Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Arne, la ĉefido
Titolo Arne, la ĉefido
Rakonto el la vikinga epoko
 
Aŭtoro Leif Nordenstorm 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 14.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDobřichovice, 2019 (3a eld) 
EldonintoKAVA-PECH 
Klarigoj"Ĉarma rakonto pri la ĉiutaga vivo en vikinga vilaĝo en la 9-a jarcento" (Ĵ. Amis).
KontribuantojIlus. Pavel Rak 
ISBN/ISSN9788087169995 
Formato 114 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Kolorilus. Bind 
RecenzojEl la pagana kredo al la kristanismo de Zlatoje Martinov
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Simpatia romaneto de Jorge Camacho
Legi de Ĵak Le Puil
Rakonto kun humanisma mesaĝo de Baldur Ragnarsson
Arne, la ĉefido de Ginette Martin
Ĉarma rakonto pri la vivo en vikinga vilaĝo de Ĵenja Amis, Ukrainio/Usono
Vikinga rakonto de Saliko [Raita Pyhälä]
Pri la libro Arne, la ĉefido de Åke Ahlrén
Kio estas sklavo kaj kiu estis Kristo de Karlijn VAN DAMME
Rakonto kun humanisma mesaĝo de Baldur Ragnarsson
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Seke pri vikinga knabo

Fonto: Originala literaturo Esperanta
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/arnecefidrec.html
Aldonita de Leif Nordenstorm (2005-09-22)

Leif Nordenstorm verkis ĉi infanrakonton paralele en la sveda kaj en Esperanto. Ĝi priskribas vivon de proksimume dekjara knabo en sveda vilaĝo en la jaro 829. Ĝiaj ĉefaj temoj estas du: la rilatoj inter sklavoj kaj liberuloj, kaj la renkontiĝo inter tradicia religio kaj kristanismo. Ŝajnas al mi ke la aŭtoro prezentas ambaŭ temojn kaj la medion ĝenerale en sufiĉe konvinka maniero. Evidente li volis doni realisman bildon pri la vikinga epoko, liberan de kutimaj kliŝoj kaj miskomprenoj.

La plej grava manko de la verketo estas, ke preskaŭ mankas atentokapta intrigo. Ja okazas diversaj aferoj, el kiuj sendube eblus krei ion interesan, sed la aŭtoro ial ne sukcesas vivigi sian historion. Li rakontas iom seke, sensuke, kaj eble lia idea ambicio tro katenis la krean fantazion. Ĉio impresas iom tro pale kaj edife.

Ankaŭ la lingvaĵo ŝajnas al mi ne tute trafa. Kaj dialogoj kaj la rakonta stilo estas relative pezaj, kvankam la aŭtoro evidente klopodis verki en facila lingvaĵo, adaptita al infanoj. Tamen ĝi ne sonas al mi nature, sed havas odoron de traduko el la sveda. Ne temas pri lingvaj eraroj – eble kun unu escepto: uzo de -us anstataŭ -u post ”volas ke…” (p. 36, 46).

Malgraŭ la supra kritiko mi trovas bona la iniciaton verki originalaĵon por la aĝogrupo 8-12 jaroj, ĉar tiaj preskaŭ mankas.

 

Via opinio pri Arne, la ĉefido