Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › rezultoj de serĉado

Estas trovitaj 120 titoloj

Estis serĉataj ĉiuj varoj, inkluzive de nehaveblaj, eldonita(j) de "NEJ"

Nova serĉo:


1 2 3 | Plena listo


(Nehavebla) Historio por malfermi estontecon. Moderna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Tradukis kolektivo. Historio. Fremdlingva Eldonejo. Pekino. 2007. 248 paĝoj. Prezo: 15.00 €
Klarigo: Komplete ilustrita historio de la tri aziaj landoj.
  legu pli  Opinioj (2)  


(Nehavebla) Horloĝisto de Djen Bjen Fu, La. Prozo tradukita / rakontoj. Fremdlingva Eldonejo. Hanojo. 1971. 413 paĝoj. Prezo: 6.00 €
Klarigo: Elektitaj vjetnamaj noveloj el la periodo 1945-1964. 19 noveloj de 19 aŭtoroj.
  legu pli  


Indonezia-Esperanta proverbaro. Yohanes Manhitu. Tradukis Y. Manhitu. Legolibroj. Eldonejo Libera. s.l. 2022. 85 paĝoj. Prezo: 9.90 €
Klarigo: 1 000 indoneziaj proverboj en la originalo kaj Esperanta versio, plus mallonga klarigo.
  legu pli    

  ekz.


(Nehavebla) Interŝanĝo de riz-semoj. Li Defu. Bildoj de Ma Gianbin. Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj. Fremdlingva Eldonejo. Pekino. 1976. 26 paĝoj. Prezo: 0.60 €
Klarigo: Bildrakonto pri helpo inter komunumoj.
  legu pli  


Jihetuan-movado. Historio. Fremdlingva Eldonejo. Pekino. 1979. 7+86 paĝoj. Prezo: 0.90 €
Klarigo: Pri kontraŭimperiisma popolleviĝo en Ĉinio en 1900.
  legu pli    

  ekz.


Juna verkisto, La. Facila legaĵo 2. Sylla Chaves. Legolibroj. Asocio Esperantista de Rio-de-ĵanejro. 1999. 32 paĝoj. Prezo: 2.70 €
Klarigo: Facila legaĵo, vol. 2.
  legu pli    

  ekz.


Komputoro en propra fono, La. Lorens' Mi. Scienco kaj tekniko / informadiko. Istlia Eldonejo Esperantista. Belfast. 1992. 38 paĝoj. Prezo: 2.40 €
Klarigo: Historia skizo de komputorado.
  legu pli    

  ekz.


Kunpatroj kaj kunpatrinoj. Sep rakontoj de eŝuoj kaj pomboĝiroj. Ademir Barbosa Júnior. Tradukis F. Pita. Prozo tradukita / rakontoj. Eldonejo Libera. s.l.. 2019. 80 paĝoj. Prezo: 7.50 €
Klarigo: Sep rakontoj de la umbanda religio (en Brazilo).
  legu pli    

  ekz.


Kurso de la Blisa skribo kun vortaro. Lode Van de Velde. Lerniloj alilingvaj / Blisa. Eldonejo Libera. s.l.. 2016. 32+20 paĝoj. Prezo: 8.40 €
Klarigo: Enkonduko en la skribsistemo, kiun Charles Bliss lanĉis en 1949. Kun ekzemploj kaj vortareto.
  legu pli    

  ekz.


(Nehavebla) Kvar generacioj sub la sama tegmento. Lao She. Tradukis Laŭlum. Prozo tradukita / romanoj. Fremdlingva Eldonejo. Beijing. 2011. 1282 paĝoj. Prezo: 90.00 €
Klarigo: Romanego pri la Rezistmilito kontraŭ la japana okupacio.
  legu pli  


(Nehavebla) Legolibro por kursanoj. Komp. Odd Tangerud. Legolibroj. Eldonejo Esperanto. Oslo. 2003 (2a eld). 53 paĝoj. Prezo: 8.70 €
Klarigo: 26 diverstemaj tekstoj por progresintoj.
  legu pli  


(Nehavebla) Leteroj el Sud-Vjetnamio. Politiko. Fremdlingva Eldonejo. Hanojo. 1964. 121+213 paĝoj. Prezo: 3.00 €
  legu pli  


Lingvaj teorioj de Karolo Piĉ, La. Josef Dörr. Eseoj. Eldonejoferlag. Quierschied. 2008. 40 paĝoj. Prezo: 4.80 €
Klarigo: Defendo de doktoriga disertacio.
  legu pli    

  ekz.


Lingvoteorio de Karolo Piĉ. Josef Dörr. Eseoj. Eldonejoferlag. Quierschied. 2008. 123 paĝoj. Prezo: 14.70 €
Klarigo: Eltiraĵo el doktoriga disertacio.
  legu pli    

  ekz.


(Nehavebla) Manlibro pri akupunktoj. Peng Jianjun. Scienco kaj tekniko / medicino. Medicina Eldonejo. Hong Kong. 2001. 155 paĝoj. Prezo: 10.20 €
Klarigo: Prezento de la oficialaj normaj materialoj pri akupunkturo kaj mokso kun abunda indekso dulingva (E kaj ĉina).
  legu pli  


Manĝeblaj sovaĝaj plantoj. Lode Van de Velde. Scienco kaj tekniko / gastronomio. Eldonejo Libera. s.l.. 2017. 52 paĝoj. Prezo: 14.40 €
Klarigo: Kolorilustrita prezento de 20 plantoj; la nomoj aperas ankaŭ en la lingvoj latina, franca, germana kaj nederlanda.
  legu pli    

  ekz.


Mapo de la Ĉina Popola Respubliko. Geografio, vojaĝoj. Kartografia Eldonejo. Pekino. 1984. Prezo: 0.60 €
Klarigo: Duflanka faldfolio. Profesie produktita multkolora mapo kun esperantigita (neoficiala) transkribo de nomoj kaj trikolumna indekso (esperantigita, oficiala, ideografiaĵa) malantaŭe; en tenilo el plastigita papero.
  legu pli    

  ekz.


Markoloro. Ngo Thi Kim Cuc k.a.. Tradukis Nguyen Minh Kinh. Prozo tradukita / rakontoj. Fremdlingva Eldonejo. Hanojo. 1985. 88 paĝoj. Prezo: 1.50 €
Klarigo: Tri noveloj el la nuntempa vjetnama literaturo.
  legu pli    

  ekz.


(Nehavebla) Mi, Roki. Hundaj kaj kataj historioj. Elena Popova. Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj. Eldonejo Libera. s.l.. 2022. 39 paĝoj. Prezo: 9.60 €
Klarigo: Historietoj kiuj taŭgas por ĉiuj kiuj ŝatas hundojn kaj katojn. Kun simplaj desegnaĵoj.
  legu pli  


(Nehavebla) Militarto de Sun Zi, La. Sun Wu. Tradukis Zeng Zhao-tian. Scienco kaj tekniko / milito. Ĉina E-Eldonejo. 2003. 87 paĝoj. Prezo: 7.50 €
Klarigo: La plej frua kompleta verko pri milita teorio en Ĉinio (ĉ. 2500 a.K.).
  legu pli  Opinioj (1)  


Mirakla fabelo. Julian Modest. Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj. Eldonejo Libera. s.l. 2021. 38 paĝoj. Prezo: 18.90 €
Klarigo: Neĝhomo tediĝas esti sola kaj volas havi amikojn. Sekve ĝi ekparolas.
  legu pli    

  ekz.


Miriadoj da lumoj. Div. aŭtoroj. Tradukis Nguyen Minh Kinh. Prozo tradukita / rakontoj. Fremdlingva Eldonejo. Hanojo. 1981. 61 paĝoj. Prezo: 1.20 €
Klarigo: Tri rakontoj.
  legu pli    

  ekz.


Multlingva frazlibro. Yohanes Manhitu. Lerniloj, vortaroj / internacia. Eldonejo Libera. s.l. 2021. 226 paĝoj. Prezo: 16.80 €
Klarigo: Centoj da esprimoj grupigitaj laŭ temoj, en la lingvoj Esperanto, indonezia, davana, tetuma, kupanga, angla, franca, hispana, portugala, itala.
  legu pli    

  ekz.


Murdo en la parko. Julian Modest. Prozo originala / romano. Eldonejo Libera. s.l.. 2018. 78 paĝoj. Prezo: 6.90 €
Klarigo: Ĵurnalistino murdita apud sia hejmo. Ŝi ne havis malamikojn. Ĉu sceno en la nuntempaj Rusio aŭ Malto?
  legu pli  Opinioj (1)    

  ekz.


Ne forgesu mian voĉon. Julian Modest. Prozo originala / rakontoj. Eldonejo Libera. s.l.. 2020. 104 paĝoj. Prezo: 8.40 €
Klarigo: Du freŝaj noveloj en kiuj amo ludas certan rolon.
  legu pli    

  ekz.


Ne serĉu la murdiston! Julian Modest. Prozo originala / romanoj. Eldonejo Libera. s.l.. 2019. 97 paĝoj. Prezo: 7.80 €
Klarigo: Krimromano kiu kaptas la leganton per streĉa enhavo kaj flua lingvaĵo.
  legu pli    

  ekz.


Nguyēn Trãi. Unu el la plej belaj figuroj de la vjetnamaj historio kaj literaturo. Tradukis Nguyen Minh Kinh, Dao Anh Kha. Biografiaj / Nguyen. Fremdlingva Eldonejo. Hanojo. 1980. 101 paĝoj. Prezo: 1.20 €
Klarigo: El la verkaro, poezia kaj proza, de patriota beletristo.
  legu pli    

  ekz.


Norvegaj popolfabeloj. Por infanoj kaj plenkreskuloj. Tradukis kaj desegnis Jon Rommesmo. Prozo tradukita / rakontoj. Eldonejo Esperanto. Oslo. 2004. 52 paĝoj. Prezo: 5.10 €
Klarigo: Dudeko da fabeloj.
  legu pli    

  ekz.


(Nehavebla) Paroladoj de L.L. Zamenhof. Tradukis Zhu Mingyi. Movado. Ĉina Fremdlingva eldonejo. Beijing. 2010. 147 paĝoj. Prezo: 9.00 €
Klarigo: Dulingva eldono (Esperanta-ĉina) de 17 paroladoj.
  legu pli  


Piaj malprudaĵoj. ... kaj aliaj rakontoj. Gérard Lecarpentier. Miksita literaturo. Eldonejo Libera. s.l.. 2020. 233 paĝoj. Prezo: 14.70 €
Klarigo: Plejparte novel(et)oj originalaj. Aldone iom da versaj parodioj kaj tradukoj.
  legu pli    

  ekz.


(Nehavebla) Pilgrimo al la Okcidento. Wu Cheng'en. Tradukis Laŭlum. Prozo tradukita / romanoj. Ĉina Fremdlingva Eldonejo. Beijing. 2009. 1976 paĝoj. Prezo: 90.00 €
Klarigo: Fantazia mitologia romano pri dioj kaj spiritoj. Unu el la kvar plej popularaj klasikaj romanoj de Ĉinio.
  legu pli  


Pirata insulo, La. Julian Modest. Ilustris Anna Lobo de Carvalho. Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj. Eldonejo libera. s.l. 2022. 40 paĝoj. Prezo: 10.50 €
Klarigo: Porinfana historio de la fabela Pirata Insulo.
  legu pli    

  ekz.


Platlando. Edwin Abbott Abbott. Tradukis Hu Shenghao. Prozo tradukita / romanoj. Eldonejo Libera. s.l.. 2022. 146 paĝoj. Prezo: 12.00 €
Klarigo: Romano pri dudimensia mondo, kies loĝantoj estas plurlateroj.
  legu pli    

  ekz.


(Nehavebla) Plaŭ! Plaŭ! Adaptis kaj ilustris Jang Ŝjaŭĉun. Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj. Ĉina E-Eldonejo. Pekino. 1985. 54 paĝoj. Prezo: 1.50 €
  legu pli  


Poemoj de Li Qingzhao. (el Shu Yu Ci). Li Qingzhao. Tradukis Shi Chengtai. Poezio tradukita. Ĉina E-Eldonejo. Hongkong. 2009. 42 paĝoj. Prezo: 3.90 €
Klarigo: Bukedo da poemoj de brila ĉina poetino de la komenco de la 13a jc.
  legu pli    

  ekz.


Praktika foto-vortaro por familioj kaj lernantoj. Lode Van de Velde. Terminaroj. Eldonejo Libera. s.l.. 2017. 53 paĝoj. Prezo: 15.60 €
Klarigo: Kolorilustrita vortareto.
  legu pli    

  ekz.


(Nehavebla) Proverbaro. Laŭ L.L. Zamenhof k.a.. Legolibroj. Tamtama eldonejo. Tesaloniko. 1976. 142 paĝoj. Prezo: 3.30 €
Klarigo: Kolekto de proverboj kaj sentencoj.
  legu pli  


(Nehavebla) Rakontoj pri Ĉina Teo. Wang Xufeng. Tradukis Zhang Ping. Eseoj. Fremdlingva Eldonejo. Pekino. 2018. 148 paĝoj. Prezo: 15.00 €
Klarigo: Bele farita libro, kiu enkondukas la leganton en la historion de la ĉina teo ekde la pratempo ĝis nun.
  legu pli  


Rapida vojo al legado kaj kanto en Esperanto. Facila legaĵo 1. Sylla Chaves. Legolibroj. Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro. Rio de Janeiro. 1999. 32 paĝoj. Prezo: 2.70 €
Klarigo: Facila legaĵo, vol. 1.
  legu pli    

  ekz.


Reforma movado de 1898, La. Historio. Fremdlingva Eldonejo. Pekino. 1979. 7+93 paĝoj. Prezo: 0.90 €
Klarigo: Pri burĝa reformmovado, kies malsukceso montris la vojon al la ĉina revolucio.
  legu pli    

  ekz.


Rentkolekta korto. Argila statuaro. Fotolibroj, albumoj. Fremdlingva Eldonejo. Pekino. 1968. 88 paĝoj. Prezo: 2.10 €
Klarigo: Skulptaĵoj bildigas la vivon en kamparo de malnova Ĉinio.
  legu pli    

  ekz.


(Nehavebla) Romano pri la tri regnoj. Luo Guanzhong. Tradukis Laŭlum. Prozo tradukita / romanoj. Ĉina Fremdlingva Eldonejo. Beijing. 2008. 1807 paĝoj. Prezo: 90.00 €
Klarigo: Historia romano pri la periodo 168-280. Unu el la kvar plej popularaj ĉinaj klasikaj romanoj.
  legu pli    Recenzoj (1)


Sangofragoj. Rakonto de virino, kiu transvivis gulagon. Jiří Kupka. Tradukis J. Werner. Prozo tradukita / romanoj. Kartuziana eldonejo. Brno. 2018. 239 paĝoj. Prezo: 15.00 €
Klarigo: Kortuŝa, se ne skua, rakonto pri virino, kiu pasigis 19 jarojn en sovetiaj punlaborejoj.
  legu pli    

  ekz.


Sekreta taglibro. Julian Modest. Prozo originala / romanoj. Eldonejo Libera. s.l.. 2020. 124 paĝoj. Prezo: 9.00 €
Klarigo: Originala romano inspirita de la hungara revolucio de 1956.
  legu pli    Recenzoj (1)  

  ekz.


Sen novaĵoj pri Gurb. Eduardo Mendoza. Tradukis O. Kowalski. Prozo tradukita / romanoj. Eldonejo Libera. s.l.. 2019. 115 paĝoj. Prezo: 10.50 €
Klarigo: Speco de taglibro de eksterterano, kiu serĉas sian amikon en Barcelono. Parodia kaj satira romaneto.
  legu pli    

  ekz.


Sep leteroj. Facila legaĵo 4. Syla Chaves. Legolibroj. Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro. Rio de Janeiro. 1999. 40 paĝoj. Prezo: 2.70 €
  legu pli    

  ekz.


Serenaj matenoj. Julian Modest. Prozo originala / romanoj. Eldonejo Libera. s.l.. 2018. 95 paĝoj. Prezo: 7.80 €
Klarigo: Plia krimromano de nia verkema bulgara aŭtoro. Taŭga ankaŭ por komencantoj.
  legu pli    

  ekz.


(Nehavebla) Serĉi panjon. Adaptis Han Xing. Ilustris Jian Cheng'an kaj Wu Daisheng. Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj. Ĉina E-Eldonejo. Pekino. 1983. 24 paĝoj
Klarigo: Pri birdidoj kaj iliaj patrinoj.
  legu pli  


(Nehavebla) Slovaka antologio. Elektis Jozef Velký. Red. M. Šaturová-Seppová. Tradukis J. Kořínek, M. Lukaš kaj E. Tvarožek. Antologioj. Slovaka Pedagogia Eldonejo. Bratislava. 1980 (2a eld). 528 paĝoj
Klarigo: Ilus. Bind. Preskaŭ 90 aŭtoroj, ekde la 9a jarcento ĝis nuntempo.
  legu pli  


Spertoj kaj avertoj de la 45a Internacia Junulara Kongreso 1989. Red. Gaco Nauta. Movado. NEJ. 1990. 22 paĝoj. Prezo: 1.80 €
Klarigo: Utila konsilareto pri la organizo de granda (500-homa) internacia renkontiĝo.
  legu pli    

  ekz.


1 2 3 | Plena listo