Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vojaĝo al Kazohinio
Titolo Vojaĝo al Kazohinio
 
Aŭtoro Sándor Szathmári 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 14.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroParis, 1998 (2a eld) 
EldonintoSAT 
KlarigojĈefverko de la E-literaturo. La ĉefrolulo post ŝippereo trovas sin en insulo kie vivas du kontraŭaj socioj: ĉe unu la tekniko malhomigis homojn, ĉe la alia superregas ekscesoj "artaj" kaj "religiaj".
Formato 315 paĝoj, 20 cm 
RecenzojVojaĝo al Kazohinio de Tomaš Pumpr
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Vojaĝo al Kazohinio" ne estas havebla!


Recenzo de Jim Henry

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://www.mindspring.com/~jimhenry/esp/kazohini.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Vojaĝo al Kazohinio estas filozofia romano, modelita laŭ Gulliver's Travels (Vojaĝoj de Gulliver) de la irlanda verkisto Jonathan Swift. Ĝi plej similas la kvaran parton de tiu romano, la "Voyage to the Country of the Houyhnhms" (Vojaĝo al la lando de la Hŭinhim-oj). Ankaŭ ĉi tie Gulivero estas ĉefrolulo; sed ne temas pri simpla sekvaĵo al la Swift-a originalo. La vojaĝoj de Gulliver okazis en la jaroj 1699-1715; ĉi tie, Gulivero estas angla marist-kuracisto, kiel ĉe Swift, sed li aliĝas al la mararmeo en 1935, dum la milito de Italio en Etiopio. Lia ŝipo estas subakvigita de mar-misilo, kaj li fuĝas en ŝipeto kun kelkaj samŝipanoj. Post kiam uragano subakvigas ankaŭ tiun ŝipeton, Gulivero flosas en savzono kelka tempo, kaj fine naĝas al fore vidita insulo.

Tie li renkontas strangajn homojn, kies lingvo malsimilas ĉiun de li konatan, kaj kies moroj ege malsimilas tiujn de Anglujo (kaj de ĉiu alia lando). Ili (kiuj nomas sin "hinoj") ŝajne senemocias; kiam Gulivero ploras pro dankemo post ilia bona trakto al li, ili pensas lin okulmalsana. Ili ne uzas monon, ne ludas, ne artas, ne kantas, ne babilas, ne geedziĝas, ne religikredas, ne portas vestojn somere ... estas malfacile certi, ĝis kia grado Szathmári intencis ilian socion kiel idealan, sed verŝajne li iel aprobas ilian "racian" konduton. Gulivero, ĉi tie naciisma naivulo kiel en la unuaj partoj de la Swift-a romano, unue ŝatas iliajn kutimojn, sed post plia konatiĝo, li malŝatas kaj fine abomenas ilian senanimecon. Li aŭdas pri la "behinoj", frenezuloj laŭ la hina socio, forŝlosita en granda ĉirkaŭmurita regiono, kaj pensas ke ili estas la normalaj animhavaj homoj, kies mankon li tiel sentas en Kazohinio. Li petas eniri al tiu teritorio, kaj vivi kun la behinoj, se li ne povas reveni al Anglujo.

En la dua parto, la aŭtoro primokas ĉiujn kutimojn de Eŭropo kaj multe Kristanismon. La socio kaj religio de la behinoj estas parodiaĵoj de la Eŭropaj. Laŭ la hinoj, ambaŭ simile malracias; sed al Gulivero, ŝajnas ke la behinoj estas eĉ pli frenezaj ol la hinoj. Laŭ ili ĝentileco postulas ke renkontantoj gratu la postaĵon unu de la alia. Ili honte kaŝas la manĝadon, sed pisas publike. Ili havas kontraŭnudan tabuon, sed ne kaŝas la samajn korpopartojn kiel oni faras en Eŭropo. Kaj simile pri ilia religio... Gulivero argumentas kontraŭ ilia fuŝeco en vortoj kiuj eĥas tiujn de la hinoj pruvantaj la malracion de Anglujo. Okazas tiel multaj tre amuzaj legaĵoj.

Estas interese kompari la prezenton de la hinoj al tiu de la Houyhnhm-oj ĉe Swift. Kaj Swift kaj Szathmári prezentas fremdan socion kiel ideala kontrasto al la fuŝegoj de Anglujo kaj Eŭropo ĝenerale. Sed, pro la malsamo de iliaj kredoj, montriĝas diferencoj en la idealoj. Unu ekzemplo: ĉe Swift, Kristano, la Houyhnhm-oj estas senpeke fidelaj en geedzumado. Ilin ŝajne ne tentas adultemo aŭ ekster-geedza seksumado; ili pensas tion simple sensenca, malracia. Sed ĉe Szathmári, la hinoj sekvas senaman liberamoron. Zolema, virino hina, diras al Gulivero "mi devas ankoraŭ naski du infanojn", kaj demandas lin "Ĉu vi estas kapabla por seksa laboro?". Ambaŭ idealaj socioj ligas amoron al infanigo; sed krom tio ili grande diferencas. Similaj diferencoj inter la hinoj kaj Houyhnhm-oj montriĝas rilate al la morto, socia hierarĥio, kaj aliaj aferoj.

Sume, mi diru ke Vojaĝo al Kazohinio estas taŭge pensiga kiel filozofia romano, multloke amuza, kaj pli aventure ekscita ol oni atendus de tia verko. Tamen, mi ne povas tute aprobi la penson esprimitan. Mi ĝuis, sed ne intencas ĝin relegi.

 

Via opinio pri Vojaĝo al Kazohinio