Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto
Titolo Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto 
Aŭtoro Paul Joseph Desailly 
KategorioReligio, Movado
Prezo 9.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMelburno, 2002 
EldonintoPaul Joseph Desailly 
KlarigojAmpleksa prezento de La Bahaa kredo kaj Esperanto kun aparta emfazo de iliaj interritatoj tra la historio.
Formato 146 paĝoj, 30 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojDu steloj por la paco de Reinaldo Marcelo Ferreira
Pri "Realigas la Mondan Pacon…" de Vera Payne
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Recenzo de Marcel Leereveld
Respondo al recenzo titolita "Du Steloj Por La Paco" de Paŭlo Desailly
Aldonu

Atenton, "Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto" ne estas havebla!


Recenzo de Trevor Steele

Recenzo

Fonto: "La BELmonda Letero", 73-a eldono
Aldonita de AG (2004-10-11)

Tiu ĉi libro estas traduko de anglalingva originalo kun la sama dulingva titolo. Estas nek enhavtabelo nek indekso nek facile sekvebla plano, sed kerne la aŭtoro celas ree establi la varmajn ligojn iam ekzistantajn inter la du aferoj, kiuj muldas la konturojn de lia vivo, la bahaa kredo kaj la internacia lingvo.

Unu el la bazaj principoj de bahao estas la adopto de helpa universala lingvo, kaj estas similaĵoj inter la homaranismo de Zamenhofo kaj la vizio de Bahaŭ’lo, la fondinto de bahao. La du viroj forte admiris unu la alian, kaj la plej amata filino de Zamenhofo, Lidia, estis misiistino de la du movadoj. La posteŭlo de Bahaŭ’lo kiel gvidanto de la kredo, lia filo Abdul-Bahao, varme rekomendis Esperanton multfoje. Fakte, Paul penas konvinki bahaanojn, ke la konsilo de Abdul-Bahao estas, se ne absolute deviga , almenaŭ proksima al la koro de la kredo. Kontraste, la Universala Domo de Justeco, ekde 1963 elektata grupo gvidanta la aferon, donis tre sobran komenton en 1985: "La Universala Domo de Justeco sentas ke, se ĝi elektus iun lingvon por la bahaanoj uzota kiel internacia helpa lingvo, tio kaŭzus pli da malfaciloj, ol per tio estus solvitaj nuntempe. La amikoj (t.e. bahaanoj) tamen, memorante, ke tio estas unu el la tre gravaj principoj de la Kredo, farus bone, se ili subtenus la ideon ĉiam, kiam eblas, kaj preĝus, ke la tempo ne plu foru, kiam la registaroj de la nacioj adoptos unu solan lingvon por esti instruata en ĉiuj lernejoj de la mondo kiel helpa al la gepatra lingvo de la lernantoj." (*p.23).

Kompreneble oni povas legi tion ankaŭ kiel averton kontraŭ tro fervora brakumado de la angla, multe pli ofte uzata inter bahaanoj ol Esperanto.

Paul Desailly luktas, ke bahaanoj akceptu kaj uzu la internacian lingvon. Aliflanke li volas gajni esperantistojn por la bahaa kredo. Li prezentas amason da aludoj kaj citaĵoj, ke oni gustumu la stilon kaj enhavon de bahaaj skribaĵoj, prelegoj kaj preĝoj (la aldonaĵoj estas granda parto de la tuta libro). Mi devas konfesi, ke ĉe la dua lego min ĝenis la malfacilo trovi citaĵojn pro la manko de indekso kaj de klara divido de la materialo; aliflanke estas ĉarme ne antaŭvidebla mikspoto da temoj iel tuŝantaj la kredon kaj antaŭ ĉio ĝiaj ligoj kun la zamenhofa lingvo.

Alia averto al esperantistoj fontas el vortoj de Abdul-Bahao, la plej favora el la bahaaj granduloj pri nia lingvo. (Mi nun citas tekston sur p. 53, sed mi iom ŝanĝos ĝin: "Tiu ĉi lingvo estas disvastigota kaj laŭgrade universaliĝos, sed poste pli kompleta lingvo aŭ la sama submetiĝos al modifoj kaj ŝanĝoj, kaj ĝi estos adoptita kaj fariĝos universala". Kiel Paul atentigas, ankaŭ Zamenhofo ne kontraŭis modifojn, kondiĉe ke ili estu faritaj de sufiĉe aŭtoritata grupo. Se iuj bahaanoj, principe favoraj al universala helplingvo, tamen ne lernas Esperanton pro tio, ke iam ĝi devas esti modifita, eblas respondi: Nu jes, sed estas senfrukte rifuzi lerni la nunan (cetere bone funkciantan) lingvon nur pro eventualaj iamaj ŝanĝoj.

Kelkaj lingvaj komentoj. Mi ne komprenas, kial bahaanoj daŭre uzas la formon "Baha’u’llah" (kun dekstrakornaj akcentoj sur la a-oj). Ĉu estas io sankta pri tiu provo redoni per latinaj literoj nomon el alia skribsistemo? Kaj paradokse, ju pli konata estas homo, des pli probablas, ke ni esperantigu lian/ŝian nomon. Ni parolas pri Kartezio, kvankam lia nacilingva nomo estis Descartes. Sed ni ne esperantigas la nomon de iu ajn negrava Jean Dubois aŭ Wayne Smith. Kaj se Paul mem skribas pri la granduloj Abrahamo, Kriŝno, Budho, Zoroastro, Moseo, Kristo kaj Mahometo, kial ne uzu Bahaŭ'lo (aŭ alian formon, se ĝi estas pli proksima al la persa originalo). Mi eĉ supozas, ke tia versio pli proksimigus la grandan homon al ni.

Kaj kial enmeti en libron por esperantistoj anglalingvan folion "Esperanto at a Glance" kun eĉ erarigaj prononcindikoj? Kiel usonano dirus la nomon de la literoj laŭ la indikoj bor, tsor, ĉor, dor? Kaj ĉu oni prononcu eŭ simile al la angla err?

Lasta plendo: la fotoj estas sufiĉe klaraj en la angla libro, sed tiuj fotokopioj (?) en la esperanta versio estas ofte apenaŭ uzeblaj.

Sed miaj plendoj fontas el la deziro, ke la verko de Paul Desailly estu kiel eble plej bona kaj efika. Ĝi estas kvazaŭa testamento de la agado kaj pensoj de homo, kiu sekvas la piedspurojn de tiaj renomaj antaŭuloj, kiaj Lidia Zamenhofo, Martha Root kaj Aŭguste Forel. Lia elektita vivovojo estas malfacila, sed li troviĝas en bona kompanio.


Redaktora piednoto verkita de Bernhard Westerhoff, la sekretario de Bahaa Esperanto-Ligo:

Mi ne ŝanĝis la vortformojn uzatajn de la aŭtoro malgraŭ ke foje ili tre malsimilas al tiuj uzataj ĉe ni; rilate la demandon de s-ro Steele kial ni ne uzas pure esperantan skribformon de la vorto "Baha’u’llah" mi atentigas pri n-ro 53, kie sur la titolpaĝo estis aperigita memorando al la Universala Domo de Justeco de porokaza komisiono pri la literumado de nomoj en Esperanto, kaj tiu tekstas i.a.: "La Bahaa Komunumo, sub la gvido de Shoghi Effendi, rezistis al la tendenco establi vaste varian strukturon por literumi kaj prononci la nomojn de ĝiaj Fondintoj kaj de bazaj terminoj. Por gardi tian universalecon de la uzado Shoghi Effendi adoptis internacie akceptitan metodon por la transliterumado de arabaj kaj persaj vortoj al la romia alfabeto. Sendube, ni sentas, la bahaaj espeantistoj prefere apliku tiun transliterumadan sistemon ol provi por tiaj terminoj krei Esperanto-ekvivalentojn. Eble, tamen, la konservo de kelkaj Esperanto-versioj, kiel "bahaa" kaj "bahaano", kiuj estas konstante uzitaj dum la jaroj, estu permesata kaj aprobata. La samo, ni sentas, estu aplikata rilate nomojn de individuoj en lingvoj kiuj uzas la romian alfabeton. Alivorte, la nomo estu literumata en la formo uzata de tiu persono mem, kun la aldono, se necese, de Esperanto-fleksio kiel la akuzativa "n". Se dezirata, esperantigita formo povus esti aldonata paranteze por provizi al la leganto proksimuman ideon pri kiel prononci la nomon, malgraŭ ke kompreneble estas ofte neeble redoni la sonojn de unu lingvo per la ortografio de alia."

 

Opinioj pri Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto

Renato Corsettti (2004-10-11):
Tre bela libro.

Osmo Buller (2004-10-11):
... mi nun deziras kore gratuli vin pro bone farita laboro! Laŭ mia scio ne ekzistas alia simile ampleksa prezento pri la rilatoj inter la Bahaa Kredo kaj Esperanto.

Kep Enderby (2004-10-11):
Interesa kaj ege multlaborigita afero. Gratulojn

Bernhard Westerhoff (2004-10-11):
Mi promesas al vi katenan legadon.

Joel Brozovsky (2004-10-11):
La verko estas tre interesa kaj grava. Gratulon... ĝenerale ĝi estas tre bona verko.


Via opinio pri Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto