Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Cetercetere
Titolo Cetercetere
 
Aŭtoro Jarlo Martelmonto 
KategorioPoezio originala
Prezo 17.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroStockholm, 2002 
EldonintoJarlo Martelmonto 
KlarigojAvangardaj poemoj.
ISBN/ISSN9179104096 
Formato 63 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Kun kompaktdisko 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Poezio de Jarlo neniam estas teda de Leif Nordenstorm
Reveno post 19 jaroj de Oĉjo Dadaev
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Nicolino ROSSI

LIBERIGI LA VORTOJN...

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-10-08)

Jen poemlibro, kiun difini 'strangaĵo' estas jam milda pritakso kaj larĝmensa klopodo enpenetri la verkokialojn de aŭtoro kiu malkliŝe, ekstravagance, modernisme kaj avangarde alpaŝas tute personan vojon al poezio. La sistemo de Jarlo MARTELMONTO 'poezii' neniel koincidas kun la tradiciĝinta koncepto, kiun poetoj kaj literatursciencistoj havas pri la difino de la termino "poezio". Laŭ PIV poezio estas:

1) arto komuniki emociojn per la muziko de la parolo obeante iajn metrikajn regulojn; 2) ĉiu el la ĝenroj, en kiu esprimiĝas tia arto; 3) beleco, elvokforto de la ideoj, bildoj kaj stilo, sendepende de la metrika formo.. .

Nu, re- kaj relegante diversmaniere (enmense, laŭtvoĉe, ritmoskande...) la volumeton Cetercetere, mi kapablis elspuri neniun el la ecoj lisdgitaj de la PIVdifinoj; emociojn liaj versoj ne vekis en mi, se ne ian surprizan perpleksecon; ian idean, bildan kaj stilan elvokforton la versoj al mi ne peras, ĉar ja liaj versoj malhavas ajnan idearon emocistimulan. Kaj tamen...

Kelkaj 'tamenoj' indus ioman pritakson, kiu povos iel enlumi por ni legantoj kelkajn karakterizojn de la Martelmonta poeziverkado, neniadube kategoriigebla kiel modernisma avangardo, laŭ unu aŭ kelkaj el ties plurnuancaj disbranĉiĝoj.

Oportunas, sekve al klopodo ekkompreni Martelmonto-n, bone bildi al ni mem la kernajn difinojn de la vorto 'avangardo'. Laŭ PIV ĝi estas precipe militista difino:

1 ) taĉmento, kiu esploras la terenon antaŭe de iranta armeo; 2) aro da homoj, kiuj staras je la pinto de la evoluo.. .

Laŭ la tradicia literaturkritiko, la termino 'avangardo', el la origina kampo de la milita strategio transiris al la politika, ĉefe en Francio, inter 1830 kaj 1870, kaj aplikiĝadis al tiuj grupoj aŭ intelektulaj movadoj kiuj, heredintoj de iluminismo kaj romantikismo, sin proponadis kvazaŭ edukantoj de la popolo kaj instigantoj de liberecanaj luktoj por kultura kaj politika emancipiĝo de la premataj popoltavoloj.

La termino 'avangardo', antaŭ ol esti aplikata al artistoj kaj verkistoj (kio okazis komence de la 20a jarcento), disvastiĝis en la kampo de la politikaj doktrinoj kaj agado. Tio firmiĝis ĉe la maldekstrula teoriumado kiel gvidadi la popolamasojn al emancipiĝo kaj senbridigis longajn kaj vigloplenajn debatojn tiurilatajn. Nur per la 'futurismo' kun ties plurspecaj manifestoj, oni komencis paroli pri 'avangardo' en la kampoj de arto kaj literaturo.

La ĉefaj fluoj de la literatura avangardo estis, dum la unuaj jardekoj de la 20a jarcento, la 'futurismo', la 'dadaismo' kaj la 'surrealismo', t.e. aspektoj de la modernismo. Ĉiu leganto povas kontroli en siaj nacilingvaj vortaroj la signifon de la menciitaj terminoj, kiujn mi evidentigas ĉi tie, ĉar ja Martelmonto, en sia memantaŭparolo al la poemaro, al ili klare referencas. Neniu, pli ol li mem, povas ja klarigi al ni la kialojn de sia poeziverkado laŭ tiaj 'artfluoj':

"... unu poeto ne kreas LA modernismon, ekzemple mia kontribuo estas ero: Mia aktuala propra tasko serve al modemismo estas liberigi la vortojn disde la frazoj. Miaj vortoj estas brikoj... mia tradicio estis poezio de futuristoj, dadaistoj kaj surrealistoj, konkretaj poetoj ks: '

Jen ni havas lian konfeson kaj lian sinkategoriigon. Do, se ni volas iel kompreni lian versarton, ni povas nur uzi tiun interpretad-ŝlosilon: la sinteno al poezio laŭ futurista, dadaista vidpunktoj, kiuj iel sinteziĝas laŭ jenaj kriterioj:

Por la 'futurismo' - iniciatita de la italo MARINETTI per la franclingva manifesto Fondation et manifeste du Futurisme, publikigita en la pariza taggazeto Le Figaro (20.02.1909) - per la uzo de esprimiloj absolute novaj, ekster kaj kontraŭ ĉia tradici-formo, oni volas igi la esprimosintezojn de la vivo kvazaŭ nurajn dinamikon kaj movon, transigante al ĉia artverko la estintajn, estantajn kaj estontajn sensacojn de la subjekto.

Por la 'dadaismo' (termino verŝajne devenanta de la franclingva infanĵargona esprimo dada, ĉevalo) - iniciatita de Tristan TZARA en la Kabareto Voltaire en Zuriko reage al ĉia akademieca esprimformo - oni emas programme redukti arton al senpera esprimo de pura sensaco, al sinrivelado de la subkonscio, al enkapto de la intuiciokialoj antaŭraciaj.

Por la 'surrealismo' - literatura kaj poezia movado iniciatita de la francaj dadaistoj komence de la 20aj jaroj, kaj finkonceptita per la Unua manifesto de surrealismo en 1924, fare de André BRETON, ARAGON kaj Paul ELUARD - oni celis kulton pri la neracio kaj mirindo, plifirmigon de la ĉiopoveco sonĝeska, ekzaltiĝon de virino kaj amo per la atingo de poetika stato surreala, ĉe kiu ĉesu ĉia kontraŭdiro. Plejoftas ĉe surrealisto "aŭtomata verkado", per kiu la verkanto obeas la diktadon de sia subkonscio, ekster ĉia morala kaj logika sinbremsado.

Spite la fakton, ke Jarlo Martelmonto sin deklaras modernismulo laŭiranta la spurojn de la ĵus menciitaj prapatraj skoloj avangardaj, laŭmodaj en la fruaj jardekoj de la 20a jarcento, mi apenaŭ kapablas eltrovi, en lia poemaro, ion, kio lin vere apudigas al tiuskolaj poetoj. Jes ja, iujn influojn li certe ricevis, sed li klopodas sekvi sian eksperimentan padon, per la "liberigo de vortoj disde la frazoj", kio ŝajnas lia ĉefa karakterizo konstanta tra la tuta poemaro.

Ideajn enhavojn kaj emocivekajn metaforojn en liaj versoj (sed ĉu nomi versoj, tiun daŭran listigon de vortoj laŭ precipaj kategorioj asverbaj kaj pluralsubstantivaj?) oni ne serĉu, ĉar la aŭtoro plie celas peri al la leganto pororelajn sensacojn per la aldono, enlibre, de kompaktdisko kun la sonregistrado de la envolumaj versoj. Deklamas la versojn, alteme, du viraj voĉoj, kies deklamado ne ĉiam klare kaj silabdistinge aŭskultiĝas. La unua voĉo, kredeble tiu de Martelmonto, estas tembre kaj prononce malpli sonore klara, kaj tio foje tute senbezone plifuŝas la aŭskultadon, kiu, pro la monotona listigo da vortunuoj sence malkongruaj, estas per si mem jam sufiĉe enudona. La tiujn oni ne trovos. Se sensacojn oni eltiras, tiuj estas simple aŭd-vidaj, ĉar apenaŭ la apudigo de jenaj vortgrupoj, ekzemple, ion kohersimilan povus komuniki:

Marŝas neĝas konstipas rrĝĝ, rrmmm,
....................................
vibras proklamas baptas bleg, egir, lleek, llegllrr

planizadoj strebizaroj
pomppaŭtadoj dormklerigaroj prasinregaroj daŭdaŭroj

El la ĉapitraj sekcioj, tiu titolita (sentitole) aspektas al mia legemula sento kaj scivolo poeziema, iom pli elstare artisma en sia eksperimentisma moderno. Foje la aŭtoro ŝajnas voli iom distanciĝi de sia pura "vortbrika liberigo de la frazkonswo", kaj vole-ne-vole iel senrimarke replaŭdas leĝerplande en iu senchava humo:

Dis dis kun kun, daŭre-daŭre
Tempesto, temp-esto
Pistolo, pis-tolo
Fervore, fer-vore... (p23)

aŭ:

Broge; glave
Bleke; ŝaŭme
Ume: (izize)
Iuepoke iusezone, farate lasate, ege fare
Enhop-enneste, eke ĉese
Suprenmalsupren
Antaŭen-post
Finen (p25)

Iom malpli sencoaludaj kaj interjekciaj onomatopeoj rekreas iun primitiv-etosan sonoron atentindan.

La sekcio Pejzaĝumar estas vidpoezio, t.e. bildpoezio, makuloj blankanigraj, konsistigitaj de diversdirekte presitaj vortoj aŭ vortfragmentoj formantaj kvarangulajn agregaĵojn, kiujn frandu nur la rigardanto, kvazaŭ li spektus bildgalerion en artekspozicio.

dua voĉo, tembre kaj elparole pli verva kaj vibranta, rolas iom pli pozitive: sed entute la kompaktdisko ne aldonas ĝueblon al la poemaro.

Siateze kaj resume: la Martelmonta poezio restas siaspeca ĝenro kiu, inspirite far de la avangardaj skoloj de la dudekjarcentaj komencaj jardekoj, klopodas pravigi ankaŭ ĉe la esperantlingva kulturo sian ekzistorajton. La ĉefaj eŭropaj etnolingvoj ekhavis la bezonon eksperimenti per la pura vortovaloro, laŭ plurnuancaj disbranĉiĝoj, antaŭ preskaŭ unu jarcento, kreante tiel intelektulajn artmovadojn, kiuj donis siajn laŭmodajn furorpintojn, kaj poste iom post iom ekpaliĝis ĉe aliĝenraj tumopunktoj. Eblas, ke ankaŭ ĉe la relative juna Esperanto-kulturo, post unu jarcento da poezitradicia firmigo, estas ĝuste nun atingita tiu punkto, kie la avangarda eksperimentismo ekvivis kaj prospere arigas adeptojn kaj entuziasmajn verkistojn. Ja la arta esprimlibero restu ĉies rajto.

 

Via opinio pri Cetercetere