Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vojaĝo en Esperanto-lando
Titolo Vojaĝo en Esperanto-lando
Perfektiga kurso de Esperanto
 
Aŭtoro Boris Kolker 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 6.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 1992 
EldonintoProgess 
KlarigojKrestomatia gvidlibro al la Esperanta kulturo kun ekzercoj, por memlerno aŭ grupo.
ISBN/ISSN5010029537 
Formato 339 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojMalpli PIV-a aŭ PAG-a, sed pli iva kaj aga de Paul Gubbins
Por meznivelaj esperantistoj de LEE Chong-Yeong
Pri "Vojaĝo" por la legantoj de "Komencanto" de Boris Kolker
Tre valora inspirfonto de Marc Bavant
Vojaĝo aŭ klubvespero de Roland Thibault
Vera enciklopedio en beletra-instrua formo de Vladimir Samodaj
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Vojaĝo en Esperanto-lando" ne estas havebla!


Recenzo de Valentin Melnikov

Gvidlibro tra Esperantujo

Fonto: Beletra Almanako, n-ro 1 (Septembro 2007), p. 89-90
Aldonita de Valentin Melnikov (2017-11-21)

En la mondo abundegas diversaj elementaj lernolibroj de Esperanto, tamen post fino de elementa kurso la novulo ofte ne scias, kien moviĝi plu. Multaj perdiĝas senspure, se ne ricevas ĝustatempe konvenan helpon.

Do por eduki aktivajn kaj konsciajn esperantistojn treege gravas progresigaj lernolibroj. Ili fakte ne multas: oni povas rememori “La tutan Esperanton” de H.Seppik kaj “Paŝojn al plena posedo” de W.Auld... kaj en 1992 al ili unuafoje aldoniĝis “Vojaĝo en Esperanto-lando-” de Boris Kolker – elstara Esperanto-instruisto, kies baza lernolibro, famaj “Metodikaj ellaboraĵoj...”, estis multfoje reeldonita pirate-samizdate (ne pro neglekto de aŭtorrajtoj, sed pro tio ke en Sovetio ion similan ne eblis eldoni oficiale) kaj dum preskaŭ 30 jaroj restas konsiderata la plej bona lernolibro por ruslingvanoj. “Vojaĝo en Esperanto-lando” iĝis ties logika daŭrigo.

La publiko tuj aprezis tiun perfektigan kurson. La unua eldono disvendiĝis, sekvis la dua kaj la tria – jen evidenta pruvo, ke la libro estas ŝatata kaj bezonata. La tria eldono, aperinta jam sub aŭspicio de UEA, aspektas vere lukse, kompare kun la modesta unua, produktita en Moskvo, en malfacilaj kondiĉoj de ĵus disfalinta Sovetunio.

Kompare kun la menciitaj libroj de Seppik kaj Auld, “Vojaĝo...” estas pli atentokapta. Ĝi priskribas imagitan landon (fakte, lokojn iel ligitajn kun Esperanto en pluraj landoj), agadon de imagita E-klubo (tia, kia devus esti ideala klubo). Ĉiu el 26 lecionoj enhavas multajn komentojn, kreajn taskojn, ekzercojn (tute ne ŝablonajn kaj ne enuajn), demandaron-kvizon. Estas zorge selektitaj fragmentoj el Esperanto-literaturo – proza kaj poezia, klasika kaj moderna, de plej diversaj ĝenroj. Enestas ankaŭ artikoloj (kelkajn jam eblas nomi klasikaj) pri bona kaj malbona prononcadoj, pri esprimo de sentoj en Esperanto, pri neologismoj k.a. La libro ne nur instruas libere regi la lingvon, sed ankaŭ edukas artan guston, donas multajn gravajn kaj utilajn sciojn – do diligenta kursfininto povos ankaŭ bonstile verki. Paralele oni perfektigas sian ĝeneralan erudicion per popularaj artikoloj pri radio kaj poŝtelefonoj, pri ĉina gimnastiko kaj japana priservado, pri gravaj temoj el psikologio, logiko k.a. Ilustraĵoj montras fotojn de interesaj lokoj, portretojn de E-aktivuloj, poŝtmarkojn kaj aliajn filatelaĵojn dediĉitajn al Esperanto.

Do la libro ne simila al ĉiuj aliaj, informriĉa, alloga kaj utila. Indas akiri. Se vi tamen malsukcesis kaj la stoko estas elĉerpita (tio estas tre probabla: “Vojaĝo...” staras pinte de furorlistoj) – ne malesperu tute, sed pacience atendu la kvaran (eventuale kvinan ktp.) eldonon, kiuj nepre devas sekvi.

 

Opinioj pri Vojaĝo en Esperanto-lando

Marsja (2004-04-11):
Antaŭ kvin jaroj, kiam la Vojaĝo tiutempe ankoraŭ ne estis libroforme, sed komputile mi fariĝis la dua vojaĝanto. Karese mi rememoras la ĉiĉeronon Boris Kolker kiu diligente stimulis mian perfektigan lernadon de la lingvo pere de tiu mirinda verko.

James Rezende Piton (2004-04-27):
Zorge elektita materialo, kiu per specimenoj enkondukas progresanton al bunta E-kulturo. Leginda eĉ de pli-ol-progresanto!

Lúcia Marder / Karesema (2004-05-04):
Estimataj civitanoj de la Verda-Lando, Mi bone ne scias , ĉu mi jam sendis aliokaze opinion pri la libro de Boris Kolker.Sed kiel mi jam tralegis ĝin dufoje , ankaŭ mi povas opinii duoble.hehehe! Verdire " Vojaĝo en E-to Lando" estas la plej riĉe

Lúcia Marder / Karesema (2004-05-04):
Daŭrigo: Plej riĉe ilustrita, kompetenta, riĉenhava, kultura lernlibro, kiun mi enmane posedis. Pere de ĝi mi pligrandigis mian stokon de vortkonstruoj kaj mian parolkapablon. Dankon S-ro Boris Kolker.

Evandro Gouvêa (2008-02-07):
Vojaĝo en Esperanto-lando estas la nuntempa Fundamenta Krestomatio.

karimo (2008-12-05):
Kvankam mi estas komencanto, mi povas diri ke «Vojaĝo en Esperanto-lando» estas unu el la plej riĉenhavaj kaj interesaj libroj kiujn mi vidis. Mi pensas ke ĝi estas perfekta lernolibro; la elektitaj tekstoj, ekzercoj kaj la komentaro estas tre gravaj

Neuza B. Brienze (2009-03-10):
Vojaĝo en Esperanto-lando estas la plej mirinda, ĝojplena, instrua, amika, neforgesebla vojaĝo en lando de esperantistoj. Dankon, profesoro Boris Kolker, pro la oportuno vojaĝi en Esperanto-lando! Mi invitas ĉiujn: venu vojaĝi kun ni!

Miland Joshi (Britio) (2009-07-07):
Kiel la ĉefa altgrada lernolibro en la Esperanta mondo, "Vojaĝo" estos modelo por estontaj lernolibroj.


Via opinio pri Vojaĝo en Esperanto-lando