Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogokategorioj › subkategorio: romanoj

Estas trovitaj 520 titoloj

Estis serĉataj ĉiuj varoj, inkluzive de nehaveblaj, en subkategorio romanoj

Nova serĉo:

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 | listo

Steloj de Eger
Géza Gárdonyi
Klarigo: Unu el la plej popularaj romanoj en Hungario - romantika, historia, aventuroza

Stone City, The
A Captive's Life in Rome
Anna Lowenstein
Klarigo: Anglalingva varianto de la romano "La ŝtona urbo"

Strato de Tanja, La
Vivo en Rusio 1917-2017
Kalle Kniivilä
Klarigo: Strato en Sankt-Peterburgo estas la ĉefa "protagonisto" de nefikcia historio bazita sur rememoroj kaj dokumentoj

Sub cirkotendo
Stan Bubenič
Klarigo: Aŭtobiografia romano pri la cirka vivo

Sub la pir-arbo
Romano
Theodor Fontane
Klarigo: Krimromano de granda verkisto realisma

Suferoj de la juna Werther, La
Johann Wolfgang von Goethe
Klarigo: Tipo de sentimentala romano, verkita en formo de leteroj, per kiu Goethe akiris internacian famon ĉe la unua publikigo en 1774

Sunkrono, La
Marie Koenen
Klarigo: El "Fabeloj kaj legendoj"

Sur insulo malproksima
Jo van Hemert-Remmers
Klarigo: Kun mapo. Spertoj el japana okupacio en Sumatro post 1941

Sur kampo granita
István Nemere
Klarigo: Funkciulo de bonfara organizaĵo montriĝas esti krimulo de la Dua Mondmilito

Sur la bordo
Nevil Shute
Klarigo: Romano pri la nuklea minaco

Sur la marmorklifoj
Ernst Jünger
Klarigo: Romano pri la unua mondmilito

Sur sanga tero
Mozaikromano
Julio Baghy
Klarigo: Daŭrigo de "Viktimoj"

Surklifa
Serĝo Elgo
Klarigo: Pri misteraj okazaĵoj en surmonta vilao

Tago kiam Jesuo perfidis Judason, La
Romano
Manuel de Seabra
Klarigo: Unu el la plej konataj historioj de la homaro, el nekutima vidangulo

Tagordo
Éric Vuillard
Klarigo: "La monstroj ne estas tiuj, kiujn ni kredas. Danĝeraj monstroj surmetas belajn kostumojn kaj kravatojn", kiel montras tiu ĉi premiita rakonto pri la komenco de la Tria Regno

Tais el Ateno
Ivan Efremov
Klarigo: En la romano kiel ruĝa fadeno trairas penso pri la eterneco de la arto kaj ties ĉi inspiranto - la virino

Talpoĉasisto, La
Stephan Lang
Klarigo: Transilvania rifuĝinto revenas al sia denaska lando kaj malkovras sekreton pri sia deveno

Tarokoj kaj epokoj
Christian Declerck
Klarigo: Aŭtobiografia romano en nekutima tekso

Telenio
Atribuita al Oscar Wilde
Klarigo: Eksplicita erotika romano; bona ekzemplo de beletraĵo el la Viktorina epoko

Tempo de la kaprinoj, La
Luan Arif Starova
Klarigo: Historia kaj alegoria, fantasta kaj folklora, la romano situas tempe en la postmilita rekonstruperiodo de la jugoslavia Makedonio

Tena
Hejmo en Mezeŭropo
Spomenka Štimec
Klarigo: Mallonga romano: la morto de avino donas okazon rakonti pri la "privata Mez-Eŭropo"

Tereza Desqueyroux
François Mauriac
Klarigo: Mallonga romano psikologia pri virino provinta mortigi sian edzon

Terra
István Nemere
Klarigo: Sciencfikcia romano pri forestonteca reveno de homa esploristo al la tero

Tiel okazis aŭ Mistero minora
Ferenc Szilágyi
Klarigo: Mallonga krimromano, lingve elstara

Tien
Romano
Johán Valano
Klarigo: Pri malfacile kredebla vojaĝo al paralela mondo

Tilla
Spomenka Štimec
Klarigo: Japanlingva versio de la samtitola originala romano

Tilla
Spomenka Štimec
Klarigo: Romano pri la vivo de la aŭstri-hungara aktorino Tilla Durieux

Timur kaj lia taĉmento
A. Gajdar
Klarigo: Aventura romaneto kun milita temo, klasikaĵo en la sovetia junulara literaturo

Tio konvenas!
Carl Jonas Love Almquist
Klarigo: Romaneto pri "vojaĝo kaj iom-post-ioma interkonatiĝo de Sara kaj Albert dum unu somera semajno"

Tirano Banderas
Ramón del Valle-Inclán
Klarigo: Groteska romano pri amerika diktatoro

Tiu toskana septembro
Corrado Tavanti, István Ertl
Klarigo: Pasioj kaj intrigoj post trovo de strangolita knabino

Toter Lehrer, guter Lehrer
Thorsten Sueße
Klarigo: Germanlingva krimromano, en kiu Esperanto havas rolon

Tra dezerto kaj praarbaro
Henryk Sienkiewicz
Klarigo: Aventuroj de pola knabo kaj angla knabino en la norda Afriko

Tra la padoj de la vivo
Julian Modest
Klarigo: Moderntempa romano pri "intergeneracia konflikto", inter sola patrino kaj ŝia filino

Transe
Lorjak
Klarigo: Romano de populara aŭtoro

Transilvania nupto, La
Stephan Lang
Klarigo: La antaŭulo de "La talpoĉasisto". Honesta prezento de la streĉitecoj en Eŭropo dum la Malvarma Milito

Travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito, La
Jaroslavo Haŝek
Klarigo: La unuaj dek ĉapitroj. Reeldono de traduko el 1932

Tri homoj en boato
(Por ne forgesi pri la hundo)
Jerome K. Jerome
Klarigo: Amuza populara romano bazita sur realaj okazaĵoj kaj personoj

Trigroŝa romano
Bertolt Brecht
Klarigo: Socikritika romano

Triĝiba monto, La
Ferenc Szemlér
Klarigo: Sikula familio vojaĝas al/de Adriatiko ĉirkaŭ la komenco de la unua mondmilito

Tur-strato 4
Hans Weinhengst
Klarigo: Realisma originala romano pri la "viktimoj de kruela soci-ordo, kontraŭ kiu ili ne ribelas"

Turmstrasse 4
Hans Weinhengst
Klarigo: Germana traduko de "Tur-strato 4"

Turo de l' popoloj, La
Han Ryner
Klarigo: Romano pri la mito de la Babela Turo

Unu amo de Swann
Marcel Proust
Klarigo: Amromano, kun membiografiaj aludoj

Unu tago post la alia
Letero al infano naskita
Clelia Conterno Guglielminetti
Klarigo: Pasia taglibra rakonto pri angoroj kaj sopiroj al patriniĝo

Unumane
J.H. Rosbach
Klarigo: Romano pri amo kaj arto, iom detektivstila

Unutema rapsodio
Interparoloj kun Rafail Dvoinikov
Claudio Morandini
Klarigo: Historio, muziko, stalinismo, samseksemo, sciencfikcio - jen kelkaj ingrediencoj de tiu ĉi kompleksa kaj inteligenta romano

Urbeto
Ŝalom Aŝ
Klarigo: Idilia romano pri la juda vivo en "Dos Shtetl"

Urbo Goblinsk
Mikaelo Bronŝtejn
Klarigo: Originala romano inspirita de la ŝanĝoj okazintaj kaj okazantaj en Rusio, post la disfalo de Sovetunio

Urd Hadda murdita!
Deck Dorval
Klarigo: Misteraj vivo kaj morto de teatra direktoro

Urug
Hella S. Haasse
Klarigo: Kortuŝa rakonto pri la amikeco inter nederlanda knabo kaj loka knabo en Nederlanda Hindio kaj la rezulto de la politikaj ŝanĝoj tie

Urug
Hella S. Haasse
Klarigo: Dua traduko de kortuŝa rakonto pri la amikeco inter nederlanda knabo kaj loka knabo en Nederlanda Hindio kaj la rezulto de la politikaj ŝanĝoj tie

Valo de l' nebulo
Spiritisma romano por gejunuloj
Roque Jacintho
Klarigo:

Varmega kamparo
Zsigmond Móricz
Klarigo: Pri hungara meznobelaro komence de la 20a jarcento

Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj
Rubem Fonseca
Klarigo: Romano bazita sur la vivo de la juda (rusia) aŭtoro Isaak Babel

Ventoj
Blagoja Ivanov
Klarigo: Psikologia romano pri fremdiĝo en la moderna socio

Venĝanto
Rakonto pri malnova tempo de Estonio
Eduard Bornhöhe
Klarigo: Pasia romano pri nacia liberigo

Verda radio, La
Jules Verne
Klarigo: En angla banloko, Elisabeth kaj ŝiaj du onkloj senlace serĉas la originon de mistera verda lumradio

Verda sanktejo, La
Hervé Bazin
Klarigo: Ekologiema romano pri homo "kiu venas de nenie"

Verda tritiko, La
Colette
Klarigo: Romano pri la seksa kaj senta inico de du parizaj geadoleskantoj

Verdaj Donkiĥotoj
Julio Baghy
Klarigo: La malplej konata romano de Baghy: "Paŭlo Paal", kaj kelkaj satiraj portretoj pri tipaj movadanoj

Vi povas morti nur dufoje
István Nemere
Klarigo: Daŭrigo de "Vivi estas danĝere"

Victoria
Knut Hamsun
Klarigo: Fama amrakonto

Vidvineto, La
José de Alencar
Klarigo: Romantika rakonto priskribanta morojn kaj kutimojn en Rio de Janeiro meze de la 19a jarcento

Vidvino kaj la profesoro, La
Romano
Ronald Cecil Gates
Klarigo: Amromano aŭtobiografie inspirita

Viktimoj
Julio Baghy
Klarigo: Klasika romano, kun streĉa intrigo pri amo kaj morto en siberia militkaptitejo. Mejloŝtono en la evoluo de la Esperanta prozo

Vila mano, La
Idoj de Cereso
Hindrik Jan Bulthuis
Klarigo: Amuza romano, riĉa je anekdotoj pri nordnederlanda vilaĝo

Vilaĝo Borovo
Krum Velkov
Klarigo: Romano pri vilaĝo en ribelo de 1923

Vipo kaj la turbo, La
Mallonga romano
Andrej Capuder
Klarigo: La unua "disidenta" romano en Slovenio

Vismar
István Nemere
Klarigo: Ĉu povas naskiĝi vera amikeco inter homo kaj besto?

Vivi estas danĝere
István Nemere
Klarigo: Streĉa spionromano en simpla, glata lingvaĵo

Vivi sur barko
Eugène de Zilah
Klarigo: Serio Kargo. Spertoj kaj pensoj de filozofo forlasinta siajn karieron kaj hejmlandon por ekvivi sur maro

Vivo de Damoru, La
Trailokyanath Mukhopadhyay
Klarigo: Sub la vualo de fantazia rakonto, la aŭtoro prisatiras kaj kritikas hontindajn sociajn malbonojn de sia epoko

Vivo kaj opinioj de majstro M'Saud
Jean Ribillard
Klarigo: Ĉefverko de la E-literaturo. Vivrakonto de azeno en araba oazo

Vivo nova / Vita nova
Dante Alighieri
Klarigo: La unua amromano de la itala literaturo

Vivoj sekaj
Graciliano Ramos
Klarigo: Novrealisma romano pri la batalo de analfabeta bovisto kaj lia familio kontraŭ sekeco kaj malsato en la nordorienta Brazilo

Vizito sur la Teron
István Nemere
Klarigo: Romano pri tri tagoj de kosma estaĵo sur nia planedo

Vojaĝo al Faremido / Kapilario
Frigyes Karinthy
Klarigo: La kvina kaj sesa vojaĝoj de Gulivero

Vojaĝo al Kazohinio
Sándor Szathmári
Klarigo: Ĉefverko de la E-literaturo. La ĉefrolulo post ŝippereo trovas sin en insulo kie vivas du kontraŭaj socioj: ĉe unu la tekniko malhomigis homojn, ĉe la alia superregas ekscesoj "artaj" kaj "religiaj"

Vojaĝo al kuniĝo
Konfesoj de seksobsedito
Darik Otira
Klarigo: Amo? Forgesu! Amoro estas pli grava en tiu ĉi originala romano, kiun, laŭ la leĝoj de multaj landoj, nur adoltoj rajtas legi

Vojaĝo ĝis noktofino
Louis-Ferdinand Céline
Klarigo: La unua kaj plej populara romano de Céline; literatura signalo kontraŭ militoj kaj ĉiaj homaj kruelaĵoj

Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas
Manjo Austin
Klarigo: Romantika rakonto pri plenkresko en irlanda urbeto

Vojo de serpento sur roko, La
Torgny Lindgren
Klarigo: Konata romaneto pri homa digno meze de granda humiliĝo

Vualo de l' silento
Ĝura
Klarigo: Aŭtobiografia verko: Juna kabilino estas mortkondamnita de sia familio, ĉar ŝi gravedas de franca vivkunulo

Xi bo li ya qi qian tian
Karlo Ŝtajner
Klarigo: Ĉinlingva versio de "7000 tagoj en Siberio"

Yawar-Festo
(Sangofesto)
José María Arguedas
Klarigo: Romano kun fortaj historiaj, sociaj kaj etnologiaj trajtoj

Ŝaŭmo de l' tagoj, La
Boris Vian
Klarigo: Korŝira amromano

Ŝia lasta poŝtkarto
Romano
Serĝo Elgo
Klarigo: Subita kaj mistera malapero de junulino naskas tradician krimromanon

Ŝtona urbo, La
Anna Löwenstein
Klarigo: Juna keltino konatiĝas kun Romo kaj frua kristanismo

Ŝtrumpoj de la reĝo Petro, La
Milovan Vitezoviĉ
Klarigo: Romano, kun historia fono, de furora nuntempa serba aŭtoro

Ĉashundo de la Baskerviloj, La
Arthur Conan Doyle
Klarigo: Unu el la plej famaj detektivaĵoj de Ŝerloko Holmso

Ĉe akvorando
Klarigo: Romanego pri kamparana insurekcio en Norda Song-Dinastio. Unu el la kvar plej popularaj ĉinaj klasikaj romanoj

Ĉe la sanktaj akvoj
J.C. Heer
Klarigo:

Ĉielarka estonto
Carmel Mallia
Klarigo: Historia romano kun malta fono

Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj
Jules Verne
Klarigo: Unu el la plej tradukataj kaj ŝatataj romanoj de la franca aŭtoro finfine havas ankaŭ Esperantan version!

Ĉu li venis trakosme?
Johán Valano
Klarigo: Spionoj, murdoj...

Ĉu vi konas Blaise Cendrars?
Manuel de Seabra
Klarigo: Dum afrika sendependiĝa milito, koloniista soldato kaj gerilano pruntas librojn unu al la alia, riskante siajn vivojn. Libro de Blaise Cendrars fariĝas kvazaŭ simbolo de amikeco trans batallinioj

Ĉu vi kuiras ĉine?
Johán Valano
Klarigo: Detektivromano, la unua en la "Ĉu-serio"

Ĉu ŝi mortu tra-fike?
Johán Balano
Klarigo: "Priseksa kaj prikrima fantaziaĵo" en belstila kaj malpruda lingvaĵo

Ĵim' la migrulo
Aventuroj de juna leopardo
Siegfried Stampa
Klarigo: Amdeklaro kaj al leopardo - unu el la plej elegantaj sovaĝbestoj sur la afrika kontinento -, kaj al la Sudafrika enloĝantaro

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 | listo