Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto
Titolo Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto 
Aŭtoro Paul Joseph Desailly 
KategorioReligio, Movado
Prezo 9.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMelburno, 2002 
EldonintoPaul Joseph Desailly 
KlarigojAmpleksa prezento de La Bahaa kredo kaj Esperanto kun aparta emfazo de iliaj interritatoj tra la historio.
Formato 146 paĝoj, 30 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojDu steloj por la paco de Reinaldo Marcelo Ferreira
Pri "Realigas la Mondan Pacon…" de Vera Payne
Recenzo de Trevor Steele
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Respondo al recenzo titolita "Du Steloj Por La Paco" de Paŭlo Desailly
Aldonu

Atenton, "Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto" ne estas havebla!


Recenzo de Marcel Leereveld

Recenzo

Fonto: "Esperanto sub la Suda Kruco" en januaro 2003
Aldonita de AG (2004-10-11)

Valora libro por tiuj, kiuj serĉas ŝanĝon de religio aŭ eklezio, por tiuj kiuj deziras kompari religiojn kaj ekleziojn, por tiuj kiuj jam estas bahaanoj esperantistaj, por tiuj esperantistoj kiuj deziras legi lingve bonan Esperanton kaj kiujn ne ĝenas la blinda kaj teda akcepto ante (red p.n. de "ESK" = rilate) la diajn "manifestiĝojn" en la profetoj kaj sanktaj libroj, por tiuj kiuj konas la sanktajn librojn, por tiuj kiuj konas la por Esperanto multe laborantan aŭtoron kaj volas helpi lin kaj simpatii kun li, kaj fine por tiuj kiuj deziras montri ĝin al bahaanoj ne esperantistaj por konverti tiujn al Esperanto.

Ĝi ne estas valora, eĉ ne interesa, por tiuj esperantistoj kiuj ne emas ŝanĝi sian religion aŭ eklezion aŭ kiuj estas ateistoj, kredantoj ne je dio aŭ dioj aŭ profetoj aŭ sanktaj libroj. Ili trovos principe malmultan diferencon inter bahaismo kaj la aliaj religioj. Fakte la bahaanoj ne deziras esti aparta eklezio: ili deziras reprezenti kaj enhavi ĉiujn religiojn, kaj montri kaj praktiki speciale la "bonajn" flankojn de la aliaj religioj. En tiu senco ili bone sukcesas, sed tamen ne sufiĉe revolucie por interesi la amasojn de jamaj dikredantoj kiuj kontentas pri siaj religioj. Ĝi krome ne altiros homojn kiuj malŝatas la bahaanan hierarkieman vidon ante la mondon: ĉiu persono estas pli grava ol iu alia. Mi kredas, ke oni ne povas konsideri la bahaismon filozofio, kiel oni povas la budhismon, kaj ĝi sekve ne respondas al religiuloj, kiuj serĉas pli "altan" ŝtupon de kredo.

Dirinte ĉisupron, mi devas substreki, ke kiel homoj kaj kiel kredantoj la bahaanaro estas ofte pli simpatia, pli helpema, malpli fanatika kaj sektema, pli honesta, kaj pli afabla ol la aliaj eklezianaroj. Do se mi dezirus filozofie diskuti religion, mi preferus kun ili, kaj se mi sentus la bezonon kredi je dio, mi elektus Dion ilian, kun la "manifestiĝ-oj". Cetere, kaj simile al la kvakeroj, la bahaanoj substrekadas la neceson ĉiam interkonsiliĝi antaŭ ol fari decidon. Kaj konsekvence ilia daŭra batalado, kvankam nature ne tre sukcesa, por paco en la mondo. Malgraŭ ĉi ĉio, la bahaanoj kaj Paŭl Desailly estas tre optimismaj. Unuavide oni pensas, ke la propagando por la bahaismo inter esperantistoj estus samrezulta kiel la propagando por Esperanto inter bahaanoj. Sed oni ne forgesas, ke estas facila trovi adeptojn por Esperanto, kiuj ja ne bezonas forlasi por tio alian idealon, dum estas tre malfacila trovi adeptojn por la bahaismo, kiuj ja devus forlasi alian eklezion aŭ alian kredon ofte adoratan.

Kiel parteto de la esperanta literaturo la libro tamen estas grava, pro la jenaj tialoj:

  1. Ĝi donas sufiĉan klarigon pri la bahaaj kredo kaj historio, ne jam haveblan en Esperantujo.
  2. Ĝi donas detalajn informojn pri la ligoj inter Esperanto kaj bahaismo, per la konsilo ate de (red p.n. de "ESK" = donita de) Abdu’l Baha kaj aliaj ante la lernadon de internacia lingvo, per la konataj esperantistoj bahaaj (i.a. Lidia Zamenhof, kiun mi renkontis en 1936 en Liono, Francujo), kaj per la nuntempa kunlaboro inter la du ismoj kaj inter la relative granda nombro da esperantistaj bahaanoj. .
  3. la aŭtoro donas interesan priskribon pri kaj kelkaj periodoj de la historio de Esperanto kaj sia propra ageneco (p.n. de M.L. = "involvement", aldonita p.n de P.D. = "engaĝiĝo") en la antaŭigo ante esperanton. .
  4. La lingva kvalito estas tre bona: La stilo estas simpla (longegaj frazoj maloftas) kaj la propozicipartoj ĝenerale sekvas la naturan vicordon; enestas tre malmultaj neoficialaj vortoj, freŝa ŝanĝo el la nuna literaturo, taŭgiganta la libron por komencantoj en Esperanto; la uzo de la gramatikaj reguloj estas preskaŭ perfekta (same maloftaĵo en la nuna literaturo), malgraŭ kelkaj ankoraŭaj monstraĵoj: "-io" por landoj el popolanoj, "denove" por "ree"; ĉeflitero por popolano, akuzativo en la mezo de vortkunmeto ("antaŭenigi" anstataŭ la ĝustaj "antaŭigi" aŭ "igi antaŭen", "sinofero" por "siofero", ktp.) la enuiga manko de akcentsigno sur "kaj…kaj", la escepta apostrofigo de adverbo ("dank’ al" por la ĝusta "danke al"). .

Ege malmultaj estas la preseraroj, verŝajne ĉar la verkisto mem presis la libron kaj ĉar pluraj personoj kontrolis la tekston post unua preso.

Konklude do: bonstila kaj bonlingva libro kun multe da informoj pri bahaaismo, pri Esperanto, kaj pri la rilatoj inter la du ismoj, verkita de multlaboranto por Esperanto. La libro interesos multajn esperantistojn kaj helpos valorigi Esperanton en la okuloj de bahaanoj.

 

Opinioj pri Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto

Renato Corsettti (2004-10-11):
Tre bela libro.

Osmo Buller (2004-10-11):
... mi nun deziras kore gratuli vin pro bone farita laboro! Laŭ mia scio ne ekzistas alia simile ampleksa prezento pri la rilatoj inter la Bahaa Kredo kaj Esperanto.

Kep Enderby (2004-10-11):
Interesa kaj ege multlaborigita afero. Gratulojn

Bernhard Westerhoff (2004-10-11):
Mi promesas al vi katenan legadon.

Joel Brozovsky (2004-10-11):
La verko estas tre interesa kaj grava. Gratulon... ĝenerale ĝi estas tre bona verko.


Via opinio pri Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto