Estis serĉataj ĉiuj varoj, inkluzive de nehaveblaj, en la kategorio Prozo tradukita
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 | Plena listo
Percepto de Delvaux, La / Delvaux no tikaku. Jean Jauniaux. En la japanan trad. Somekawa T.. Tradukis H. Dekeŭnink. Prozo tradukita / rakontoj. Japana Esperanta Librokooperativo. Toyonaka-si. 2023.
Klarigo: Fikciaĵo pri vizito de japanaj turistoj en la muzeo dediĉita al la belga pentristo Paul Delvaux.
legu pli
Perdinto, La. Fatos Kongoli. Tradukis T. Chmielik, B. Selimi. Prozo tradukita / romanoj. Ars Libri. Lublin. 2021.
Klarigo: La unua rimarkinda romano de la albana aŭtoro. Ĝiaj temoj estas tre aktualaj: elmigrado, vivo en fermitaj socioj, la malkapablo ŝanĝi sian destinon.
legu pli
Persaj leteroj, La. Charles-Louis Montesquieu. Tradukis J. Gonin. Prozo tradukita / rakontoj. UFE. Paris. 1986.
Klarigo: Satiro el la 18a jc.
legu pli
Pia katino, La. La Epoko: Kajero 143(10). Icĥok Lejbuŝ Perec. Tradukis T. Chmielik. Prozo tradukita / rakontoj. Libro-Mondo. Svidniko. 2003 (2a eld).
Klarigo: Novelo de unu el la tri fondopatroj de la juda literaturo, moderna romantikisto.
legu pli
Pikniko ĉe vojrando. Arkadij kaj Boris Strugackij. Tradukis M. Bronŝtejn. Prozo tradukita / romanoj. Impeto. Moskvo. 1996.
Klarigo: Fama scienc-fikcia romano: aliplanedanoj vizitis la Teron, kaj postlasis misterplenan zonon.
legu pli Recenzoj (2)
Pilgrimanto inter ombroj. Boris Pahor. Tradukis J. Štruc. Prozo tradukita / romanoj. Inter-kulturo. Maribor. 1993.
Klarigo: Memoraĵoj pri koncentrejo.
legu pli
(Nehavebla) Pilgrimo al la Okcidento. Wu Cheng'en. Tradukis Laŭlum. Prozo tradukita / romanoj. Ĉina Fremdlingva Eldonejo. Beijing. 2009.
Klarigo: Fantazia mitologia romano pri dioj kaj spiritoj. Unu el la kvar plej popularaj klasikaj romanoj de Ĉinio.
legu pli
Pipo de la rabeno, La. La epoko: kaj. 143(31). I.L. Perec. Tradukis T. Chmielik. Prozo tradukita / rakontoj. Svidniko. 1993.
Klarigo: Novelo.
legu pli
Planoj de Bruce Partington, La. Arthur Conan Doyle. Tradukis M. Lennartz. Prozo tradukita / rakontoj. BoD. Norderstedt. 2011.
Klarigo: La fama detektivo Sherlok Holmes helpas solvi krimon, kiu rilatas al la konstruado de brita submarŝipo.
legu pli
(Nehavebla) Platero kaj mi. Andaluza elegio. Juan Ramón Jiménez. Desegnaĵoj de Pedro Ullate López. Tradukis M. Gutiérrez Adúriz (Liven Dek). Prozo tradukita / rakontoj. Andaluza E-Unuiĝo. Málaga. 2009.
Klarigo: Poemoj en prozo, en kiuj la aŭtoro, per dialogoj kun sia azeno Platero, priskribas andaluzan vilaĝon, kun ties ĉi homoj kaj lokoj.
legu pli
Platlando. Edwin Abbott Abbott. Tradukis Hu Shenghao. Prozo tradukita / romanoj. Eldonejo Libera. s.l.. 2022.
Klarigo: Romano pri dudimensia mondo, kies loĝantoj estas plurlateroj.
legu pli
Plej belaj rakontoj pri hundoj, La. Elian-J. Finbert. Tradukis R. Platteau. Prozo tradukita / rakontoj. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2016.
Klarigo: Mallongaj rakontoj el volumo unue aperinta en 1953.
legu pli
Plej bone ridas kiu laste ridas. Eddy Flego. Tradukis P.G. Soranzo. Prozo tradukita / rakontoj. E-Asocio. Trieste. 1998 (2a eld).
Klarigo: Sciencfikcia novelo.
legu pli
Pli kaj pli malmulte. La epoko: kaj. 143(25). I.L. Perec. Tradukis T. Chmielik. Prozo tradukita / rakontoj. Svidniko. 1993.
Klarigo: Novelo.
legu pli
Pli ol fantazio. Agnes Bøgh-Høgsted. Tradukis El la dana. Prozo tradukita / rakontoj. Dansk Esperanto-Forlag. Aabyhøj. 1946.
Klarigo: Kvin noveloj diverstemaj, facile legeblaj.
legu pli
Plukitaĵoj. Ĝ. Ĥalil' Ĝibran'. Tradukis G. Abraham. Prozo tradukita / rakontoj. Fonto. Chapecó. 1986.
Klarigo: Mallongaj rakontoj.
legu pli
Poezio kaj prozo de la rumanaj kroatoj / Pjesme i proza rumunskih hrvata. Div. Antaŭparolo de Đuro Vidmarović. Tradukis C. Mocanu, M. Belošević. Poezio tradukita /
Prozo tradukita. Kroata Esperantista Unuiĝo. Zagreb. 2008.
Klarigo: Poemoj kaj prozaĵetoj de kroataj vivantaj en la rumania Banato.
legu pli
Polino / Polka. Bajram Karabolli. En la polan trad. T. Chmielik, L. Ligęza. Tradukis B. Selimi. Prozo tradukita / rakontoj. BES. Białystok. 2012.
Klarigo: Skua rakonto pri polino en la komunista epoko.
legu pli
Ponto super Drino, La. Ivo Andrić. Tradukis A. Sekelj. Prozo tradukita / romanoj. DEC. Đurđevac. 2018.
Klarigo: Historia romano konstruita ĉirkaŭ reala ponto, kiu estis atestanto de la loka historio dum kvar jarcentoj. Ĉefverko de la Nobelpremiito pri literaturo.
legu pli
(Nehavebla) Popolaj rakontoj islandaj. Red. Kristján Eiríksson. Tradukis þ. þórđarson, S. Sigurđsson. Prozo tradukita / rakontoj. ROKO. Reykjavík. 2013.
Klarigo: 30 mallongaj rakontoj publikigitaj libroforme por la 98a Universala Kongreso de Esperanto.
legu pli
Popoloj rakontas. Fabloj, fabeloj, rakontoj, legendoj, rakontoj pri Afanti - Afandi. Kompilis Palmira Lukoševičienė. Prozo tradukita / rakontoj. Panevėžio spaustuvė. Panevėžys. 2001.
Klarigo: Preskaŭ cento da rakontetoj, ofte gajaj kaj instruaj.
legu pli
Por la homo. A. Urbonas, K. Trečiakauskas. Tradukis P. Jegorovas. Prozo tradukita / romanoj. Mintis. Vilnius. 1988.
Klarigo: Pri la kuraco de knabino post akcidento.
legu pli
Pordego, La. Sooseki Nacume. Tradukis Ĉ. Doi. Prozo tradukita / romanoj. Japana Esperanta Librokooperativo. Toyonaka-si. 2020.
Klarigo: Siatempe tre populara romano, parte inspirita de la zen-spertoj de la aŭtoro. Ioma aero de defetismo/fatalismo sentiĝas tra la romano.
legu pli
Porjunularaj rakontoj. Boris Ĵitkov. Tradukis A. Kerbel. Prozo tradukita / rakontoj. A. Kerbel. Hajfo. 2004.
Klarigo: 8 rakontoj precipe, sed ne nur, por gejunuloj.
legu pli
Portreto de Dorian Gray, La. Oscar Wilde. Tradukis A. Arana. Prozo tradukita / romanoj. Erroteta. Amorebieta. 2012.
Klarigo: En la komenco skandala, la romano de Wilde iĝis klasikaĵo konata ĉie tra la mondo.
legu pli
(Nehavebla) Post la inundo. Nguyen Manh Tuan, Thanh Que. Tradukis Thuy Minh Ngoc. Prozo tradukita / rakontoj. Hanojo. 1988.
Klarigo: Tri noveloj pri moderna Vjetnamio.
legu pli
Pratempaj rakontoj. Ivana Brlić-Mažuranić. Tradukis J. Pleadin, Z. Seleš, M. kaj A. Gropuzzo. Prozo tradukita / rakontoj. DEC. Đurđevac. 2023.
Klarigo: Rakontoj de unu el la plej famaj kroataj aŭtorinoj de porinfana literaturo.
legu pli
Preter la horizonto. Gibran Khalil Gibran. Tradukis G. Abraham. Prozo tradukita. Fonto. Chapecó. 1992.
Klarigo: Noveloj kaj pensoj de la fama aŭtoro de "La profeto".
legu pli
Pri galgo. I.L. Perec. Tradukis T. Chmielik. Prozo tradukita. Svidniko. 1993.
Klarigo: Novelo de ĉeffiguro de la juda literaturo.
legu pli
Pri historio. La epoko: kaj. 143(41). I.L. Perec. Tradukis T. Chmielik. Prozo tradukita / rakontoj. Svidniko. 1993.
Klarigo: Novelo.
legu pli
Pri la legado. Marcel Proust. Tradukis P. Combot. Prozo tradukita / rakontoj. UFE. Paris. 1993.
Klarigo: Proust unuafoje en Esperanto.
legu pli
Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas... Louis Couperus Antaŭparoloj de P. Dasgupta kaj G. Berveling Tradukis G. Berveling. Prozo tradukita / romanoj. Mondial. Novjorko. 2013.
Klarigo: Eventoj, okazintaj antaŭ longa tempo en la fora Nederlanda Indio, ankoraŭ hantas familiajn interrilatojn en Nederlando.
legu pli
Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj. Louis Couperus. Tradukis G. Berveling. Prozo tradukita / rakontoj. UEA. Rotterdam. 2008.
Klarigo: Deko da rakontoj de nederlanda verkisto ne aparte fama dumvive, sed lastatempe "remalkovrita".
legu pli Recenzoj (1)
Princidino Mary. Miĥail Lermontov. Tradukis N. Danovskij. Prozo tradukita / rakontoj. Ruslanda Esperantisto. Jekaterinburg. 1996.
Klarigo: La kerna novelo el la romano "Heroo de nia epoko".
legu pli Recenzoj (2)
Princo Serebrjanij. Aleksej Tolstoj. Tradukis M. Ŝidlovskaja. Prozo tradukita / romanoj. Mondial. Novjorko. 2008 (3a eld).
Klarigo: Majstra traduko el la komencaj jaroj de la E-movado; represo iom korektita de la eldono 1912.
legu pli Recenzoj (1)
Princo, La. Niccolò Machiavelli. Tradukis C. Minnaja. Prozo tradukita / romanoj. FEI. Milano. 2006.
Klarigo: Unu el la plej konataj ĉefverkoj de la mezepoka itala literaturo - dudek ses ĉapitroj kiuj aspektas kiel konversacioj kun reĝoj, imperiestroj, historiistoj, armeestroj.
legu pli Recenzoj (1)
Printempo de morto. Lajos Zilahy. Tradukis L. Somlai. Prozo tradukita / romanoj. Eldona Societo Esperanto. Malmö. 1947.
Klarigo: Populara hungara romano.
legu pli
Pro la pinĉo da tabako. La epoko: kaj 143(23). I.L. Perec. Tradukis T. Chmielik. Prozo tradukita / rakontoj. Svidniko. 1993.
Klarigo: Novelo.
legu pli
NOVA! Proceso, La. F. Kafka. Tradukis D. kaj H.-G. Kaiser. Prozo tradukita / romanoj. BoD. Norderstedt. 2023.
Klarigo: Unu el la plej influaj romanoj de Kafka, pinto de lia literatura stilo.
legu pli
(Nehavebla) Profeto de Pedras, La. Gersi Alfredo Bays. Tradukis G. Neves. Prozo tradukita / romanoj. Fonto. Chapecó. 2021.
Klarigo: Traduko en Ido de "La profeto el Pedras".
legu pli
Profeto, La. Ĝibran' Ĥalil' Ĝibran'. Tradukis R. Orloff Stone. Prozo tradukita / rakontoj. Fonto. Chapecó. 2018 (4a eld).
Klarigo: La plej grava verko de la libana verkisto. Mallongaj tekstoj en metafora stilo.
legu pli
Prophet from Pedras, The. Gersi Alfredo Bays. Tradukis T. Steele. Prozo tradukita / romanoj. Mondial. New York. 2014.
Klarigo: Angla versio de "La profeto el Pedras".
legu pli
Punkuino kaj aliaj nepalaj rakontoj. Kompilis Razen Manandhar. Prozo tradukita / rakontoj. Montaro. Yokohama-si. 2012.
Klarigo: 25 mallongaj popolrakontoj reverkitaj en Esperanto.
legu pli
Pupo. (Volumo 1). Bolesław Prus. Tradukis T. Chmielik. Prozo tradukita / romanoj. T. Chmielik. Svidniko. 1993.
Klarigo: La unua parto de la 3-voluma verko de la fama aŭtoro de "La faraono". Ĉi tiu romanego (oni konsideras ĝin la plej bona verko de Prus) vaste panoramas la varsoviajn pogromojn en 1878-1881.
legu pli
Pupo, La. Bolesław Prus. Tradukis T. Chmielik. Prozo tradukita / romanoj. Libro-Mondo / Podlaĥia Biblioteko / DEC. Świdnik / Bjalistoko / Đurđevac. 2016.
Klarigo: Ĉefverko de la pola literaturo, komparebla kun la plej eminentaj romanoj de la monda realismo.
legu pli
Quo vadis. Henryk Sienkiewicz. Tradukis Lidja Zamenhof. Prozo tradukita / romanoj. Podlaĥia Biblioteko/Libro-Mondo/DEC. Bjalistoko/Świdnik/Đurđevac. 2016 (3a eld).
Klarigo: La romano portas nin al la lastaj jaroj de la regado de Nerono kaj al la komencoj de la kristanismo en Romo. Ĉefverko de la pola literaturo.
legu pli
Rabeno de Bacherach, La. Heinrich Heine. Tradukis R. Haupenthal. Prozo tradukita / romanoj. Heinrich-Heine-Gesellschaft. Düsseldorf. 1985.
Klarigo: Nova traduko de fragmenta romano pri judoj en la 19-jarcenta Germanio.
legu pli
Rabeno de Baĥaraĥ, La. Heinrich Heine. Tradukis L.L. Zamenhof. Prozo tradukita / romanoj. Artur E. Iltis. Saarbrücken. 1984.
Klarigo: Represo de la eldono Paris 1924.
legu pli
Rabeno de Baĥaraĥ, La / La rabeno de Bacherach. Heinrich Heine. Tradukis L.L. Zamenhof / R. Haupenthal. Prozo tradukita / romanoj. Fonto. Chapecó. 1997.
Klarigo: Paralela preso de du malsamepokaj tradukoj.
legu pli Recenzoj (1)
Rakontaro. Franco Kafko. Tradukis V. Lutermano. Prozo tradukita / rakontoj. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2020.
Klarigo: Impona kolekto de ne nur rakontoj. Enestas ankaŭ eseo kaj aforismoj.
legu pli
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 | Plena listo