Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Rendszeres eszperantó nyelvtan
Titolo Rendszeres eszperantó nyelvtan
 
Aŭtoro Kálmán Kalocsay 
KategorioLerniloj, vortaroj / hungara
Prezo 15.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 2004 (3a eld) 
EldonintoPeranto 
KlarigojAmpleksa gramatiko de Esperanto por hungarlingvanoj.
ISBN/ISSN963739706X 
Formato 184 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de D-ro Istvan NAGY

SISTEMA GRAMATIKO DE ESPERANTO

Fonto: A. CS: OMAĜE... 5-a vol.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-09-04)

En la sesdekaj jaroj la Esperanto-movado en Hungario estas sufiĉe vigla, kaj post la grandsukcesa 51-a UEA kongreso aranĝita en Budapeŝto (3975 partoprenantoj) kreskis la interesiĝo ankaŭ pri la lingvolernado. Ŝajnis necasa zorgi pri konvenaj lerniloj. Pri la aperigo de fremdlingvaj lernolibroj (gramatikoj, legolibroj, konversaciaj libroj) okupiĝis la ŝtata entrepreno "Tankonyvkiado Vallalat", kiu en la serio "Tanuljunk nyelveket" (Lernu lingvojn) unu post la alia disponigis al lernermuloj librojn de diversaj lingvoj. Tio donis al mi la ideon en ĉi tiu serio aperigi ankaŭ Esperanto-gramatikon.

Eĉ momento ne estis dubo pri tio, ke la verkanto de la planita libro povas esti Kalman Kalocsay, tutmonde rekonita kiel unu el la plej aŭtentika fakulo en Esperanto. Li ĝoje akceptis la taskon verki por hungaroj plej detalan gramatikon de Esperanto.

En tiu tempo Kalocsay ne havis plenan sanon. Do urĝis la tempo. Nun jam estas konfesebla — ne unu el inter ni timis, ke la pretigo de la verko eble fariĝos duba. Feliĉe Kalocsay sukcesis baldaŭ kontrakti kun la eldonisto kaj dum mallonga tempo fini la laboron. Tiu verko baziĝas sur la PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO (verkita kun Gaston Waringhien en 1935) kaj estas destinita al progresantoj de la lingvo.

En la libro Kalocsay eksplikas sian vidmanieron koncerne la gramatikajn konceptojn kaj kreis kelkajn novajn terminojn multe pli trafajn ol la kutimaj esprimoj. Kvankam la libro ne celas doni elementajn konojn de la gramatiko, tamen liaj klarigoj helpas ne nur la alproprigon de la internacia lingvo, sed ili ankaŭ firmigas la gepatran lingvoscion de la lernantoj.

Antaŭparole skribas Kalocsay:

"Ĉi tiu sistema gramatiko klopodas instrui la vivantan lingvouzadon, la literaturan lingvon, la spiriton de Esperanto al tiuj, kiuj volas ĝin perfekte praktiki ĉe instruado aŭ ĉe kultivado de la literaturo. Al tio kompreneble necesas pli granda amplekso, ol la 16 reguloj de la FUNDAMENTO, t. e. oni devas detale pritrakti la tutan gramatikon por montri la diferencon inter la hungara kaj la Esperanto-gramatiko. La amplekso devenas do ne el Esperanto, sed el la kompliko de la homa lingvo..."

La ĉefaj ĉapitroj de la libro:
Hangtan (Fonetiko); Alaktan (Morfologio); Mondattan (Sintakso); Szoalkotas (Vortfarado); Helyesiras (Ortografio).

La spertoj pruvis, ke la libron bone povas utiligi lernantoj, instruistoj kaj verkisto-kandidatoj. La unua eldono (10 mil ekzempleroj) baldaŭ elĉerpiĝis, kaj post du jaroj, en 1968 aperis la dua eldono en 11 mil ekzempleroj. La eldon-nombro parolas por si mem.

 

Via opinio pri Rendszeres eszperantó nyelvtan