Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto
Titolo Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto 
Aŭtoro Paul Joseph Desailly 
KategorioReligio, Movado
Prezo 9.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMelburno, 2002 
EldonintoPaul Joseph Desailly 
KlarigojAmpleksa prezento de La Bahaa kredo kaj Esperanto kun aparta emfazo de iliaj interritatoj tra la historio.
Formato 146 paĝoj, 30 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojDu steloj por la paco de Reinaldo Marcelo Ferreira
Pri "Realigas la Mondan Pacon…" de Vera Payne
Recenzo de Trevor Steele
Recenzo de Marcel Leereveld
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto" ne estas havebla!


Recenzo de Paŭlo Desailly

Respondo al recenzo titolita "Du Steloj Por La Paco"

Aldonita de AG (2004-10-11)

Estimata samideano Reinaldo Marcelo Ferreira, (UEA delegito, recenzisto en Sao Carlos, Brazilo. vidu p122 "Jarlibro 2004".)

Antaŭ ĉio mi dankas vin ĉar vi honeste sur paĝo 207 de "ESPERANTO" de Oktobro 2003 estas provizinta la kvaran publikigitan recenzon de mia amatora libro, "Realigas la Mondan Pacon la Bahaa Kredo kaj Esperanto". (Anonceto pri ĝi kune kun laŭdoj far Osmo Buller, Renato Corsetti kaj Mao Zifu troviĝas sur paĝo 62 de "Jarlibro 2004".) Super ĉio mi ĝojas ĉar vi ĝuste parafrazis la historion kaj principojn de mia religio; ekster Esperantio tia analizo lamente maloftas. Sed, kelkaj gravaj punktoj mankas kaj erareto aperas. Kolora versio ĝisdatigita elŝuteblas senpage ĉe:

http://www.bahaindex.com/documents/Realigas_la_Mondan_Pacon.pdf

http://www.bahaindex.com/documents/Making_World_Peace_Real.pdf

Preterlasante la religian demandon bahaanoj dividas multajn porpacajn idealojn kun esperantistoj. En nia erao de materialismo nur tia grupo da ordinaraj geviroj kaj familioj, tamen grupo tre admirata de doktoro Zamenhof, (vidu *p27,33 kaj malsupre) junigos kaj multnombre kreskigos Esperantismon - miaopinie. Mi celas interalie instigi la kelkmilionan bahaanaron serioze ekstudi la zamenhofan lingvon. Pripensu la kromefikojn de tiu fenomeno antaŭ ol helpi aŭ protesti. Kio okazos viaopinie se milionoj, aŭ nur miloj, da politike neŭtralaj sed definitive unuiĝintaj religiuloj subite esperantistiĝas? Tiucele ilia Esperantistigo multe pli rapidos se iom da esperantistaj nebahaanoj citantaj admonojn el la bahaaj skriboj, anstataŭ bahaaj esperantistoj, faros tiun instigadon en bahaaj rondoj de siaj propraj landoj per siaj propraj lingvoj. Mia konsilo post jaroj da cerbumado estas unuavice al esperantistoj lasi tiun ĉi tiklan punkton de kial tiom malmutaj bahaanoj, en kies vicoj ofte troviĝas profesiuloj kaj poliglotoj, lernas Esperanton ĉar mia samreligiano devas trakti tre serioze kun nebahaanoj; des pli se agnostikuloj, ateistoj, kristanoj ktp aludas la de Abdu’l Baha imperativan modon "petantan" ke ĉiuj unuopaj bahaanoj, neniu bahaa institucio, studu Esperanton. Pro kialo ne bone komprenata de mi la Universala Domo de Justeco emfazis, je la naskiĝo de Bahaa Esperanto-Ligo en 1973, ke, BEL mem ne rajtas kuraĝigi bahaanojn studi Esperanton; nur bahaaj unuopuloj kiel mi rajtas (*p88). Mi ne kontraŭargumentas ĉar malantaŭ tiu dekreto mi agnoskas dian sagacon de la Sinjoro, kio kristalklare je la ĝusta momento videbliĝos. Tamen, tiu kondiĉo levi plumon ŝarĝis min, ne akademie klera homo, kiu iusence preferus ree komerci por ke mia multe pli juna ol mi edzino (kiu naskis nian unuan bebon antaŭ ok monatoj) havu finfine la propran apartamenteton. Por senpere ekzameni en Esperanto la vortojn de nia Fondinto, Baha’u’llah, kaj lia filo, Kavaliro Abdu’l Baha K.B.E. (Kniĝt Commander of the Most Glorious Order of the Britiŝ Empire) mi petas interesaton turni sin al BEL http://www.bahai.de/bahaaeligo/ kie tute mankas "nealloga grafika aspekto kaj malglata stilo kaj manpleno da gramatikaj eraroj".

