Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto
Titolo Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto 
Aŭtoro Paul Joseph Desailly 
KategorioReligio, Movado
Prezo 9.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMelburno, 2002 
EldonintoPaul Joseph Desailly 
KlarigojAmpleksa prezento de La Bahaa kredo kaj Esperanto kun aparta emfazo de iliaj interritatoj tra la historio.
Formato 146 paĝoj, 30 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Pri "Realigas la Mondan Pacon…" de Vera Payne
Recenzo de Trevor Steele
Recenzo de Marcel Leereveld
Respondo al recenzo titolita "Du Steloj Por La Paco" de Paŭlo Desailly
Aldonu

Atenton, "Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto" ne estas havebla!


Recenzo de Reinaldo Marcelo Ferreira

Du steloj por la paco

Fonto: Revuo Esperanto, okt. 2003
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-17)

Aperinta en Persio ĉirkaŭ la mezo de la 19-a jarcento sub la inspiro de Mírzá Husajn Alí Núrí (1817-1892), titolita Bahá’u’lláh (La Gloro de Dio), la Bahaa Kredo estas sendependa monoteisma religio senhierarkia, senrita kaj sendogma. Nuntempe ĝia internacia komunumo konsistas el ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj, kiuj reprezentas la plej diversajn landojn kaj kulturojn.

En la centro de la Bahaa Kredo troviĝas la konvinko, ke la homaro konsistigas unu solan rason, kiu neeviteble marŝos al la formiĝo de unueca mondsocio regota de la principoj de amo kaj justeco. Ĝi subtenas i.a. ankaŭ la principon de egaleco de rajtoj inter viroj kaj virinoj, defendas monogamion, instigas la edukadon de la popoloj, kondamnas superstiĉojn, proklamas la akordon inter scienco kaj religio, instigas la kreon aŭ elekton de internacia helplingvo kaj emfaze pledas por la monda paco.

Ne mirigas do la fakto, ke inter bahaanoj troviĝas multaj esperantistoj kaj ke obskurantismaj kaj subpremaj fortoj en Irano havis sekretan planon iam ekstermi tiun religion (kaj multaj bahaanoj fakte pereis sub la persekutaj batoj de tiu teokratio).

La verko de la aŭstralia esperantisto Paul Desailly, mem bahaano, kunigas pecojn de la ĉefaj Bahaaj skriboj pri la ideo de internacia helplingvo kaj monda paco kaj kelkajn zamenhofajn pensojn tiurilatajn. Ambaŭ – kaj Zamenhof kaj la Bahaa Kredo – kondiĉigas la stariĝon de monda paco je larĝa uzado de internacia lingvo, kion bone montras la verko.

Tiel, la aŭtoro trovas paralelon inter sia religio kaj la zamenhofa pensado, ofte aldonante proprajn komentojn kaj interpretojn.

Tio donas tre subjektivan koloron al la libro, sed iom pli da rigoro estus dezirinda en ĝi. Tiusence, eble povos surprizi pli bone informitan leganton la aserto (p. 50), ke la simpligo de la angla al 850 bazaj vortoj (Basic English) estis modere efika sed malpopulara probable pro sia tedo. Foje ĝenas la legadon ne nur tiuj impresionismaj eldiroj, sed ankaŭ la malglata stilo kaj manpleno da gramatikaj eraroj, kiujn oni povus elsarki per pli atenta lingva revizio.

Kompreneble, Paul Desailly tuŝas ankaŭ aliajn temojn, kiuj rekte koncernas la Bahaan kredon. Ekzemple, ĝiajn klopodojn por socia evoluo. En malgranda subĉapitro li mencias la tre pozitivan fakton ke la Bahaa komunumo ne malatentas la problemojn de la mondo. Laŭ la aŭtoro, ĝi aktivas sur pluraj kampoj (mediprotektado, virinaj rajtoj, monda paco, edukado, homaj rajtoj ktp), kunlaborante kun pluraj neregistaraj organizaĵoj.

Rigardante Unuiĝintajn Naciojn kiel gravan ilon por la homara unuecigo, bahaanoj apogas ĝiajn aktivaĵojn per ĉiuj rimedoj.

En la interesa dokumento Turnopunkto por ĉiuj nacioj: deklaro de Bahaa Internacia Komunumo okaze de la 50-a datreveno de Unuiĝintaj Nacioj, parte reproduktita en la libro, enestas signoj de la klara lingva konscio de bahaanoj. Ilia koncepto pri la solvo de la monda lingvoproblemo tamen iom malsimilas al tiu de la Esperanta komunumo: dum esperantistoj principe rifuzas la nomumon de etna lingvo kiel internacia, bahaanoj ĝin akceptas kiel eblan kaj dezirindan. Ambaŭ movadoj, tamen, ne celas la forigon de naciaj lingvoj kaj kulturoj. Tute male, bahaismo estas por la principo unueco en diverseco, ne nur en lingvaj aferoj.

Por plu montri al la legantoj kelkajn paralelojn inter la Bahaa kredo kaj homaranismo, la aŭtoro rapide prezentas ĉi-lastan, akcentante la principojn komunajn al ambaŭ. Li ankaŭ revuas kelkajn leterojn kaj paroladojn de Zamenhof kaj kelkajn aliajn de la kolonoj de la Bahaa kredo, Abbás Effendi (1844-1921), konata kiel Abdúl-Bahá (La Servanto de Bahá, filo de Bahá’u’lláh) kaj Shoghi Effendi Rabbaná (1897-1957, nepo de Abdúl-Bahá). El tiu materialo evidentiĝas la kredo je la potencialo de internacia helplingvo kiel faktoro akcelanta pacon. Krome, per ĝi eblas al la leganto konatiĝi kun la kelkfoje iom nebula pozicio de Abdúl-Bahá rilate al Esperanto. En la fino de la libro troviĝas bahaaj preĝoj kaj bildo kun resumo de la Esperanta gramatiko (angle).

Oni povas bedaŭri, ke la verko de Paul Desailly estas tro asketisma, broŝurita, kun nealloga grafika aspekto kaj malbonkvalitaj fotoreproduktaĵoj. Tamen, se juĝi laŭ la nobleco de la enhavo, la libro meritas atenton de ni, homoj vivantaj en mondo, kiu tiom multe bezonas pacon.

 

Opinioj pri Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto

Renato Corsettti (2004-10-11):
Tre bela libro.

Osmo Buller (2004-10-11):
... mi nun deziras kore gratuli vin pro bone farita laboro! Laŭ mia scio ne ekzistas alia simile ampleksa prezento pri la rilatoj inter la Bahaa Kredo kaj Esperanto.

Kep Enderby (2004-10-11):
Interesa kaj ege multlaborigita afero. Gratulojn

Bernhard Westerhoff (2004-10-11):
Mi promesas al vi katenan legadon.

Joel Brozovsky (2004-10-11):
La verko estas tre interesa kaj grava. Gratulon... ĝenerale ĝi estas tre bona verko.


Via opinio pri Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto