfosadis la sistemon preskaŭ dekomence - ĉi tiujn mi ne prenas el la lernolibroj — la taglibro de la protagonisto enhavas ilin.

Kaj la personeco de Julia Agripina kaj la frapa, efika ideo pri kvazaŭa publikigo de ŝia ekzistinta sed ĝis nun nekonata taglibro kreis nerezisteble konvinkan, ekscitan, ravan kaj instruan fikcion, en kiu ankaŭ la proporcioj estas bone trafitaj ĉiurilate.

La proporcioj de la ĉapitroj, la priskriboj de la festenoj, kaj tiuj de la protokoloj kaj la dozado kaj kiamo de seriozaj filozofiaj diraĵoj. La ekscita intrigo antaŭenpuŝas la leganton, dum la mensoplaĉa lingvo retenas lin.

Anna Löwenstein marŝas laŭ tre maldika pado kaj gvidas sian protagoniston laŭ ĝi per tre certaj manoj.

Ĉefrolulo ĝenerale devus esti pozitiva personeco - pro la taglibra formo, tio fariĝis ebla.
Ŝi karakterizas ŝin kaj parolas pri ŝi per frazoj kiel la sekvontaj:
“Kiam ŝi havis pli da libera tempo ol ŝi sciis utiligi, ŝi neniam sentis la tenton forfrivoli ĝin puŝante ludpecojn sur tabulo.... kaj
ŝi paŝis el la ĉambro kun siaj manoj sur la koksoj laŭ la stilo de ĉiorega mastrino...”

“Pensante pri tiu vizito, ŝi cedis al konfuza galimatio de emocioj, kaj ŝi konstatis, ke ŝi ne sentas sin preta priskribi la okazon al siaj fratinoj...”

“...per unu parto de sia menso ŝi sciis, ke io terura estas okazonta, per alia ŝi jam firme decidiĝis ne fronti tiun scion, ĝis ĝi estos perforte trudita al ŝi...”

“Agripina sterniĝis, duone dormante en la varmega banujo, dum du flutistinoj ludis voluptajn Lidajn melodiojn, ..kvazaŭ ŝi estus en profunda kaverno, fortranĉita de la okupateco de la ekstera mondo... malproksime de la bruo kaj agitiĝo de Romo...la senĉesa grincado de cikadoj ŝpinis ĉirkaŭ ŝi sonmuron...”

Samtempe, la verkisto havas neniun kompaton aŭ simpation por ŝi, kaj ŝi ne bezonas ĝin.
Dum la familianoj de la protagonisto havas ĉi tion ĉie - almenaŭ la verkisto konsideris ĝin vivsimila pro la taglibra formo flanke de la protagonisto, kaj oni povas konsenti pri tio.

Ĉi tio ne signifas, ke ŝi malkonfesos iliajn agojn, nek la neakcepteblajn frenezaĵojn, sed ŝi raportas pri ili koncize kaj fakte.
Post ĉio, ni povas ekscii preskaŭ ĉion pri la familio Julius – Klaŭdio,

Julia Agripina naskiĝis en 15 kaj mortis en marto 59, murdita.

Post ŝia edziniĝo al imperiestro Klaŭdio samtempuloj povus konsideri ŝin kunreganto en formala kaj fakta signifo. Nek antaŭe nek poste edzino de iu imperiestro tenis tian pozicion.

La deziro al potenco igis Julia Agripina ambicia dum sia tuta vivo, kaj
avideco kaj obstineco iĝis ŝia pereo.

Ŝi certigis la povon al sia filo sed toleri ĝin jam nur malbone povis.
Ŝi plejverŝajne planis forigi lin, kiu malkovrinte tion fine batigis ŝin ĝismorte per siaj soldatoj, sub la preteksto, ke ŝi minacis lian propran vivon.

(La Senato levis al feriaj tagoj la tagojn de la savo de la imperiestro, kaj deklaris la naskiĝtagon de Agripina malbonŝanca tago... ĉi tio jam estas preter la epilogo...)

Mi prezentas la enhavon kaj stilon de la verko – krom la jam menciitaj ilustraĵoj pri Agripina - nur per paro da citaĵo, kiu sufiĉe pravigas, kial
oni ŝatas legi tiajn historiajn fikciojn.

1. “ Li diris, ke la imperiestro lasis siajn intencojn neklaraj... Li konsilis la senatanojn fari nenion, kion ili povos bedaŭri poste – aŭ kion la imperiestro povus bedaŭri, Tiu konkludo kontentigis la plejmulton...”

2.“La senatanoj ne estis la plej gravaj konsilantoj de la imperiestro. La plej potencaj membroj de la personaro de Klaŭdio estis la iamaj sklavoj, kiuj sukcesis grimpi ĝis la pinto de la administrada hierarĥio, aĉetante la propran liberecon survoje. Narciso estis la sekretario de Klaŭdio, Palaso respondecis pri la trezorejo, dum ĉiu peto al la imperiestro devis pasi tra la manoj de Kalisto. Tiuj tri viroj praktike mastrumis la imperion...
Agripina neniam estus povinta atingi sian ... pozicion sen la subteno de Palaso, aliflanke ŝi sciis, ke ŝi ne estis la preferata kandidato de la aliaj du. Ĉar ŝi devos kunlabori kun ili, estas esence gajni ilian bonvolemon.
...La tro grimpintaj liberigitoj ... tiom forgesis siajn sklavajn originojn, ke ili postulas respektan traktadon eĉ de konsuloj kaj provincaj guberniestroj... sed ŝi ne povis ignori la fakton, ke la iama sklavo estas majstro de politika strategio kaj intelekta egalulo de tiuj senatanoj, kiuj malestimis ilin.”

Ave Julia Agripina imperatrix ! Ave Anna Löwenstein, scriptrix!
Saluto al Imperiestrino Julia Agripina! Saluto al Verkistino Anna Löwenstein!

 

Via opinio pri Memoraĵoj de Julia Agripina, La