Via aserto ke "bahaanoj akceptas la nomumon de etna lingvo kiel eblan kaj dezirindan" povas erarigi homojn. "Eblan", jes, ĉar, en la bahaaj skriboj "la registaroj pere de siaj parlamentoj estas alvokataj kiel eble plej baldaŭ elekti ekzistantan aŭ inventotan lingvon, kiu estos instruata en ĉiuj lernejoj de la mondo kiel helpa apud la gepatraj lingvoj. Poste, en la malproksima estonteco estos la fina adopto de unu sola lingvo universala por ĉiuj surtere."(*p76) Kvankam, en la rolo de universala lingvo Baha'u'llah preferas la araban nur pro ties riĉeco (*p76), Abdu'l-Baha klarigas ke la universala lingvo "estos bazita sur la plej simplaj reguloj, kaj ne estos esceptoj, nek estos genro, nek ekstraj kaj silentaj literoj. Ĉio indikita havos nur unu nomon. En la araba lingvo estas centoj da nomoj por kamelo. En la lernejoj de ĉiu nacio patrinolingvo estos instruita, kiel ankaŭ la reviziita universala lingvo."(*p49) "Bahaanoj ne estas la protagonistoj de iu ajn specifa lingvo por plenumi la postenon de universala helpa lingvo" tamen "ni elkore subtenos ĝin se la registaroj de la mondo interkonsentos pri iu ekzistanta lingvo aŭ pri planita, nova lingvo por la internacia uzado. (*p44)

La pozicio de Abdu'l-Baha rilate al Esperanto ne estas "iom nebula" sed kompleksa, almenaŭ unuavide. Li, eĉ uzante ‘devas’, petis ripetfoje kaj emfaze bahaanojn studi Esperanton. (*p45, pn66, p63) Abdu’l-Baha ne rajtis ordoni al la Bahaa Kredo kiel institucio elekti Esperanton aŭ iun alian lingvon por ĉiuj homoj sen malobeo de postulo de Baha'u'llah ke la registaroj kaj la Universala Domo de Justeco agu pri tio. (*paĝoj 23,40,44,76.) Cetere, kelkfojojn li publike laŭdis Esperanton kaj la Majstron, ekzemple. "Ĉiuj el ni devas esti kontentaj kaj dankemaj al doktoro Zamenhof pro lia nobla penado…Per senlaca penado kaj sinoferemo flanke de ĝiaj pioniroj Esperanto fariĝos universala. Tial ĉiu el ni devas studi tiun ĉi lingvon kaj disvastigi ĝin laŭ sia eblo, por ke ĝi estu tagon post tago pli vaste konata, por ke ĝi estu akceptita de ĉiuj nacioj kaj registaroj de la mondo, kaj fariĝu parto de la programo en ĉiuj publikaj lernejoj." (tradukis: Lidia Zamenhof.) (*paĝoj 35,45,79.) Mi konjektas ke malmultaj Esperantistoj konstatas la reciprokan opinion verkitan de doktoro Zamenhof jene. "La personon de Abdu’l-Baha kaj lian laboradon mi tre alte estimas: mi vidas en li unu el la plej grandaj bonfarantoj de la homaro." (*p27) "Mi multe interesiĝas pri la bahaa movado, ĉar ĝi estas unu el la grandaj mond-movadoj kiu, simile al la nia insistas pri la homara frateco kaj alvokas ĉiujn kompreni unu la alian kaj lerni ami sin reciproke. La bahaanoj komprenos la Internan Ideon de Esperanto pli bone ol multaj aliaj. …Tial mi opinias, ke kiam la bahaanoj lernos Esperanton ĝia Interna Ideo estos granda morala forto, kiu devigos ilin dissemi ĝin sendepende de iliaj apartaj kredoj. Mi ĉiam spertis, ke la plej fervoraj laborantoj por Esperanto estas la konvinkitoj pri la Interna Ideo, ne la homoj kiuj konsideras ĝin nura ilo de materia profito….Mi estas certa, ke bahaanoj portos la lingvon en multajn lokojn kien ordinaraj eŭropaj propagandistoj neniam irus." (*p33)

Kompare kun la supraj komentoj ne tre gravas refuti pretendon pri miaj t.n. "eldiroj impresionismaj". Tamen, indas mencii la portempan aferon de "malbonkvalitaj fotoreproduktaĵoj" ĉar tiu problemo estas efektive jam solvita. Ni debatu kialojn de la malsukceso de Basic English, eble dum la UK en Yokohamo aŭ en Nepalo okaze de la 4a Azia Kongreso en marto de 2005, se vi aŭ aliuloj vere volas.

 

Opinioj pri Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto

Renato Corsettti (2004-10-11):
Tre bela libro.

Osmo Buller (2004-10-11):
... mi nun deziras kore gratuli vin pro bone farita laboro! Laŭ mia scio ne ekzistas alia simile ampleksa prezento pri la rilatoj inter la Bahaa Kredo kaj Esperanto.

Kep Enderby (2004-10-11):
Interesa kaj ege multlaborigita afero. Gratulojn

Bernhard Westerhoff (2004-10-11):
Mi promesas al vi katenan legadon.

Joel Brozovsky (2004-10-11):
La verko estas tre interesa kaj grava. Gratulon... ĝenerale ĝi estas tre bona verko.


Via opinio pri Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto