Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto
Titolo Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto 
Aŭtoro Paul Joseph Desailly 
KategorioReligio, Movado
Prezo 9.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMelburno, 2002 
EldonintoPaul Joseph Desailly 
KlarigojAmpleksa prezento de La Bahaa kredo kaj Esperanto kun aparta emfazo de iliaj interritatoj tra la historio.
Formato 146 paĝoj, 30 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojDu steloj por la paco de Reinaldo Marcelo Ferreira
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Recenzo de Trevor Steele
Recenzo de Marcel Leereveld
Respondo al recenzo titolita "Du Steloj Por La Paco" de Paŭlo Desailly
Aldonu

Atenton, "Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto" ne estas havebla!


Recenzo de Vera Payne

Pri "Realigas la Mondan Pacon…"

Fonto: "Esperanto sub la Suda Kruco", 2000
Aldonita de AG (2004-10-11)

Laŭ Paŭl Desailly (PD) ĉi tiu verko estas la kulmino de naŭ jaroj da laboro, kaj Esperantigita dank’ al kunlaboro de multaj geamikoj. Li celis, per la originala angla versio, instigi bahaanojn ekstudi Esperanton serioze. La Esperanto-versio haveblas ĉe Edna Turvey en Sydney. (PD-piednoto: vidu p 62 kaj 102 de "Jarlibro 2004".)

En mallonga biografio, amiko Howard Perkins diras, ke la antaŭe enradikiĝinta ateisto fariĝis bahaano en 1989 kaj Esperantistiĝis iom post tio.

PD taksas sian religion plej alte kaj la Internacian Lingvon preskaŭ egale. Lia etendiĝinta familio apartenas al ambaŭ sferoj kaj, kompreneble, li plej ĝojas kiam la du kunfandiĝas. Lia senso de honoro certigas honestecon kaj precizecon en la verko, sen pedanteco.

Tamen la lingvo estas ege respektoplena, eĉ adorema, eble por kelkaj iomete troa, ekzemple "Li Kiu estas la Sopiro de la mondo", glora, majesta revelacio" kaj eĉ "nia trezora" kaj "nia benita" (lingvo Esperanto).

"Elektu vi unu lingvon komunan." Baha’u’llah kredis, ke unu komuna lingvo, aŭ helplingvo, kaŭzos unuecon kaj fariĝos ilo por antaŭenigi harmonion inter la homaro. Laŭ Abdu’l Baha, ĉiu bahaano devas studi Esperanton kaj disvastigi ĝin laŭ sia eblo. En piednoto aperas, ke la koncerna prelego ne estas oficiale aŭtentigita. Tamen, asertas PD, estas multe da atestaĵoj por subteni la imperativan modon ‘devas’. Sed bahaanoj devas akcepti kiel universalan lingvon kiun ajn la cetero de la mondo elektas. Grandioz-ironie la anglan lingvon, tiun ilon de koloniismo kaj komercismo, verŝajne al si prenis ankaŭ la bahaanoj. (Konfesindas, ke Esperanto ne povas tiel nete prezenti: (GOD-GOOD, DEVIL-EVIL.)

PD pasie skribas, ke bahaanoj devus lerni kaj uzi Esperanton ne nur pro la dekreto de Baha’u’llah, sed ankaŭ "simple ĉar la i.l. estas verkita facila – ĝi estas la plej bona lingvo ĝis nun konata por doni al ĉiuj egalajn valoron kaj respekton, kaj ĝiaj bazo kaj celo estas tutmondaj paco kaj justeco".

Proprasperte PD eltrovis, ke "Multaj sciencistoj kaj teknikistoj en la Oriento povas angle verki, foje per helpo de lingvisto, sed ili ofte apenaŭ kapablas paroli koheran frazon en tiu lingvo, se ne temante sciencon." Li demandas, "Ĉu tio estas akceptinda rolo por vere universala helpa lingvo?" Plaĉas al mi lia opinio, ke Esperanto estas "genie malkomplika, ne fuŝe simpla." Li ilustras la gradon de malfacileco de la angla por, ekzemple, japanoj. Kaj eĉ la malfacilecon vere kompreni la anglan en okcidenta Eŭropo!

Abdu’l Baha antaŭvidis ŝanĝojn al Esperanto, opiniante ĝin en 1911, "en sia nuna formo tro malfacila por kelkaj". PD aldonas, "estus tragedio, se iuj obstinaj esperantistoj neniel konsiderus la eblecon, ke la i.l. povus bezoni ŝanĝojn aŭ ŝanĝetojn. Laŭ miaj multaj travivaĵoj en Esperantujo tia malcedemo evidentiĝas en eta sed ekstermodere voĉa malplimulto de esperantistoj."

Bahaanoj jam suferis multe por kaj pro sia kredo. Subpremo, torturo, mortigo, precipe en Persio (Irano) atestas al la forto de la movado kaj la timo kion ĝi inspiras en tiranoj. "Ho amikoj! En la ĝardenon de via koro plantu nenion krom la rozo de la amo…..La ĉiela nutraĵo estas scio, interkompreno, fido, certeco, parenceco, afableco, pura intenco, kor-altiriĝemo kaj la kuniĝo de animoj."

La impetpreĝo de Abdu’l Baha kvazaŭ fasonita por PD petas "por gracieme helpi min servi Vian Aferon, disvastigi ĉien Viajn Instruojn kaj laŭdegi Vian Vorton tra la tutaj Oriento kaj Okcidento….." Kaj indas citi la konsilon de Baha’u’llah: "Estu serioze okupita pri la bezonoj de la epoko, en kiu vi vivas kaj koncentriĝu viaj intencoj je ties krizokazoj kaj postuloj." Kiu, ec nekredanto kia mi, povus nei tion? Kaj tre aprobinda estas la admono, ke "nia fido iĝu agado". PD kritikas la partianan sintenon fare de neveraj (sed deklaritaj) kredantoj, al kiuj la pozitivaj ecoj ne speguliĝas en iliaj faroj.

Mi trovis kelkajn esprimojn kiujn mi ŝanĝus, kaj unu du strangajn vortojn kia ‘brelokojn’ … Ne tute plaĉas al mi la alfabeto-ekzemploj (b-bor, ĝ-jaw). Prefere inuita ol eskima. Tri demandosignoj enkapiĝis al mi kiam mi legis pri "la morto de mia karulo." Sed la negativaĵoj estas bagatelaj.

Ne mankas humursenso, ekzemple kiam li priskribas la embarasajn situaciojn kiam oni kriegas "kvazaŭ kompreno dependus de sonego", kaj ankaŭ kiam li faras promeson koncerne necesejpaperon!

Tralego rekompencos. Estas multaj citaĵoj kaj bahaaj kaj zamenhofaj, kiuj pripensigas kaj kortuŝas. Oni lernas multe pri la Bahaa kredo, kaj refreŝigas al si la historion de la Movado. Li esploris siajn ideojn kaj faktojn dumjare. Mi trovis la verkon stimula. Kia bona diskutilo por Somerkursaro!

 

Opinioj pri Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto

Renato Corsettti (2004-10-11):
Tre bela libro.

Osmo Buller (2004-10-11):
... mi nun deziras kore gratuli vin pro bone farita laboro! Laŭ mia scio ne ekzistas alia simile ampleksa prezento pri la rilatoj inter la Bahaa Kredo kaj Esperanto.

Kep Enderby (2004-10-11):
Interesa kaj ege multlaborigita afero. Gratulojn

Bernhard Westerhoff (2004-10-11):
Mi promesas al vi katenan legadon.

Joel Brozovsky (2004-10-11):
La verko estas tre interesa kaj grava. Gratulon... ĝenerale ĝi estas tre bona verko.


Via opinio pri Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto